Kajeroj el la Sudo | |
Mi bedaŭras, ke la apero de nia magazino ĉi foje prokrastiĝis ĉirkaŭ unu monaton de la apero de la surpapera versio. Tio okazis pro kelkaj diversaj kialoj, inter ili longa malsano kaj neevitebla vojaĝo al Germanio. Tamen, mi jam revenis kaj resaniĝis, do la afero progresas. Interesitoj pri nia magazino sciu, ke la eldono en pdf formato de nia magazino jam ekzistas (plua dediĉo de tempo) kiel Volumo unua de nia Gazetoteko Lanti, kaj kavankam mi ankoraŭ ne sukcesis pendi ĝin en virtuala sidejo pro la grandeco de ĉiu numero —pli ol unu megabajto— oni povas mendi ĝin per Kompakto-disko kontraŭ 15 eŭroj. La duan volumon de nia Gazetoteko Lanti oni jam povas trovi tute senpage (almenaŭ la parton, kiun mi jam pendis), je la adreso http://www.iespana.es/ esperanto/b.htm: jam estas de la jaroj 1949 al 1954 (numeroj 1-a al 72-a) kaj ni daŭrigas la laboradon. Eventuale ni havos virtualan kaj senpagan retaliron al ĉiu numero de niaj plej karaj magazinoj. Mi bonvole ricevos ĉiun ajn sugeston, proponon kaj konsilon (ne paroli pri helpo) en tiu iniciato. |
Numero 60-a
Oktobro-Decembro 2003
~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio ~ Antaŭa kajero~
Muziko: Elegio, tria parto de Serendo por kordoj, verko 48-a.
|