La manifesto de Raŭmo

Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (1980 07 25 / 08 01), la temon "Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj".

Ĝi ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sed nur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin. La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis 1980 12 31.

[FEJO, ĉe s-ro B. Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41, Finnlando.]

  1. Krizo de identeco

    La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adopti Esperanton, ktp - kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

  2. Kritiko de praceloj

    Ni kredas ke:

    1. la oficialigo de esperanto estas nek verÙajna nek esenca dum la 80aj jaroj - oni havu alternativajn celojn;
    2. la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.
  3. Niaj celoj:

    Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:

    1. propedeŭtiko por lingvoinstruado;
    2. kontaktoj inter ordinaraj homoj;
    3. kontaktoj sendiskriminaciaj;
    4. novtipa internacia kulturo.

    Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

  4. La kongresoj kiel vojo al kresko. Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de E-o kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.
  5. Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran.

    LA KVIN TEZOJ DE RAŬMO

    1. Disvastigi nian lingvon pro tio kio ĝi reale estas, ne pro tio kio ĝi volas, povas aŭ devas esti.
    2. La rolo de helplingvo povas sufiĉi por la angla, sed ne por Esperanto.
    3. Pro siaj pozitivaj valoroj Esperanto fariĝis pli ol komunikilo, eĉ arta perilo kaj kolektiva identigilo.
    4. La kongresoj restos vojo al kresko (sed ne ununura vojo), se ili plenumos du precizajn kondiĉojn.
    5. Ni ĉesu lingvi parolon, ni komencu paroli lingvon.

    La supraj estas provo kondensi la kvin artikolojn de la Manifesto en kvin specifaj mesaĝoj.

    Aldone, kio la Manifesto NE estas:

    1. kolektiva anonima¢o (unuafoje en niaj kongresoj!);
    2. invito al malaktiviĝo kaj izoliĝo (male, ĝi eksplicite esprimas la celon disvastigi la lingvon!);
    3. pure metafora prezento pri la propra identeco (ne la mem elektita diaspora lingva minoritato estas kvazaŭa, sed la aparteno al ĝi estas kvazaŭa - la analogio insistas pri la aparteno al la subjekto, ne pri la subjekto mem!).

    Aŭtenta kaj plena teksto - plus marĝena komentario (en LF 62, aŭgusto 1980)

    Subskribis ĉi tiun dokumenton, disdonitan en Raŭmo praktike nur dum la lasta tago, sesdek unu kongresanoj. La unuaj subskribintoj estas Jouko Lindstedt, Giorgio Silfer, Amri Wandel, membroj de la Komisiono por la kongresa rezolucio (la tria estas ankaŭ TEJO-estrarano). Inter la ceteraj aliĝoj troviĝas du ĉefredaktoroj: Perla Martinelli kaj Dario Besseghini (Kontakto); kaj pluraj estraranoj kaj komitatanoj de TEJO, interalie Marianne Böckmann, Börje Holmberg kaj Walter Zelazny.

    Inter la membroj de LF-koop ĝis nun ne menciitaj troviĝas la nomoj Irma Heikkilä, Herbert Mayer, Barbara Poterucha. Ĉiuj subskriboj havas individuan valoron, sed la Administra Komitato de LF-koop decidis subteni la Manifeston per disvastigo kaj stimulo al debato, ĝis eventuala kolektiva aliĝo, pri kiu povas decidi nur la ĝenerala Asembleo.

    Kajero 47 ~ Kajeroj ~ En PDF ~
    Muziko: Andanto de la verko 24-a de Fernando Sor, komponita en 1827.