Lastatempe ni povis legi en nia bulteno Kajeroj el la Sudo artikolojn, kiuj rilatas al la faŝista Falango. En la n-ro 46-a falangisto Fernando Letamendía signas artikolon pri la Provizordungaj perentreprenoj en kiu li laŭdas la doktrinon falangisman.
En la n-ro 48-a nia sekretario, post renkonto kun membroj de politika partio Falango Hispana, skribas pri la proponaro de Falango al rekta demokratio, maksimuma povo por la municipoj, respekto de la ekzisto kaj funkciado de la politikaj partioj, laborista regado de la privataj entreprenoj, starigo de sindikato naciskala kaj politike plurtendenca kies roloj estus la kontrolo de la produktado, ellaborado de laborleĝoj kaj socialaj regularoj, ŝtata kontrolo de la kreditsistemo kaj sociigo de la urbaj terenoj surkonstrueblaj, cele al evito de la spekulacio, planoj por efika kaj hominda reintegrigo de la sendomuloj laj almozuloj en la socion, redistribuo de la kamparaj bienegoj, ŝtato bazita sur la konsento libervola kaj neperforta de siaj komunumoj, ktp. Vera paradizo!!, mi aldonas. Sekvante la legadon ni trovas, ke ŝajne Falango Hispana ne plu estas, eble neniam estis, kontraŭdemokratia grupo, kaj fine, ke antaŭ la homaj rajtoj ni ĉiuj estas egalaj, kaj ne iuj pli egalaj ol aliaj. Mi opinios nur pri tiuj-ĉi temoj, kiujn mi konsideras la plej gravaj.
La respekto al ekzisto kaj funkciado de la politikaj partioj konsistis, dum la regado de la faŝista perfida generalo Franko, tute simple el la malpermeso de iu ajn partio, kiu ne estis akorde kun la faŝista ideologio. La Hispana Falango kunlaboris de la unuaj tagoj de la hispana revolucio kun la faŝista reĝimo kaj pluraj falangistoj estis ministroj de Franko.
Starigo de sindikato naciskala kaj politike plurtendenca, ktp: rimarku, ke estas dirite sindikato naciskala. Efektive, dum la faŝista regado estis nur unu sindikato nomata sindikato Vertikala kaj ĉiuj aliaj laboristaj sindikatoj estis malpermesataj. Estas ankoraŭ pluraj mensogoj en la falangaj proponoj prezentataj de J. Pina Tuells, sed oni povas juĝi laŭ la politika kaj socia etoso de tiu nigra periodo de la hispana historio kiaj estis la konsekvencoj de la faŝista diktaturo inter la laboristaro.
La efika kaj hominda reintegrigo de la sendomuloj kaj almozuloj en la socion ĝis nun estas farita de faŝistaj grupoj, kiuj atakas, vundas kaj foje mortigas sendomulojn kaj almozulojn. Ne nur en Hispanio, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj, en kiuj la malsamuloj, almozuloj, sendomuloj, samseksemuloj, eksterlandaj laboristoj, kiuj ne konformas al la nacia stereotipo, estas persekutataj kaj kruele atakataj. Ke ŝajne, Falango Hispana ne plu estas, eble neniam estis, kontraŭdemokratia grupo. Certe nur ŝajne. Tuj kiam la perfida Generalo Franko invadis Hispanion, venante de la nordafrikaj hispanaj kolonioj, li trovis helpon de la faŝista hispana Falango, kiu de jaroj prepariĝis por konkeri la ŝtatan povon. En la hispana parto okupita de la franka armeo la falangistaj patroloj persekutis tage kaj nokte la homojn, precipe laboristojn, kies delikto estis batali por sin liberi de konstanta mizero kaj celi al pli justa kaj libera socio. Falango torturis kaj mortigis milojn kaj milojn da simplaj popolanoj sen doni al ili ian eblecon sindefendi. Arestitaj dum la tago kaj mortpafitaj dum la ektagiĝo de la sekvanta tago.
Antaŭ la homaj rajtoj ni ĉiuj estas egalaj, kaj ne iuj pli egalaj ol aliaj. Mi miras pri la naiveco de tiu aserto. Ni ĉiuj devus esti egalaj, sed tio ne okazas kaj bedaŭrinde ni devos atendi longtempe por ke tio okazu. Esencaj rajtoj mankas en precipe malriĉaj landoj, sed ne nur en ili. Egaleco inter virinoj kaj viroj, rajto al edukado, al digna vivo sen malsato kaj sen malsanoj, al libero, kaj tiel plu. Ni travivis historian periodon en kiu la diktaturoj el ia ajn tendenco mizerigis kaj suferigis la popolojn kiuj, bedaŭrinde, estis malpli egalaj ol aliaj. Nuntempe, kiam la eksplodo de modernaj komunikiloj faras de nia planedo virtualan vilaĝon, la monda kapitalistaj organizoj daŭre ekspluatadas la laboristojn en la tria mondo mizerigante ilin kaj provas fari same ĉie, kie la cirkonstancoj estas favoraj al iliaj planoj. Ne, ni ne estas egalaj.
Se nia sekretario José Pina Tuells vere kredas tion, kion li verkis, lia loko ne estas en laborista progresema asocio, sed en alia organizo pli akorde al liaj ideoj.
Kamaradece,
Marteno