La provizordugaj per-entreprenoj montras la plej kruelan kaj malmildegan vizaĝojn de la sovaĝa kapitalismo, kiun ni suferas en Hispanio. Jen laŭleĝa trafikado pri malmultekostaj laborfortoj daŭrinta ekde la laborreformo de 1999-a leĝigita de estraro de PSOE (Hispana Socialisma Laborista Partio). La provizordungaj per-entreprenoj nek produktas ion ajn mem, nek estigas riĉecon aŭ bonfarton sociajn, ili nur prikomercas kaj trafikas pri la hispanaj laboristoj. Sia funkciado estas tre simpla. Ili estas multnaciaj entreprenoj, kiuj peras inter la entreprenoj serĉantaj laboristojn, kaj tiuj ĉi, kiuj ofertas siajn laborfortojn. Tiel ĉi la necesoj de la entreprenoj estas kovrataj sen pagi ion al la laboristoj, ĉar tiuj ĉi ricevas siajn salajrojn el la provizordugaj per-entreprenoj, kaj tiuj ĉi ankaŭ respondecas pri la aniĝo de la laboristoj al la asekursistemo socia. La salajroj tiel ricevotaj de la dungitoj estos multe malplikvantaj ol tiuj de siaj samentreprenanoj, ĉar la provizordungaj perentreprenoj kelkfoje retenas eĉ 40-pocenton el la pagotaj salajroj. Se iu entrepreno ne estas kontentigita, ĝi petas tuje kaj senpage la anstataŭigon de la dungita laboristo. Se iu laboristo malsaniĝas aŭ suferas akcidenton laboran, la koncerna provizorduga per-entrepreno sendas aliulon senzorge al la suferinto. La problemoj tiel estas ĉiam por la dungitoj senditaj de la provizorduga per-entrepreno.
La ĉefa problemo stariĝas kiam tiaj peradoj kunportas la kunkomplicecon de la Ŝtato, de INEM (hispana lingva mallongigo de Hispana Pordungiga Instituto) kaj de la majoritataj sindikatoj. Tian peradon petas la privataj entreprenoj pro la neefikeco de INEM, kiu ne trafas solvi la necesojn de la lando kaj siaj senlaboruloj. Ne pritaksante la validecon aŭ la socian maljustecon el kiuj konsistas la provizoraj laborkontraktoj, la provizordugaj per-entreprenoj estis kreataj por kovri malplenon kiun ne kovris INEM. Kvankam en ŝtato sekvanta la doktrinon falagisman ne esus ŝancoj por la provizoreco ded la kontraktoj, la ŝtato forta garantius la senpagan funkciadon de INEM, tiel la provizordugaj per-entreprenoj tute malaperus kaj la laboristoj ricevus siajn kompletajn salajrojn. Tio ĉi ebligus multajn gejunulojn fari planojn por sia estonteco kaj formi familiojn kun iom da sekureco.
Alia punkto prikalkulinda estas tiu de la kunkompliceco de la majoritataj sindikatoj, kiuj nur defendas siajn mizerajn interesojn kaj privilegiojn. En akordo rubrikita de tiuj kun la mastraro, oni klarigas ke la provizoraj laboristoj ne povas esti reprezentataj de la sindikatoj ene de siaj koncernaj entreprenaj komitatoj, tial ili restas sendefendaj antaŭ la mastraro kaj siaj kunuloj. La menciitaj homoj povas esti maldungataj, anstataŭataj, aŭ kontraktataj akorde kun la produktado kaj la entreprenistaj celoj, senkalkulinte kun ili kaj sen havi la rajton esti reprezentataj. Tiel ili konsistigas la solan laboristan konletivon, kiu ne havas tiun rajton en Hispanio. La provizordungaj per-entreprenoj estas disvastiĝante kvazaŭ pesto. Ekzistas en nia nacio pli ol cento da ili, kaj siaj profitoj kreskas po 50 pocento ĉiun jaron. Kutime ili estas entreprenoj apartenantaj al grandaj entreprenistaj grupoj; kelkfoje multnaciaj; aŭ al bankoj. Ties laboristoj ĉiam estas kontraktataj laŭ la plej malaltaj kategorioj de la sindikatmastraj interkonsentitaj normoj, kaj fakte ili neniam faras la taskojn specifitajn en siaj kontraktoj. Estas kutimaj kaj trouzaj praktikoj kiel fari ekstrajn laborhorojn kaj se iu rifuzas tion fari sia mastro ĝin anstataŭas tuj, kaj tiel finiĝas la konflikto. Rubrikite la ĝenerala sindikatmastra interkonsentita normo, tiuj ĉi laboristoj havas malhelpojn por komplete enspezi siajn finkontraktajn monsumojn, ekstrajn pagojn, kaj feripagojn.
Ni devas denunci tiajn faktojn kaj proponi kelkajn solvojn. La anstataŭo de tiaj ĉi kontraktoj per aliaj pli dignaj, kaj la malpermeso al la entreprenaj praktikoj de provizordugaj per-entreprenoj anstataŭante ilin per efika agado de INEM estas kelkaj el la solvoj. Sed dum iom da tempo la bojkotado al tiaj ĉi entreprenojkaj al ties sidejoj, estas ankaŭ agado pritaksinda. Ni avertu ilin.
Fernando Letamendía