La problemo pri SAT

La redaktoro serioze traktas la aferon La lastan numeron, ni informis al vi pri nia eksigo de la sino de SAT. Nu, multaj aferoj estas direndaj pri tio. Sed, esence, la resumo estas, ke tio ne okazis. Ni HALEanoj ne povas akcepti, ke oni perforte kaj kontraŭleĝe deklaru, ke HALE ne plu rilatas al SAT. Estas vere, ke de antaŭ kelkaj jaroj kelkaj anoj de SAT, elstarante Ĵakvo Ŝram kaj Marteno Bustin’ Benito, ade kampanjis kaj mensogis kontraŭ ni en SATaj etosoj, pro tio, ke HALE ne estas sufiĉe maldekstrisma, laŭ ili. Sed estas tiuj du birdoj, kaj ne ni, kiuj estas eksigendaj de SAT, ĉar laŭ tio, kio aperas je la dua paragrafo de la unua punkto de la Statuto de SAT (publikigita de Kajeroj el la Sudo je nia numero 49-a), SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj. (Kompreneble, la nigrigoj estas miaj). La aferoj, kiuj ekŝutis la problemon de tiuj du homoj estis artikolo subskribita de falangisto, Fernando Letamendía (KelS nº 46-a), la akra reago de Snajpero ĉe la paĝoj de Laŭte! (n-ro 149-a) estis kontestata de mi per artikolo Pri pasia reago al alies opinio kaj Limoj al esprimlibero, de Jozefo Pina Tuells, kaj aldone, de la Prezidanto de HALE per siaj Informoj (ĉiuj tri lastaj je numero 48-a), kiuj siavice kaŭzis respondon de Marteno Bustin’ je la sekvinta numero, per siaj artikoloj Kelkaj necesaj klarigoj kaj Kial mi eksiĝos de HALE, kie li ankaŭ protestis pro la recenzo de la numero 47-a pri la libro Tiuj niaj, de Federico Jiménez Losantos. Mi invitas ĉiujn HALEanojn relegi tiujn artikolojn, kaj tiujn menciotajn de mi en tiu ĉi artikolo, por esti bone informita pri tiuj eventoj kaj sekvi mian penslinion, kiu pruvas, ke la eksigon de HALE estas kontraŭleĝa, maljusta, kaj tute nerimarkenda.

Antonjo Marko Botelja, eksredaktoro de nia magazino... Ĵakvo Ŝram, tiam ne Prezidanto de la PlenumKomitato de SAT, siavice, protestis kontraŭ la diraĵoj de la Prezidanto de HALE pri Snajpero1 ĉe nº 48-a de KelS per sia artikolo Reago pri la Snajpera afero (n-ro 49). Mi prikomentis la artikolojn de Marteno Bustin’ per mia Kelkaj rimarkoj pri la artikoloj de Marteno, ĉe numero 50-a. Oni ankaŭ ne neglektu la unuan paragrafon de la artikolo de Antonjo Marko Botelja, La kaŭzo de malriĉuloj ĉe numero 52-a, kie li ankaŭ flankiĝas kontraŭ sia iama magazino sen debate.

Sed tio, kio vekis la akran sintenon de Ĵakvo Ŝram estis, verŝajne, mia pritrakto de la Kongreso de SAT en Nagykaniŝa, ĉe numero 52-a. Ĉe numero 53-a ni legis lian Akran reagon, kiu estas plenplena da personaj akuzoj kaj antaŭjuĝoj. Mi provis raciigi liajn argumentojn per mia Kio estas SAT? ĉe la sama numero, sed tio ne efikis. Je la sekvinta numero, mi denove pritraktis postulon de Marteno, kial mi ne devas lasi mian postenon, per mia artikolo Plendo. Eble ne plaĉis al li mia konektigo pri Moe, Yasir kaj Ariel...

