Kamarado Marteno libere opinias

Al la Prezidanto de HALE.
Al la Redaktoro de Kajeroj el la Sudo.
Kial mi eksiĝos de HALE.

Legante la artikolon de Jesuo Pri pasia reago al alies opinio aperinta en la n-ro 48-a de Novembro de 2000 de Kajeroj el la Sudo, mi decidis ĝin kritike komentarii, ĉar, laŭ mi, kelkaj punktoj estas kritikendaj.

En nia revuo ne estas, kaj neniam estos, cenzuro. Ĉiuj vidpunktoj estas defendeblaj, kondiĉe ke oni honoras kelkajn principojn, difinitajn en la pagô 2-a de nia magazino, nome, ke la enhavo estu interesa kaj ne mistraktu iun ajn personon.

Mi rilatas al la artikolo Limoj al esprimlibero, aperinta en la sama n-ro 48-a de Kajeroj el la Sudo, verkita de la sekretario de la hispana LEA-o HALE José Pina Tuells. Mi ne komprenas en kio tiu artikolo estas interesa se ne estas la laŭda propagando de la faŝistaj falangismaj ideoj. En Hispanio ni scias kio estis la Hispana Falango kaj neniuj el la proponoj kaj diroj, kiujn sciigas la verkinto pri la Hispana Falango, estas veraj. Mi konsideras insulta tiun artikolon al la progresemaj legantoj de la bulteno, kiuj ankoraŭ bone rememoras tiun nigran periodon de la hispana historio, kiun ili ĝin travivis, en kiu la Falango Hispana dole mortigis simplajn popolanojn.

Faŝismo ne estas limigita al iuj ajn apartaj sigloj aŭ politikaj partioj. Laŭ la tria difino de la Vortaro de la Hispana Akademio, ĝi estas excesivamente autoritario (troe aŭtoritatisma). Tiusence ni ne estas, kaj neniam estos, faŝismaj. Laŭ la aliaj du sencoj (ana aŭ rilata al faŝismo kaj partiana al ties doktrino aŭ movo socia), ankaŭ ni ne estas faŝismaj.

Ĉiu scias, ke faŝismo en sia praktiko estas ligita al fifamaj sigloj aŭ faŝistaj politikaj partioj. Faŝistaj reĝimoj kies ĉefoj estis Hitlero, Franko, Mussolino, Stalino, kaj tiel plu, ne nur estis troe aŭtoritatismaj, sed gravaj krimuloj, kiuj mortigis milojn kaj milojn da homoj. Se faŝismo ne estas limigita al iuj apartaj sigloj aŭ politikaj partioj, kelkaj apartaj faŝistaj sigloj ka politikaj partioj estis krimaj, sangavidaj kaj ekstermis politikajn, etnajn, religiajn, kaj aliaj opoziciulojn. Koncentrejojn en Siberio kaj gazĉambrojn en Germanio atestas pri io pli grava ol troa aŭtoritatismo.

Laŭ historio, falangismo ne helpis Franciskon Frankon puĉi en Hispanio, sed li uzis ĝin same kiel li uzis la Katolikan Eklezion, la hispanan armeon, la neŭtralecon de la demokratioj de la tiama mondo kaj ĉiujn ajn aliajn rimedojn por siaj celoj. Tiusence la Falango Hispana estas tiom fia kiel la menciitaj instancoj, sed ne pli. Postuli, ek nek pastro, nek armeano, nek demokrato angla, franca aŭ usona povas publikigi sian opinion en niaj paĝoj ŝajnas al ni troa kaj ne rilata al racio.

Ne rilatas al racio miksi ĉion por kaŝi la veron. La Hispana Falango estis preparita de jaroj por batali kontraŭ la Hispana Respubliko. De la alveno de Franko de la nordafrika hispana kolonio, la Hispana Falango helpis la perfidan generalon en la batalo kontraŭ la progresema hispana popolo. Ankaŭ la Katolika Eklezio tuj apogis la faŝistojn, propagandis intense kontraŭ tiuj, kiujn ili nomis ruĝuloj, demonoj kaj tiel plu, benis la armilojn de la faŝista armeo kaj salutis levante la dekstran brakon laŭ la faŝista maniero. Ili ne povis rekrei la Sanktan Inkvizicion, sed faris ĉion eblan por helpi la perfidulojn. Ne ĉiuj estis same fiaj. La Katolika Eklezio kaj la Hispana Falango estis pli fiaj ol la aliaj. Precipe tiu-ĉi lasta havas grandan respondecon kiel mortigintoj de grava parto de la laborista hispana popolo.

En la n-ro 47-a, oktobro/decembro 2000 de Kajeroj el la Sudo, estas recenzita libro kies titolo estas Los nuestros (la niaj). Mankas la nomo de la recenzanto. Mi protestas kontraŭ tiu verkisto, kiu sin arogis la rajton trudi al mi kiel miaj kelkajn hispanojn, kiujn mi tute malŝatas, malamas. Precipe perfida faŝista Generalo Franko ne estas mia, kaj certe de neniu demokrata hispano. La propagando pri tiu libro estas tute ne oportuna en organo de progresema laborista asocio kiel HALE.

Ankaŭ mi kondolencas al kamaradoj kiuj, pro nescio de la historio ĵusa, estas senhelpe mensogataj de artikoloj...

Kamaradece,

Marteno


Kajero 49 | Kajeroj
Muziko: Studo Dua, verkita de Antonjo Kano antaŭ jarcento.
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, 30-an de januaro de 2001.


an de januaro de 2001.