Akra reago

Antaŭ kelkaj semajnoj mi ricevis ĉi tiun leteron per Interreto, reage al mia artikolo Tra Eŭropo per Esperanto:

Al Jesuo,

Evidente mi legis la lastan numeron de la revuo de HALE «Kajeroj de la Suno», kies redaktanto vi estas. Mi ege bedaŭras ke vi kiel redaktanto misuzas vian povon por kritiki SATon en revuo de asocio kiu havas amikan rilaton kaj eĉ estas ligita al SAT.

Jakvo klarigas sian vidpunkton

Se vi eksplikis vian miskomprenon, kiun vi havis dum la SAT-kongreso en alia revuo, kiel ekzemple Laute! aŭ Sennaciulo, mi certe ne havus problemojn pri tio. Sed ke vi misuzas vian potencon, kiel redaktanto de laborista revuo, kritiki kun nura celo pravigi vian malmembriĝon al SAT, ne, tio estas por mi ne akceptebla.

Vi malebligas aliajn homojn reagi al via teksto ĉar post via mensoga informo neniu plu kuraĝas sendi tekston al vi. Ĉar mi mem ĉeestis al via decido malmembriĝi, mi almenaŭ volis reagi. Bedaŭrinde via manipulado de la vero decidigis min silenti pri la afero almenaŭ kiel oficiala reago al vi teksto.

Vi mem scias, ĉar mi ja konsideras vin inteligenta persono, ke la tuta afero ne rilatis al demokrateco sed tutsimple ke vi, pro via bruo, laŭtparolado kaj ĝena interrompo de la debatoj, mem ne plu komprenis pri kio temis. Vi nur volis altrudi al la kongreso vian opinion, sen respekto —al parolvico kaj kiu estas multe pli grava— al ideoj kaj opinioj de aliaj SAT-anoj. Kiam vi pensas ke demokratio estas tio, kion vi montris dum SAT-Kongreso mi preferas vivi ekster via demokrateco.

Jakvo defendas siajn tezojn en la Kongreso de Hungario

Vi demandis al mi dum SAT kongreso, ĉu vi rajtas esti faŝisto kaj mi respondis jes. Do tio signifas demokrateco ke oni respektu la ideojn de aliaj eĉ kiam via idearo ne plaĉas al mi, ĉar faŝismo estas por mi malhumana ideologio, ne kiel vi faris brue interrompi aliajn homojn. Ĉiu SAT-ano montris tre grandan toleremon kiam vi interrompis la bonan ordon de la Kongreso. Vi preferis, pro maleblo kompreni tion, pri kio ni debatis, forlasi SATon. Ke vi nun kritikas SATon en revuo de asocio ligita al SAT montras ke vi daŭre klopodas manipuli la ideojn malantaŭ SAT.

Por mi vi, per via teksto en «Kajero» (kiel dirite ne via revuo sed la revuo de la Hispanaj k-doj de HALE, asocio ligita al SAT per la Gotenburga konvencio. Vidu paĝon n-ro 10an sub teksto de la Konvencio) montras vian malhonestecon kaj manipulado de faktoj tute malsame ol vi priskribis. En SAT la k-doj estas ege toleremaj sed eĉ tion vi klare ne komprenas.

Mi sendas la mesaĝon kontrole al Marteno Bustin kaj al la sekretario de la Plenum Komitato de SAT kun aldono ke mia mesaĝo al vi estas mesaĝo de SAT-membro kiu protestas kontraŭ viaj demagogiaj mensogoj pri manko de demokrateco en SAT.

Jakvo Schram
SAT-membro.
Progresema Esperanto-Forumo

Al legita artikolo Kajero 53-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Anoncu, popola kristnaskokanto de Kanariaj Insuloj, kiun mi midiigis.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an an de januaro de 2002.