Kaj nun venas kurbopunkton en tiu ĉi disputo, ĉar ĝis tiam, ĉiuj havis voĉon, kaj ĉiuj povis diri sian kazon en Kajeroj el la Sudo. Sed venas la jaro 2003, kaj pri la Kongreso de SAT en Alikanto, SAT75, Ĵakvo verkas fantazieskan raporton, kiu fifamigas HALEn kaj aliajn esperantistojn hispanajn, kiuj ne helpis Martenon pro malfaciloj en HALE! Kompreneble, mi verkis kaj sendis reagon al Sennaciulo, sed ĝi ne aperigis ĝin, ĉar mi ne estas ano de SAT kaj verŝajne tie verkas nur SATanoj! Ankaŭ dum la Kongreso de Alikanto kreiĝas MSATeH, kun grava ombro en sia naskiĝo: mi estis petinta al ties inciatantoj, ke mi volas esti fondanta ano, sed ili ignoris tiun peton. Mi ne scias ankoraŭ pri kian kriterion ili uzis elekti fondantajn anojn, sed mi estis speciale apartigita de tiu kvalifiko, kaj fakte je la fondiĝo aperis postulo, ke nova ano devas esti subtenata de du anoj. Bonkora Darío Rodríguez López de Silva pretis apogi min, sed mankis alia samideano, do mi ne povis aliĝi la asocion.

Dirinto Marteno Bustin' Kaj venis la kongreso 76-a de SAT, en Ŝodefon’ (Svisio), kies laborkunsidoj dediĉis multe da tempo kaj zorgo al HALE, laŭ la numero 1180-a de Sennaciulo. Ni supozu, ke la kompilintoj de ties longa artikolo, Graĵina Opulskiene kaj Kreŝimir’ Barkoviĉ, ne mensogis je sia raporto pri ĝi. Povas ŝajni troiga vorto, mensogi, sed la graveco de la diraĵoj tie postulas, ke ni estu zorgaj je nia analizo. Fakte, mi ne deziris kontraŭstari tiun artikolon, sed mi vidas, ke grava kaj maljusta decido sekvis tiun mispaŝon, kaj pro tio mi nun devas reagi. Do, se tio, kion ili diras tie, estas vera, mi devas elstarigi, ke Kani mensogis, kiam li asertis, ke HALE ne kunlaboris en la pretigo de la Kongreso de Alikanto aŭ ne ĉeestis oficiale ĝin. Fakte, HALE estis blokita de Marteno Bustin’, kiu konstatigis, ke li ne deziris helpon de la estraro aŭ aliaj anoj de HALE, kiam li asertis, ke HALE ne funkciadis dum la lastaj jaroj —fakte Marteno mem havus respondeco pri tio, ĉu ne?, ĉar li estis Prezidanto de HALE ĝis kiam li malkuraĝe forlasis la postenon, sen havi anstataŭanton—. Ankaŭ li duonmensogis, kiam li ne diris, ke kunlaboro kun HALE ne eblas, ĉar ili, la estontaj MSATeHanoj ne volas. R. Lynn diras, ke li petos raporton pri la situacio en Hispanio, sed fakte li nur sendas unu retmesaĝon demandante ĉu HALE voĈdonas por eksigi sin de SAT, kaj duan mesaĝon, komunikante, ke ni ne plu estas en SAT, kiun ni publikigis je la dorso de nia lasta numero. M. Duc Doninaz certe mensogas, kiam li asertas, ke en Kajeroj el la Sudo aperis artikoloj kontraŭ SAT. Mi oficiale defias lin trovi eĉ unu artikolon tian, kaj postulas, ke se li ne trovas ĝin, li publike pardonpetu al HALE je la venonta kongreso de SAT. Neniam ni donis voĉon al faŝisto, sed nur tradukis kaj publikigis artikolon, kiu kongruis kun la ideologio de SAT, eĉ se ĝin verkis ano de partio Falango, kiu estas la teruro de Marteno Bustin’ kaj aliaj memdiritaj demokratoj, kiuj sufokas liberpenson. Mi pravigas nenion pro demokrateco ktp, kiel li diras, sed nur defendas la rajton de ĉiu homo esprimi sian penson libere. Se tio estas kontraŭ la SATmaniero, kaj preter la tolerlimo de SAT, mi ankoraŭ ne diris tion. Duc Doninaz diris. Kreŝimir’ Barkoviĉ’ evidente ŝercas, kiam li diras, ke mi estas la kialo de ĉio, kaj kiam li asertas, ke mia aliĝpeto al MSATeH estas pruvo, ke en HALE nenio okazas. Bedaŭrinde, li ne komprenas, ke oni deziru kunlabori en diversaj esperantaj asocioj. Laŭ liaj vortoj, se li aliĝas UEAn, tio certe signifas, ke en SAT nenio okazas... Sed li, kaj Kani, kaj Lutermano, kaj multaj aliaj, mensogas evidente, kiam ili diras, ke la akcepto de MSATeH en SATn estas laŭregula: ĉiuj LEAoj devis esti demanditaj antaŭ fari decido, sed HALE ne estis konsultita. Kaj HALE dirintus, ke la akcepto ne estas senpaga: MSATeH devus garantii kunlaboradon, kiun ĝi ĉiam rifuzis, kaj sekve ĝi maltaŭgas kiel LEAo. Apartan komenton meritas la diraĵon de Barkoviĉ, ke se mi agas en SATeH sammaniere kiel en HALE, tio estus bedaŭrinda. Unue, la bulteno de MSATeH estas lumjaroj malantaŭ Kajeroj el la Sudo kaj teĥnike kaj kulture kaj pensriĉe, kaj mi pretigas ĝin de antaŭ sep jaroj. Fakte, li ne devas pensi, ke mi faras ĝin tiom malbone, ĉar li iam proponis al mi, ke mi zorgu pri Sennaciulo. Due, mi ne intencis eniri la estraron de MSATeH, sed nur apogi ĝin kiel baza asociano. Sed kiam estas malbonvolo, oni ne kapablas kompreni tiujn aferojn. Oni kontentiĝas nur je malbonvoleskaj celoj.

