Dum preskaŭ 50 jaroj SAT estis sur teritorio de USSR organizo fakte malpermesita, eĉ en tiuj epokoj, kiam E-movado en la lando relative floris.
Nur dum lastaj 3 jaroj de la sovetunia historio aperis ebleco de amasa aliĝo al la asocio, kaj post ĝis disfalo en 1992 en Kaunas (Litovio), en 1996 en Peterburgo (Rusio), en 1998 en Odeso (Ukrainio) okazis kongresoj de la asocio. Ties sukceso estis premiso por okazigi ankoraŭ unu kongreson en Rusio en Moskvo en la jaro 2000.
La kongreso ricevis fortan informan subtenon de homoj kaj revuoj, eĉ ne apartenantaj al SAT: la revuo La ondo de Esperanto, A. Junusov kaj aliaj. Malgraŭ tio, ofta ripeto de la kongresoj en la sama mondparto plus certaj politikaj ŝanĝoj en la mondo ĝenerale kaj en Rusio speciale, pro kiuj pliseveriĝis viza reĝimo, iom bremsis amasan partoprenon en la kongreso entute partoprenis ĝin, inkluzive la organizantojn kaj artistojn, ĉ. 125 personoj el 13 landoj kaj 16 urboj de Rusio, kio estas ne pli ol duono kompare al ordinara kvanto. Tamen, la kongreso pasis en plena ordo kaj estis sukcesa de ĉiuj ceteraj vidpunktoj, inkluzive la financan: la kongreso ricevis profiton je ĉ. 4000 eŭroj, kiujn disdividis inter si SAT kaj OKK (kaj la lasta transdonis ĝin al REU por libroeldonado kaj aliaj poresperantaj celoj).
Parto de la sukceso estas rezulto de tio, ke la OKK ricevis subtenon de Moskva ŝtata industruia universitato, kiu preskaŭ senpage disponigis la kongresejon, kaj de Registaro de Moskvo, kiu donis certan sumon al la organizantoj. Kio koncernas la unuan, subteno de esperantistoj por ĝi jam estas bona tradicio: en la universitato oni oficiale instruas Esperanton (ekzistas eĉ ŝtata posteno de instruisto de Esperanto!), en 1997 tie okazis REK. Kio koncernas la duan, tio estas la unua okazo, kiam esperantistoj ricevis helpon de oficialaj instancoj sen iuj ajn kondiĉoj! Ni nur esperu, ke ne la lastan fojon Krome, bonan helpon faris societo Teorio de Feliĉo, kiu tre favorpreze disponigis buson por ekskursoj kaj renkonto de kongresanoj.
Malgraŭ malalta ĝenerala kvanto da partoprenintoj, vizitado de laborkunsidoj estis proksimume sama, kiel en multe pli multnombraj kongresoj. Verŝajne, tiuj, kiuj ja venis, venis por kongresi, ne nur por turismi, kaj la diskutoj pri la asocia vivo kaj estonteco estis tre viglaj kaj eĉ akraj. Ankaŭ la turismemuloj havis dum la kongreso bonajn eblecojn. Unue, 10 personoj partoprenis la 5-tagan antaŭkongreson en Vladimir (vizitis ankaŭ Suzdal kaj Gusj-ĥrustalnyj), kaj 14 personoj la 3-tagan postkongreson (vizitis moskvajn vidindaĵojn, muzeojn kaj Sergijev-Posad). Due, dum la mem kongreso okazis ekskursoj du duontagaj ekskursoj urborigardado kun vizito al Kremlo kaj Novvirgulina monaĥinejo kun vizito al memortombejo, kaj tuttaga ekskurso al Novjerusalema Releviĝa monaĥejo kaj la urbo Zvenigorod. Krome, paralele al aliaj aranĝoj estis ekskurso al la reĝa bieno kaj parko Kolomenskoje. Cetere, por pli bone orientiĝi en la kongresurbo kaj ties vidindaĵoj, ĉiuj kongresanoj ricevis Malgrandan gvidlibron pri Moskvo far N. Gudskov kaj N. Aroloviĉ, speciale eldonitan okaze de la kongreso.
