Informoj de la Prezidanto

La prezidanto informas.

Kiel Prezidanto de Hale mi devas refuzi la atakojn de Snajpero, kiam li atakis al ĉiuj haleanoj.

Min surprizis la artikolo de Snajpero: li ne argumentis nur insultis.

Ghandi, Monstesquieu, Voltaire, Fray Bartolomé de la Casas, Einstenin, Bertrand Russell havis ion similan: ili havis ideojn.

Mi pensas ke ne estas necese insulti por defendi oniajn ideojn: argumentoj sufiĉas.

Min surprizis la artikolo de Snajpero: li skribis ke li konsentís kun la argumento de la falangisto. Ne atakas li lina argumentojn (li povis diri ke la falangisto ne havas moralan aŭtoritaton ĉar se ili regis dum 40 jaroj en Hispanio, ili povis doni la entreprenojn al la laboristoj, kiel diris la programo de Falango).

Li kunsentis kun la falangisto, sed atakis per insultoj al la HALEanoj.

Min surprizis la artikolon de Snajpero: li diris ke HALE estas malpuriga.

Se nia HALE estas malpuriga ni supozas ke Snajpero estas puro (kiel la naziistoj) sed dum mi estas Prezidanto de HALE la pordoj estas malfermita al la homoj malpuraj: anariistoj, masonistoj, rosacrucistoj, virinoj, ne blankaj viroj, blankaj viroj, ktp.

Dum mi estas Prezidanto de HALE kaj la HALEanoj volas, Kajeroj el la Sudo defendos la liberpenson sen insulti, eĉ la ideojn de Snajpero, kiam li skribas kun ideoj sen insulti.

Finfine mi volas diri, ke Kajeroj el la Sudo defendas la liberpenson: Musolini diris ke li estas socialista (sed la socialistoj estis en la mallliberejo). Hitler diris ke li estas socialisto (sed la komunistoj, anarkiistoj, liberpensulo estis en la koncentrejo), Stalin ankaŭ diris, ke li vivas en socialisma lando (sed multaj socialistoj mortis en la koncentrejo) sed ĉiuj atakis la liberpenson kaj la liberajn ĵurnalojn.

Finfine Franco diris ke li ŝatus regi kun liberpreso! Sed la ĵurnaloj, dum la epoko de Franco, ne estis liberaj.

Cu vi defendas la liberpenson? Cu vi defendas la liberĵurnalojn?

Se la respondo estas jes, vi komprenas ke la redaktoro publikigis la artikolon de la Snajpero kvankam nek li nek mi estas falangistoj eĉ se ni ne ŝatis publikigi la artikolon.

Sed la falangisto ne insultis sed argumentis kaj se oni volas luktadi kontraŭ rasismo, kontraŭ faŝismo, oni devas havi argumentoj kaj ne insulti.

Se mi eraras bonvolu konvinki min per argumentoj.

Al legita artikolo Kajero 48 ~ PDF (paĝo 4ª) ~ Kajeroj Al legota artikolo
Muziko: Mazurko, komponita de Antonjo Kano la lastan jarcenton.