Marteno Bustin’ Benito diris gravajn juĝojn en la Asembleo de SAT, kiujn li ne pruvis, kaj kiujn, bedaŭrinde, neniu postulis, ke li pruvu. Li asertis, ke oni ankaŭ konsideru la realon, kaj ke HALE ne havas SATecan emon kaj kritikis la agadon de SAT kaj tiuj, kiuj ĉeestis kongreson en Nagykanisza bone scias kiamaniere Jesuo de las Heras forlasis SAT, ke li dufoje estis membro de SAT kaj dufoje foriris. Do nun estas nova LEA en kiu estas homoj, plejparte junaj, kiuj vere agadas por disvastigi la SAT idealojn en Hispanio. Bedaŭrinde, nek Marteno, nek Ĵakvo, nek iu ajn parolantoj en tiu kongreso, aŭ en iu ajn alia kongreso de SAT, kiun mi partoprenis, difinis tiujn idealojn. En Nagikaniŝa mi forlasis SATn ĉar mi subite konstatis, ke ne estas sufiĉe da libereco en asocio, kiel mi kredis ĝis tiam. Sed tio estas persona opcio, kaj ne estas legitime, ke oni uzu tion kontraŭ tuta asocio. Resume, Marteno pruvis nenion, sed manipulaciis multe, kaj tiuj, kiuj ankoraŭ kredas, ke li havas bonvolon, estis trompitaj de li kontraŭ asocio, kiu ĉiam agis laŭ la Statuto de SAT kaj tiu de si mem.

