Du temoj elstaras en nia kovrilo ĉi foje: la Kongreso Universala en Tel Avivo, kaj tiu de SAT en Moskvo.
Kutime, ni ĉiuj, eĉ membroj de SAT, volas iri al Universala Kongreso, pro tio, ke ĝi estas pli amasa, oni povas renkonti pli da samideanoj, oni povas koni pli da homoj kaj interŝanĝi spertojn, ideojn kaj tiel plu. Oni, tamen, envias tiujn esperantistojn, kiuj pli bone regas Esperanton, kiuj pli bone prononcas, kaj kiuj ĉiam verŝajne trovas la ĝustan vorton por tio, kion oni volas diri. Sed tio ne falas el aero. Male, tion oni prilaboras. Estas maloftaj okazoj, kiuj permesas al ni praktiki nian regon de Esperanto.
Ĉe kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda oni diskutas, asertas, kontraŭasertas, varme defendas sian opinion, kaj oni finfine balotas. Oni finfine venas al plejĝenerale akceptata decido post diskuto. Kaj tio okazas ĉiutage dum la kongreso. Ĉiu sesio daŭras, laŭ mia kono, tri aŭ kvar horoj. Ne ĉiuj parolas, vere, sed bonaj parolantoj de Esperanto parolas, analizas, atakas ideojn, serĉante veron aŭ plejvaste akceptatan eldiraĵon. Tio estas vera praktiko de Esperanto. Ni diru, ke kongreso de SAT estas LA praktiko de Esperanto. Se oni ne estas membro de SAT oni ankaŭ rajtas aliĝi la kongreson kaj diskuti, eĉ se oni ne rajtas voĉdoni.
Tial mi invitas vin ĉiujn partopreni la kongreson de SAT en Hungario la venontan jaron. Nur unu semajno antaŭ la kongreso de UEA en Kroatio.