Mi naskiĝis la 20-an de julio de 1928 en Brno (tiama Ĉeĥoslovakio). La gepatroj, ĉefe la patro, donis al mi mondcivitanan edukon. Tio kaŭzis, ke jam en lernejo mi opiniis la historion de la nacioj absurda, pro ĝia senĉesa militado. Tiom pli, ĉar unu el la fratoj de la patro estis ĉeĥa ŝovinisto, dum la alia germaniĝis.
Proksimiĝis la jaro 1948 kaj mi sentis, ke hipokrita propagando de komunistoj kondukas tutan landon en pereon. En tiu tempo mi estis varbata en armeon, sed obeo de tiu ĉi ordono estis kontraŭ mia konscienco. Pro tio mi kun tri amikoj decidis fuĝi. Post Plzen, mi estis haltigata de policano. Sed mi havis nekredeblan bonŝancon, ĉar li estis ege bonkora homo. Kiam mi konfidis al li mian intencon elmigri, li deziris al mi feliĉon kaj lasis min foriri. Mirakle ni ankaŭ trairis inferan pafadon inter soldatoj kaj policanoj kaj mi transpaŝis la limon al Bavario.
Tie mia peto pri plua elmigro en Aŭstralion ne estis aprobata kaj mi estis sendata en germanan azilejon por enmigrantoj. Tie oni varbis min al Fremdula Legio. Kiel rekruto mi senpage traveturis Germanion, sed poste mi kategorie rifuzis soldatiĝi. Estus ja absurde, ke mi, fuĝanto de la hejma soldatservo, akceptus la samon en alia lando. Mi transiris al sudfranca urbeto Creusot kaj tie en fandejo de Schneider mi trovis laboron. Tie estis bonega medio de multnacia kolektivo —mi kalkulis minimume dekkvin. Nur ĉeĥoj kondutis tie tro memfide, kion mi ne toleris kaj prefere mi amikiĝis kun hispanoj. Dum multaj monatoj mi loĝis kun ili kaj fariĝis blonda hispano.
En nia ĉambro ni havis junan esperantiston Sobota, el Slovakio. Antaŭ sia forveturo, li donacis al mi Ŝlosilon de Esperanto por ĉeĥoj, kaj du adresojn de esperantistaj organizoj. Franco luis al mi sian montardometon izolitan en arbaro kaj tie mi komencis lerni la internacian lingvon. Helpe de la ŝlosilo, mi skribis al SAT-oficejo. Mi mendis libron Manifesto de la sennaciistoj, kiu poste fariĝis mia sola lernolibro. Kompreninte ĉion, mi rememoris tion, kion rakontis al mi mia patro dum mia infanaĝo, kaj mi trovis, ke la ideoj de Lanti, fondinto de SAT, kaj tiuj de mia patro, estis preskaŭ la samaj, kvankam la patro ne estis esperantisto. Mi esperantistiĝis kaj aliĝis al SAT en la jaro 1953.
En la sama jaro trafis min grava akcidento. Mi falis en ardan skorion kaj kun terure brulvunditaj piedoj mi aperis en malsanulejo. Tie vizitadis min nur unu maljuna alĝeriano, kiu alportadis al mi fruktojn kaj diversajn frandaĵojn el tiu malmulto, kiun li mem havis. El miaj samlandanoj neniu interesiĝis pri mi. Sed tiama ĉefkuracisto, min, ankoraŭ ne tute sanan, baldaŭ sendis hejmen, ĉar mi estis nur eksterlandano. Mian senesperan situacion vi ekkomprenos, kiam mi klarigos al vi, ke hejme estis por mi malgranda dometo, perdita ie inter arbaraj montoj. En vasta ĉirkaŭaĵo estis neniu, kiu helpus min. Tiam estis kruela vintro kaj mi ne kapablis stari sur miaj kripligitaj piedoj. Por manĝi mi havis preskaŭ nenion, nur kelkajn kubetojn da sukero, sed pro malforto, pri tio mi ne pensis. Mi nur kuŝis kaj glutis neĝon pro granda soifo kaj febro, sen fajro, sen lumo, kvazaŭ ekskomunikito de la homara komunumo. Mi ne plu havis imagon pri la tempo aŭ danĝero, ĉar mi troviĝis jam preskaŭ en agonio.
Sed foje mi malfermis la okulojn kaj mi spertis, ke denove mi kuŝas en malsanulejo. Mi estis bonŝanca. Neniam mi ŝlosis pordon. Tute hazarde trovis min homoj, anoj de Ruĝa Kruco —sanservistoj, kiuj min tien alveturigis. Post iu tempo mi resaniĝis, sed ankoraŭ unu jaron mi iradis helpe de lambastonoj.
Poste mi denove laboris, sed nur kvar horojn tage, ĉar pli multe mi ne povis pro forta doloro. Fine mi maldungiĝis kaj foriris en Parizon. Tie mi ĉiun monon fordonis al mizeruloj, kiuj dormis en kruela malvarmo ĉe la bordoj de Sejno. Trovinte loĝadon ĉe Ruĝa Kruco, mi tie restis kelkajn tagojn. Pri mia plua sorto decidis unu malpermesita cigaredo. Pro ĝia fumo oni forpelis min el la rifuĝejo kaj mi devis iri inter la faman frataron de la pariza kanajlaro. Restis al mi nur tranoktado sur ŝtuparo de metroo, kie ni, senhejmuloj, sentis almenaŭ iom da varmo aŭ kontentiĝi per pavima dormejo sur la bordo de Sejno. Nokte mi migris kiel multaj aliaj preter parizaj bazaroj, kie oni povus trovi de tempo al tempo frostitan frukton, legomon, aŭ peceton da forĵetita pano. Tiel mi travivis la tutan jaron. Estas vere, ke mi povis esti flegita de sennaciecaj esperantistoj, sed ne estis mia kutimo, ke mi ĝenu iun. Mi volis memstare pasi eĉ per difektitaj piedoj. Ja multaj aliaj fartis pro sia aĝo pli malbone ol mi. Juneco dum tempo ĉion flegos, mi diradis al mi.
Pli poste, mi denove sukcesis enviciĝi en normalan vivon, laborinte en aŭtofabrikoj, poste kiel murpentristo, ankaŭ en fabriko por produkti kakaon, kie mi povis tranoktadi en vestejo kaj mia sanstato pliboniĝis. Kiam mi trovis laboron kiel noktan prizorgiston en hotelo, mi povis havi liberan tempon dum la tago uzi laŭ mia plaĉo kaj mi ofte vizitadis SAT-oficejon por helpi tie kaj babili kun esperantistaj geamikoj. Tio estis por mi la plej ĝuinda periodo de mia vivo. Kun francaj E-amikoj mi neniam parolis alian lingvon, nur Esperanton.
En la jaro 1962 mi edziĝis kun francino ok jarojn pli juna ol mi, kaj en la jaro 1965 naskiĝis al ni filo Frank. En la jaro 1967 mi trasloĝiĝis en veran ekzilon en Ĉeĥoslovakion. Dum la jaroj mi estis observata kaj gardata de polico, ĉefe pro tio, ke mi havis eksterlandan edzinon, kaj ke mi kontaktis kun disidentoj. Ankaŭ mi rifuzis aliĝi al socialismaj sindikatoj, brigadlabori kaj partopreni balotojn. Longe daŭris antaŭ ol la situacio trankviliĝis.
Kajeroj | ~ | Kajero 60 | ~ | Esperanto Hispanio |
Muziko: Studo, verkita de David Manzanares per TablEdit. |