Jakvo Sxram, Prezidanto de la PlenumKomitato de SfAT Ĵakvo Ŝram estas kutime amika homo, bonvola, sed li ne pardonas la grandegan pekon, ke oni kritiku SATn. Li estas tiom identiĝita kun SAT, ke li komprenas, ke kritikoj al Ĵakvo estas kritiko al SAT. De tiu mensa fuŝkontakto venas, ke li troige diras, ke mi agas kontraŭ SAT. Fakte, mi ja multe skribis kontraŭ la mensogoj de Marteno kaj de Ĵakvo, sed neniam kritikis mi, ĝis nun, SATn mem. Fakte, dum ke ili mensogas kaj agas kontraŭ la spirito de SAT, kiu estas frateca kaj tolerema, mi fondas kaj pligrandigas gazetotekon, kiun mi nomumis laŭ Lanti, fondinto de SAT. Kaj tion farante mi havas helpon de bonaj esperantistoj, sed nenian de Ĵakvo, aŭ de Marteno, aŭ de SAT, institucie. Mi memorigas la leganton, ke mi proponis al SAT, ke mi aldonu Sennaciulon al la Gazetoteko Lanti, sed ĝis nun mi havas eĉ ne unu vorton pri tiu temo, kiun mi taksas grava en la historio de SAT. Tiuj du homoj, Ĵakvo Ŝram kaj Marteno Bustin’ Benito jam kaŭzis tiom grandajn vundojn al la spirito de SAT —kaj sekve al SAT mem—, ke eble ĝi neniam resaniĝos. La afero ne plu estas HALE, sed SAT mem. Okazas kongreso, kie oni pritraktas gravan temon, ĉu LEAo estas SATeca, ĉu ne, sed neniu opinias, ke la koncerna LEAo estu konsultata. Neniu prenas la rolon de advokato de l’ diablo. Kelkaj asambleanoj demandas pli da informo, sed neniu konsideras, ke la LEAanoj koncernaj povas esti senkulpaj. Ŝajnas, ke temas, denove, pri hispana taŭroludo. Ĵakvo diras malestimajn vortojn, kaj denove mensogas, kiam li diras, ke mi estas kontraŭpropagandanto de SAT. Mi defias, ankaŭ lin, ke li trovu eĉ unu vorton mian kontraŭ SAT, ĉar ankaŭ li devas kompreni, ke li ne estas SAT. Kelkaj asambleanoj, kiel Gari Mickel kaj Vilhelmo Lutermano ne komprenis, ke oni ne akceptis min kiel reprezentanton de HALE ĉe la Ĝenerala Konsilantaro, kaj mi miras, ke oni akceptis la ĵakvan eksplikon, ke kvankam li laŭstatute volis aligi lin, lia koro rifuzis tion fari. Mi ne komprenas, ke se la koro kaj la devo de tiu estrarano divorcas, li ankoraŭ ne demisiis, aŭ oni ne devigis lin fari tion. Lex dura lex, leĝo estas dura, sed oni devas plenumi ĝin, diris saĝaj romianoj. Ĉar kiam ĉio malsukcesas, nur leĝo defendas bazajn rajtojn de asocianoj. Tiu turpa ago de Ĵakvo, kaj absurda akcepto de la cetero de SAT, vundis la asocion pli profunde ol oni konscias nun. Ĝi pruvas, ke la opinio de individuo estas preter la Statuto de SAT, akceptita de kelkaj generacioj de bonaj SATanoj. Fifamigo, skandaligo, gravas pli ol demokrata tradicio, kaj neniu staras defendi rajton. Ŝajnas ke finfine malvenkis Lanti, kaj venkis Drezen, la ĉampiono de maldekstro en asocio nepartipolitika, ne dogmiga.

Se oni detale legas tiun raporton pri la kongreso de Svisio, oni emas pensi, ke tiuj homoj, Marteno kaj Ĵakvo, certe timas simplan debaton kun mi. Ili ne povas permesi, ke ni konfrontu en altranga korpo, kie ni povos paroli libere, kaj mi pruvu, ke lia malamo al mi perversigas la aferon de SAT. Sed tio ne gravas. Mi nur kompatas SATn nunan, ĉar dum ĝi ne liberiĝu de gvidantoj tiaj, kia Ĵakvo estas, ĝi sukcesos pri nenio, ĉar ĝi estos kiel blankigita tombo, bona nur por morto.

Sed por ke la legantoj povu juĝi rekte pri la trajtaro de la nuna Prezidanto de la Plenum’ Komitato de SAT, mi transkribos la mesaĝojn, kiuj laste aperis inter HALE kaj SAT. Unue ni legu la respondon de la Prezidanto de HALE al la Sekretario de la LEAo Komitato:

De: samideano2003@yahoo.es
Al: Roj Lynn
Dato: 20 aprilo 2004 12:38:50 GMT+02:00
Pri: HALE

Estimata Ronaldo:

Mi estas la Prezidanto de HALe kaj mi respondas la afablan leteron kiun vi sendis al la samideano Jesuo kaj li transdonis ĝin al mi.

  1. HALE ne eksiĝas de SAT.
  2. Se SAT ne volas, ke HALE plu estu LEAo de SAT ĝi mem devas eksigi HALEn, sed, por tio ĝi devas sanĝi la Statuton, ĉar ne ekzistas proceduro por la forĵeto.
  3. Se SAT farus tion, SAT fariĝus inkvizicio, car gi forjeta la voĉon de la kritikuloj, la voĉon de la herezuloj. Tio povus esti kiel la disputo inter Lanti kaj Drezen. La spirito de SAT estas de libereco, ĉar ĉiuj tendencoj de la laboristoj povas kunvivi en ĝi, kun disputoj, sed ne kun inkvizicio.
  4. Ekzistas alia asocio de laboristoj en Hispanio, SATeH, kiu ne povas havi reprezentanton en la Ĝenerala Konsilantaro ĉar HALE diras ne kaj pro tio ne estas unuanimeco.
  5. Ĝis nun mia laboro estas moderacii la radikalismojn HALEanojn, pro tio mi ne parolis en Kajeroj el la Sudo pri la disputo inter Jakvo kaj Jesuo, aŭ pri la mensogo de Marteno en la kongreso de Alikanto, aŭ la malpermeso de mia artikolo, defende de HALE, en Sennaciulo, aŭ la kontraŭstatuta malpermeso al Jesuo esti konsilantara representatno de HALE. Mi ne parolis ĉar la laboro de la Prezidanto estas serĉi pacon, ne milito.
  6. La forĵeto de HALE el SAT implicas deklaración de milito de SAT kontraŭ HALE, kaj mi pensas ke ne estas bona milito inter ambaŭ asocioj.

