Redaktore:

Jen ni denove post la somero.

Redaktoro de *Kajeroj el la Sudo*

Mi ricevis strangan leteron de kataluna esperantisto (paĝo 16-a), kaj mi publike respondas en niaj paĝoj (17-a), pro tio, ke estas tre interesa sinteno ĉe kelkaj esperantaj rondoj. Bonvenigata estos debato pri la afero, kondiĉe ke oni honoras la limigoj pri tio ĉe ni, difinita en nia ĉikuna paĝo.

Alia debato komenciĝis pri raŭmismo. En paĝo 22-a Laszlo Zsilvasi esprimas sian opinion pri la deka datreveno de la Manifesto de Raŭmismo, kiun ni prezentas en paĝo sekvanta. Bedaŭrinde ni ne povis inkluzivi ĉi foje la reagon de Giorgio Silfer, kiun nepre ni publikigos la venontan numeron. Tamen, oni povas jam legi en interreto, en http://esperanto.dragonfire.net/k48rauma.htm. Se estas pluaj reagoj al tiuj dokumentoj, bonvolu sendi al jesuo@esperanto.nu.

Kvankam mi ne povis ĉeesti la kongreson de Moskvo, nia kamarado Nikolao Gudskov ĝentile resumas tion, kio okazis tie, por ni en paĝo 5-a. Mi mem aŭtoras la raporton pri la Kongreso Universala de Tel Avivo (paĝo 8-a), pri kiu germana Maria Merla rakontas sian duan opinion. Multaj detaletoj mankas en ambaŭ raportoj, sed tamen ĉiuj esencaj estas tie. Ni esperu, ke tiu cifero da partoprenantoj, 1 200, estos almenaŭ duobligita en Zagrevo la venontan jaron, kaj ankaŭ tiu de la Kongreso de SAT, kiu estos nur 134 kilometroj for de Zagreb, en Hungario. Kongresumi ankoraŭ estas la plej bona maniero praktiki Esperanton, kvankam ĝi ne estas la sola. Nia lingvo eble iam venkos, sed ĝi tute ne ekzistas dum neniu parolas ĝin. Pro tio, ni neniam parolu al esperantistoj en nacia lingvo. Tio utilas certe kiel praktiko por ni ĉiuj -sendepende de kielgrade fuŝan uzon de la lingvo ni faras-, tiel ke kiam ni finfine kongresumas, ni ne tiom multe eraras, kaj ni pli lerte uzos la lingvon. Oni kutime pagas ĉirkaŭ 42 eurojn po unuhora lingva klaso. Kostas multe malpli mallonga telefonalvoko al amika esperantisto, kaj paroli en nia lingvo, eĉ se nia amiko loĝas en alia urbo. Se vi ne kuraĝas telefoni al tiuj de vi konataj geesperantistoj, mi elkore invitas vin telefoni min (00 34 658166323, la unuaj kvar ciferoj nur el ekster Hispanio) tiucele.

En paĝo 14-a ni legas pri la libro verkita de fama instruisto kaj ĵunalisto Federiko Ĥimenes Losantos, Tiuj niaj, los nuestros, per kiu li presentas al ni la vivon de la cent plej interesaj hispanoj, laŭ li, kvankam kelkaj vivis antaŭ ol Hispanio mem. Resurekto!, de Leo Tolstojo, jam estas tradukita al Esperanto, kiel ni sciigas en paĝo 15-a, kaj mankis al ni la spaco por recenzi tiun mirindan libron, La Ŝtona urbo, kion ni faros la venontan kajeron. Ankaŭ tie ni komentos pri la kurso de Esperanto kiu okazis en Sète (Francio, apud Montpellier) por 26-a fojo, en kiu eblas gajni diplomon por instrui laŭ la Ĉe-a metodo, kaj ankaŭ diplomon pri kapableco paroli Esperanton. La dato estas tre konvena: la lasta semajno de aŭgusto. Sekve, esperantistoj havas la ŝancon komenci la ĉiujaran kurson per freŝa enventumado de Esperanto...

Pro manko da spaco ankaŭ ni ne povis inkluzivi la ĉikajeran ĉapitron de nia kurso pri muziko, kiu prokrastiĝas ĝis la venontan januaron. Sed ni povas legi interesan intervjuon, kiun oni faris al kunredaktorino de La Litova Stelo, Dalia Pileckiené en paĝo 19-a, kaj en la sekvanta oni povas legi pri interesa teorio ekonomia de terurismo, farita de nia malnova amikino Isabel Acevedo.

Mi esperas, ke vi havas facilaniman kaj senĝenigan legadon de nia magazino, kaj se tio ne okazas, ke vi ne hezitu sendi al mi viajn komentojn.

Elkore,

Jesuo

Kajero 47 ~ Kajeroj ~ En PDF ~
Muziko: Sevilla, komponita de Isaac Albéniz, kadre de sia Sŭito Hispanio.