Informoj de la Prezidanto

Prezidanto de HALE

Estimataj haleanoj: antaŭ du monatoj ni, HALE, ricevis mesaĝon de SAT, kiu diris “HALE ne apartenas al SAT”.

Surprizis min la novaĵo, ĉar mi demandis kiel povas eksigi SAT HALEn? Kial estas la proceduro pri eksigo?

Mi sendis leteron al Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, ĉar mi diris ke la proceduro devas esti leĝa, kio signifas, kun akto de akuzo, defendo de HALE kaj poste decido.

Sed la Prezidanto de SAT diris “tio estas leĝe, ĉar ni balotis kaj decidis”; sed ankaŭ en Sovetunio estis leĝe kiam pri esperantistoj la policistoj unue balotis kaj poste decidis pafadon.

Mi intencis, ke se SAT volas ke HALE ne apartenu plu al SAT, la proceduro devas esti leĝe, sed la Prezidanto de la Plenum’ Komitato de SAT rifuzis tion.

Ne estas kompreneble, ke la tuta estraro de HALE apartenu al SAT, kaj tamen SAT eksigas HALEn.

Kiel Prezidanto de HALE mi bedaŭras, ke SAT apliku faŝisman proceduron kontraŭ la unika asocio por liberpenso, kiu kunlaboras kun SAT. Ĉar mi devas rememori, ke HALE estas progresema asocio, laŭ la decido de la lasta kongreso, kaj asocio kiu defendas la liberpenson.

Se HALE estas progresema asocio kaj defendas la liberpenson…, kion defendas SAT? En tiu ĉi momento mi ne scias, antaŭ du aŭ tri monatojn, mi diris SAT defendas progresemajn ideojn, kaj al ĝi apartenas progresema persono, sed kiam la Prezidanto de SAT rifuzis mian peton, mi pensis, ke SAT estas penplena de faŝistoj kaj malprogresemaj personoj. Ĉu vi ne kredas tion? Mi diras al vi ekzemplon.

Kiam en la kongreso de Alikanto, kelkaj samideanoj SATanoj sed ne HALEanoj petis mian demision, Kajeroj el la Sudo publikigis en sia unua paĝo tiun peton. Per privata letero, mi ofertis HALEn al ili, se ili aliĝas la asocion, sed Tonjo del Barrio, respondeculo de la asocio, rifuzis mian oferton.Tuj mi skribis al Sennaciulo por publikigi la defendon de HALE kaj SAT kaj Sennaciulo rifuzis publikigi la artikolon de LEAo, amika kaj rilatanta al SAT.

Kaj mi demandas: ĉu ne estas progresismo publikigi je la unua paĝo tion, kion Kajeroj el la Sudo publikigis? Ĉu ne estas faŝismo malpermesi defendon de amika asocio?

Vere, mi akuzis kiel inkvizician proceduron, tiun uzatan de SAT kontraŭ HALE, kaj ni hispanoj nur tre bone konas procedurojn inkviziciajn, kaj mi plendas, ke SAT uzas tiajn procedurojn. Mi esperas, ke SAT ne ataku inkvizicion, ĉar ĝi estas la moderna inkvizicio.

Johano Antono Cabezos,

prezidanto.

antauxa ~ Kajero 63-a ~ Kajeroj ~ Sekvanta
Muziko: Alborada, sunlevigxo, de Francisco Tárrega.