  7. Mi pensas, ke la disputo inter Jakvo kaj Jesuo estas bona por plibonigi la demokration en SAT kaj HALE, kaj la disputo estas nur disputo; sendube Ĵakvo estas kuraĝa viro ĉar li akceptis esti Prezidanto de SAT kaj malmulte da viroj akceptas tiun respondecon.
  8. Se SAT volas solvi tiun aferon la Prezidanto de SAT devas sendi pozitivan solvon a la Prezidanto de HALE.

  9. Mi atendas vian respondon

Juan Antonio Cabezos Martínez
Prezidanto de HALE

Tamen, ne reagis Roy Lynn, sed la Moŝta Prezidanto de SAT mem (la nigrigoj estas evidentaj mensogoj):

De: jakvo@mac.com
Pri: Re: hale
Dato: Wed, 28 Apr 2004 12:04:33 +0200
Por: samideano2003@yahoo.es

Estimata Prezidanto,

La membroj de SAT el la hispana lingva regiono decidis ke ene de HALE ili ne plu povas retrovi la bezonatan liberecon kaj la maldekstran idearon por kiu ili volas batali. Ne plu havas sencon argumenti, ĉar estas la demokratio kiu decidis ke SAT-anoj el Hispanio preferas pli la maldekstran SATEH (substreku pli) ol la defendantan asocion de la ekstremdekstra idearo de generalo Franko kaj la falangista subtenantoj. Ne havas sencon kompari «Kajeroj el la Sudo» kun gazetaro de Hispanio, krome se vi tamen volas fari, rimarku ke vi perdis vian legantaron pro malbona laboro de la redaktanto kiu ne respektas la ĝeneralan tendencon kaj idearon de la revuo. Rilate via ligo al SAT, mi povas nur diri ke la plejmulto de la LEA-Komitatanoj decidis ke HALE prefere ne plu apartenas al LEA-o. Tial la komitato rompis la «Gotenburgan interkonsenton» kun HALE (perfekte eblas de ambaŭ flankoj).

Mi ne dubas ke ankaŭ la Plenum-komitato de SAT aprobas la decidon (denove faritan demokrate) de la LEA-komitato kaj pro tio ne plu konsideras HALEn parto de SAT aŭ la LEA-o de SAT.

Rilate cenzuron, SAT cenzuras neniam, sed povas okazi ke certaj tekstoj ne aperas. Ĉi tiu estas decido de ne nur la redakta-komitato sed ankaŭ de la P.K. de SAT.

La lastan fojon ke reprezentanto de HALE partoprenis al LEA-Komitata kunsido datiĝas de la SAT-Kongreso en Nagykanizsa. Ĉiu bone memoras ke tiam la reprezentanto de HALE kreis gravan malebligon kunsidi dece kaj kamarade. Li ne partoprenis la kunsidon kiel estas la kutimo, ne atendis la parolordon, fifamigis la prezidanton de la kunsido kaj plurajn SAT-membrojn. Mi persone pensas ke HALE tro ofte elektas malĝustan personon por reprezenti sin. Eble la afero ne turnintus kiel nun okazis se HALE sendintus personon kiu havas respekton por aliaj homoj, persono kiu kapablas diskuti sen laŭte krii kaj sen interrompi la prezidanton de la kunsido kaj la parolanton kiu havas la parolovicon.

Ne pensu ke iu en SAT aplaŭdis pro la decido kiu devas esti farita, sed jen la rezulto de dum jara neglekto de amikaj vortoj kaj konsiloj. La homoj, SAT-membroj el Hispanio ne bezonas ekstremdekstran propagandon en la revuo de sia asocio. Vi, kiel prezidanto de HALE plene neglektis tion vi subtenis la malĝustan personon por vivteni HALEn kiel LEA-on. Fakte vi ne nur subtenis malĝustan personon, vi, kaj la dioj diru kial, plene neglektis la kritikojn de la plejmulto de la membroj de HALE. Vi eĉ restis obstine je via vidpunkto kiam iom post iom la membroj de HALE forlasis la asocion.