Laŭ la tradicio de SAT-kongresoj okazis konatigo de la kongresanoj kun la loka socia kaj laborista vivo. Estis organizita ekskurso al la aŭtofabriko je la nomo de Liĥĉov, kie eblis vidi konstruadon de kamionoj kaj la fabrikan muzeon. Post la ekskurso aro da delegitoj havis longan kaj interesan konversacion kun la estroj de la fabrika sindikato. Krome, okazis renkontiĝoj kun Sergej Grigorjanc, eminenta defendanto de la homaj rajtoj kaj plitika prizonulo de la stagna periodo (li rakontis pri la nuna akra kontraŭstaro inter la ŝtato kaj problemaj sociaj organizoj ekologiaj, homrajtdefendaj, virinaj ks.), Vadim Damje (kiu rakontis pri la sorto de la anakrkiisma movado en nuna Rusio), gvidoro de moskvaj liberecanoj, kaj Aleksandr Abramoviĉ, prezidanto de Estraro de la politika movado Novaj maldekstruloj (iu parolis pri serioza manko de maldekstra kaj laborista movado en Rusio pro reala dekstriĝo kaj naciismiĝo de granda plimulto el la socialismaj partioj). SAT-membro el Kamĉatka A. Natinj organizis por interesiĝantoj ankaŭ renkontiĝon kun unu el moskvaj komunistaj gvidoroj.
Bedaŭrinde, la frakciaj kunvenoj preskaŭ ne okazis, ĉar ne kolektiĝis po sufiĉe multe da frakciaj membroj. La sola escepto estis la liberecana frakcio, kiu sukcesis pridiskuti siajn problemojn kaj eĉ elekti novan sekretarion. Ankaŭ, dank' al Manfred Westermajer, el la plurjara latenta ekzistado dum la kongreso vekiĝis la ekologiisma frakcio. Krome, reprezentantoj de la frakcio pri distribua ekonomio kaj de la ekologiisma faris prelegojn pri siaj principoj kaj celoj al ĉiuj interesiĝantoj.
La kleriga programo estas sufiĉe granda, kvankam oni ne okazigis paralelajn prelegojn. La plej interesaj kaj brilaj estis du prelegoj pri literaturaj temoj: Tolkien en Esperanto far' A. Korĵenkov kaj Juda fluo en la la rusa poezio far' M. Bronŝtejn. La lasta prelego estis ilustrita per la propraj bonegaj tradukoj de la preleginto el O. Mandelŝtam, E. Bagrickij, S. Marŝak kaj I. Brodslkij. La aliaj prelegoj tuŝis tre diversajn temojn: aŭstraliajn aborigenojn, teorion de feliĉo, aikidon kiel ne nur batalarton sed ankaŭ sanigan metodon, ĉinan sanigan metodon cigunon ka. Bedaŭrinde, ne sukcesis veni A. Junusov, kaj la de multaj personoj atendata prelego pri Dagestano ne okazis. Tamen alia prelego pri tre aktuala temo Homaj rajtoj en postsovetio far profesoro G. Ŝilo estis tiom interesa, ke ĝia teksto fariĝos artikolo en Sennacieca revuo. Preskaŭ ĉiuvespere estis koncertoj. Dum unu el la koncertoj sian arton demonstris 14-jara pianisto Andrej Korobejnikov. Malgraŭ sia juna aĝo li jam estas studento de la dua kurso de la muzika supera lernejo kaj samtampe duajara studento-juristo. Vere admirinda estis koncerto de profesia kantistino Ludmila Titova, kiu prezentis en Esperanto, unue, kronon de diversnaciaj popolkantoj kaj, due, kronon de rusaj romancoj. Antaŭ la SAT-kongresanoj elpaŝis Meri Abolskaja kun prelego-koncerto pri la vivo de aktoro-esperantisto Nikolaj Rytjkov (cetere, pasintjare ŝi jam prezentis ĝin dum la berlina UK). Tre plaĉis al ĉiuj ankaŭ koncerto de Mikaelo Bronŝtejn, kiu prezentis aron da siaj novaj kantoj kaj poemoj. Dum la lasta tago okazis koncerto de rusiaj esperantistoj amatoraj kantistoj kaj poetoj, kiu finiĝis per la ankoraŭa elpaŝo de M. Bronŝtejn, ĉi-foje kun malnovaj kantoj.
Fine, necesas mencii la viglan funkciadon de la libroservo, en kiu okazis ne nur librovendado, sed ankaŭ aŭtoraj prezentoj de la libroj kaj ekspozicioj de arta kreado de esperantistoj, inter kiuj necesas speciale noti ekspozicion de bildoj far' forpasinta pasintjare Barbara Cvetkova.
La sekva, 74-a, kongreso de SAT okazos en la jaro 2001 en sud-okcidenta Hungario en la urbeto Nagykanizsa. Ĝi estas nur je 130 km de Zagrebo, kie okazos UK, do por dezirantoj estos tre facile post kongreso de SAT atingi UK-on.