Mi denove diras mi vere bedaŭras ke okazis kio devis okazi. Mi ĵuras al vi ke, se morgaŭ mi havas ideon aŭ subtenas homon kun eraran ideon en SAT kaj mi vidas ke la plejmulto el la membroj malakceptas mian ideon, mi povas fari du aferojn: Aŭ mi povas repensi miajn ideojn, aŭ mi prenas la plej saĝan decidon kaj mem forirus el la asocio se mi vere pensus ke mi kaj ne la plejmulto pravas. (kiu evidente ĉiam eblas ĉu ne?)

SAT nun havas alian kompanon en la batalo kontraŭ ektrem-dekstra idearo, kontraŭ faŝismo, kontraŭ maltoleremo, kontraŭ murdistoj de la laborista klaso.Vi faris vian elekton, SAT faris sian elekton. La plejmulto de la membroj de SAT ne akceptas ke amika asocio aŭ asocio ligita al SAT donas liberan forumon al faŝismema grupo, al grupo kiu helpis la plej grandan despoton el Hispanio, Generalon Frankon. Persono kiu kulpas pri la morto de miloj da hispanaj gekamaradoj, persono kiu rompis la demokration en Hispanio.

Parto, grava parto de la batalo de la progresema maldekstra mondo estas kontraŭbatali la faŝistojn, la ekstremdekstrulojn, la defendantojn de la ideoj de Hitler,Musolini, Ŝtalin, kaj via generalo Franko. HALE donis al ĉi tiuj uloj liberan forumon, jen la grava eraro de HALE doni liberan forumon ne estas kontraŭbatali. Denove vi faris vian elekton, kaj vi estas libera fari tion, SAT faris sian elekton, same libere.

Konsekvenco estas ke kunlaboro inter niaj asocioj ne plu eblas. Jen la decido de la membroj de LEA-komitato. Mi esperas ke vi almenaŭ povas respekti la decidon de homoj kiuj volas daŭrigi la batalon.

Ĵakvo Schram
Prezidanto P.K. de SAT

Ni, fine, legu la respondon de nia Prezidanto:

Dato: Wed, 28 Apr 2004 11:16:31 +0200
De: samideano2003@yahoo.es
Pri: hale
Por: jakvo@mac.com

Estimata samideano!

Mi ricevis vian leteron kaj jen mia respondo:

  1. Temo falangista.
  2. Vi eraras.

    En Hispanio la ĵurnalo ABC estas konservativa, sed foj-foje aperigas ĝi artikolojn subskribitajn de socialistoj. Ĉu tio signifas ke ABC estas maldestra jurnalo? Ne, ĉar la estraro de ABC estas tre konservativa.

    En Hispanio la ĵurnalo EL PAÍS estas socialista ĵurnalo, sed foj-foje ĝi aperas artikolon subskribitajn de konservativa homo. Ĉu tio signifas ke EL PAÍS estas dekstra ĵurnalo? Ne ĉar la estraro de EL PAÍS estas favore al Socialista Partio.

    Okazas same en Kajeroj el la Sudo bulteno de la progresema HALE ke aperas unu artikolo subskribita per falangisto (en el Pais aperas almenaŭ du aŭ tri artikoloj po monato subskribitaj per konservativaj homoj) kaj preskaŭ ĉiuj diras ke Kajeroj el la Sudo estas preskaŭ organo de falangismo! Ne Kajeroj el la Sudo estas progresema bulteno.

    Dum milito de Usono kontraŭ Serbio, nur Kajero el la Sudo rifuzis tiun ĉi militon sed Sennaciulo ne rifuzis ĝin. Ĉu tio signifas ke Sennaciulo estas favora al kapitalismo de Usono?

    Se mi pensus same kiel vi kaj aliaj samideanoj mi povus pensi ke SAT kaj Sennaciulo apogas la kapitalismon de Usono.

    La politiko de Kajeroj el la Sudo estas malfermi la paĝojn al ĉiu tendenco, kaj pro tio aperigas artikolon de tre eksmaldekstraj ideoj, aŭ progresemaj ideojn, kaj de tempo al tempo dekstra ideo por favori la debaton.

    Se SAT kaj la SATanoj ne komprenas tion SAT kaj SATanoj havas grandan problemon: ne havi sufice riĉan intelektecon por kompreni la mondon kaj transformi ĝin.

  3. Kiel Prezidanto mi devas serĉi pacon.
  4. En via letero mi rifuzas vian frazon kiam vi neniam intervenis kiam Jesuo kreis militon kun la plajperto de la HALEanoj...

    1. Antaŭe, almenaŭ antaŭ unu jaro, mi sendis per interreto leteron al Antonio del Barrio ofertante lin la Asocion HALE. Mi nur petis de li kaj liaj amikoj ke ili aliĝu al HAlE, kaj post unu jaro tiel kiel la Statuto de HALE postulas, ili taŭgus esti estraro do mi alvokos balotadon en HALE, kaj mi persone petus la voĉdonon por li kaj lia teamo, kaj eĉ mi men voĉdonos por li. Li rifuzis.
    2. Okazas ke en HALE multaj samideanoj ne estas anoj de SAT. Mia laboro estis ke HALEanoj iĝu anoj al SAT. Nun ĉiu ano de la estraro de HALE, inkluzivante Jesuon, jam aliĝis al SAT. Male al MSATeH, tiu dorlatata filino de SAT, kies Prezidanto konfezis publike, ke li nek estas nek estos ano de SAT.
    3. Ĉar politika korekto estis favore al MSATeH, kiam mi faris oferton al MSATeHuloj, kaj ankaŭ celante altiri SATanojn al HALE, mi sendis artikolon, unue privatan al vi, por ŝanĝigi vian opinion, kaj poste al Sennaciulo por publikigo. Sed ne aperis tiu artikolo, kiu defendas HALE, ĉar gi estis cenzurita de SAT
    4. En tiu momento la estraro de HALE opiniis, ke ni devas publikigi la artikolon en Kajero el la Sudo por pruvi la spiriton inkvizieskan de SAT. Mi rifuzis.

      Oni legis en Sennaciulo erarojn gravajn pri la Kongreso de Alikanto kaj pri HALE kaj Kajeroj el la Sudo. En tiu ĉi revuo vi men publikigis artikolon, eĉ se ĝi estis malfavore al HALE kaj al Kajeroj el la Sudo. Tiu sinteno mankas en SAT.

      Se ni cenzurintus vian artikolon, eble vi parolintus kontraŭ HALE kiel faŝista asocio per artikolo en Sennaciulo.

      Sed ne aperis kritikado de SAT kiel faŝista asocio malgraŭ la cenzuro de la artikolo defendante la hispanan LEAo. Se aperas kritikado, ne mankas demokratio, kaj inverse. Se estas kritikado, eblas plibonigo de la asocio. Kaj inverse.

  5. Afero pri Jesuo kiel konsilanto.
    1. Unue vi eraras pri la Ĝenerala Konsilantaro: ĝi ne estas gvidanta korpo de SAT, ĉar tiu, kiu gvidas ĝin, estas la Plenumkomitato, kies Prezidanto, mi opinias, vi estas. La Ĝenerala Konsilantaro nur konsilas, sed ĝi ne gvidas, laŭ la Statuto de SAT. Kaj estas rajto de la LEAo nomumi reprezentanton. Ne alia afero diras la Statuton, se oni ne laste sanĝis ĝin.
    2. Evidente, kiam mi elektis Jesuon kiel reprezentanto de HALE li ne estis ano de SAT. Ni legis ties Statuton kaj ni konstatis ke ĉiu ano de HALE povas esti reprezentanto ĉe la Ĝenerala Konsilantaro de SAT. Vi men komprenis tiun punkton kiam en la kongreso petis la opinion de la kamaradoj: «Ĉu samideano kiu ne estas ano de SAT povas gvidi SAT-n?» Sed la vera la demando estas «Ĉu samideano, kiu ne estas ano de SAT, povas diri al ni konsilojn?» Al la unua demando mi respondas «ne»,sed al la dua demando mi respondas «jes».La kamaradoj respondis NE en la unua demando, kaj mi opinias ke la respondo estus malsama en la dua.
    3. Mi ne komprenas tiun timon, kiu SAT havas pri Jesuo kiam vi diras «Jesuo de las Heras estas sufiĉe inteligenta ( mi ec ne uzas la vorton ruza) por kontraŭargumenti kaj vere li povas doni racian eksplikon...» Bone, estas bone havi inteligentan viron, car ni povas kontraŭargumenti la argumentojn, kiujn Jesuo prezentu. Kiam Jesuo kaj la estraro rekontigas, ne estas malofte, ke oni venkas la argumentojn de Jesuo, kaj li akceptas la konkludon de pli bona argumento. Ĉu ne ekzistas inteligentajn homojn en SAT, kiuj eblas kontraŭargumenti Jesuon? Se kun Jesuo oni ne povas venki estante Jesuo progresema homo, kiel oni venkos faŝismon? Mi devas rememori ke la faŝismo kreskas en Eŭropo. Kiel SAT venkos faŝismon, se ĝi timas kontraŭarguemti personon progreseman Jesuon? SAT perdas bonan okazon trejniĝi per arumentoj ĉar Jesuo ĉiam donas argumentojn, ne malamon aŭ antaŭjuĝojn. Ne estas per malamo aŭ antaŭjuĝoj la maniero per kiu oni venkos la malamikojn de la laboristaro.

    La homoj kiujn mi vere timas estas tiuj, kiuj metas bombojn en trajnoj, kinoteatroj aŭ vendejoj, sed ne tiaj homoj kiaj Jesuo estas.

  6. Proceduro de Forĵeto.
  7. La inkvizicieska spirito de nuna SAT estas pruvita, kiam ĝi strebas al la eksigo de HALE sen protokolo pri la kulpigo aŭ de la personoj, kiuj subskribis tiun protokolon, kaj la identecon de la tribunalo. Ne sufiĉas ke la LEAo komitato decidas la forĵeton sen proceduro. Ĝi povas decidi pri la politiko de la LEAoj, sed ne ties forĵeto sen proceduro kaj la ebleco por HALE sindefendi.

Kamarade via
Juan Antonio Cabezos Martínez
Prezidanto de HALE

Monumento al Libereco staras je Centra Placo de Huhuj, Argentinio, skuñtita de Lola Mora.

Mi ne venos denove kontraŭ la mensogoj de malmemorula Ĵakvo, kiu konfuzas defendon de propraj ideoj kun insulto al aliaj homoj, interrompo kaj tiel plu. Mi nur substreku, ke estas terure, ke en memdirita progresema asocio, oni ŝafe kaj senkritike akceptu akuzojn, sen kontraŭstari ilin kun defendoj de la akuzato. Tio estas kafka, invizicieska proceduro. Lenin’ iam diris, ke mensogo estas revolucia ilo, kaj tiun ilon Ĵakvo -kaj Marteno- ade uzis! Tamen, mi vidas nenie la revolucion, kiun Marteno kaj Ĵakvo intencas fari, krom fifamigi kaj kulpigi eksamikon sian.

Aliflanke, nenie en la Konvencio de Gotemburgo ekzistas proceduro apartigi LEAon, do tio, kion oni faris, estis demandi al responsuloj de la aliaj LEAoj, ĉu ili deziras, ke HALE daŭrige estu ligita al SAT, ĉu ne. Kaj, verŝajne, ĉiuj diris, ke preferinde ne. Sed okazas, ke neniu el tiuj LEAoj demandis ion ajn al HALE, neniu kontraŭstaris tion, kion oni diris kontraŭ ni. Do, ni havis nenian ŝancon esti senkulpìgataj antaŭ amikajfrataj asocioj. Kaj, se oni juĝas el la ĵetata kontraŭ ni peko, esti ne sufiĉe maldekstrisma, oni tremu, ke nova purigado ŝtalinisma denove venos kontraŭ alia LEAo en la estonto. Oni ne pensu, ke dum frenezuloj regu SATn, iu ajn estos sekura el maljusteco. Mi invitas simpatiantojn de vero kaj libereco veni en HALEn, la progresema asocio kie oni ne trudas penson al siaj anoj, kie dogmigo ne estas, kaj toleremo kaj liberpenso estas alte valorataj. Nur per tiuj iloj eblas konstrui novan mondon.

Rilate al SAT, ni daŭre estas proksimaj, kaj ni ne agnoskas aŭtoritaton eksigi nin el la sino de SAT, eĉ se SAT mem jam forlasis tiun sinon. Ni konservu la atestilon por la homoj, kiuj morgaŭ renaskigos SATn.

antauxa ~ Kajero 63-a ~ Kajeroj ~ Sekvanta
Muziko: Al vi, kanto de franca Jozefo Dasen'.

NOTO.- Bizara kaŝnomo de Nikolao Ŝil, kiu signifas kaŝita mortopafisto.