NOVA LIBRO EN ESPERANTO

Antonio Ruiz Negre, auxtoro en Esperanto.

Okaze de la 68a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Valencio, 15a ĝis 20a de julio, oni prezentis novan verkon, en Esperanto, de Antonio Ruiz Negre, titolita “Intrigo-teatro, kiu konsistas el tri teatraĵoj: “Amara dolĉaĵo”, “Cis la limo” kaj “Pri la koro”, esperantigitaj de Julio Tarín kaj Santiago Miquel. La libro estas eldonita de Grupo Esperanto de Valencia.

La aŭtoro: ANTONIO RUIZ NEGRE.

Naskita en Valencio (Hispanio) en 1938a, li debutis dum la sesa jardeko per siaj unuaj literaturaj kreaĵoj en jurnalismo kaj rakont-arto.

Li membras en la Hispana Verkista Korporacio (Asociación Colegial de Escritores de España) kaj en la Madrida Asocio de Teatro-Aŭtoroj (Asociación de Autores de Teatro), kie li okupis estrajn postenojn de 1993a gis 1998a. Klara emulo ce la scena fakto, li kreis en 1990a la Valencian Tablon de Teatro-Autoroj (Taula Valenciana d’Autors Teatrals) kiun li presidis gis 1996ª. Samtempe li apartenas al la Asocio de Verkistoj en Valencia Lingvo (Associacio d’Escritors en Llengua Valenciana). La verko de Ruiz Negre transcendis en tiel malproksimajn regionojn de lia loĝloko, kiel Madrido, Sud-Ameriko kaj pluraj Usonaj Statoj en kies Universitatoj -Brown University Providence, Rhode Island; University of Cincinati, Ohio; kaj UCF de Orlando, Florida- lia teatro estis utiligita kiel studo-esploro en altnivelaj seminarioj.

Prolifera aŭtoro, li longe superas duoncenton da verkoj, el kiuj tridek kvin estis jam scenigitaj. Tiuj konsistas el historia dramo, amuza komedio kaj intrigo. Eble, tiu lasta genro estas la plej bone akceptata de l’publiko, ĉiam avida surprizigi. Tiele, liaj verkoj Li tion ne farus (Él no lo haría), Trio de fakto (Trío de hecho), Nenien (A ningún sitio) Kupra denaro (Un denario de cobre), La sepa koverto (El séptimo sobre), ĉiam sukcesis en scenejo kaj estas facile akireblaj en librovendejoj ĉar el lia tuta verkaro, dudek tri teatraĵoj estis jam publikigitaj. Per sia literatura laboro, Negre estis dekfoje premiita en rakont-arto, radioelsendaj skeĉoj kaj teatro-verkoj.

De la oka jardeko, Negre instruas kaj reĝisoras diversajn trupojn per kiuj li ludigis verkojn proprajn kaj alies. En ĝusta momento, li gvidis plurajn teatro-elsendojn en Radio Minuto, en Topo 40-Ĉeno kaj en Naci-Hispana Radio. Nun li administras unusemajne televidan programon en privata ĉeno de kie li diskonigas la plej freŝajn teatraĵojn de sia urbo kaj la nuntempajn aŭtorojn.

La libro de Ruiz Negre, Intrigo-teatro, prezentita dum la lasta kongreso de HEF en Valensjo.

Per la trupo EFECTO 2 TEATRO, kiun Negre arigis en 1990a, li ege sukcese aŭtoris kaj prezentis dek spektakojn, tra granda parto de la hispana surfaco.

La tri komedioj enhavataj en ĉi-tiu eldono sub la epigrafo Intrigo-Teatro, konsistigas ekzemplon de la plej bona ĵus aperinta teatro tiu-tipa. La lerte disvolvita intrigo de tiuj komedioj montriĝas nur kiel drama kanvazo permesanta al Ruiz Negre emfazi pri la kruelaj aspektoj manifestantaj la homan krizon (jen ekzistencian, jen socian) de liaj personoj. Tiuj intrigo-komedioj enhavas realajn, alegoriajn, terurismajn, absurdismajn kaj ekzistenciajn elementojn. Ili estas perfektaj specimenoj kaj de teatro nova (miksaĵo de absurdo- kaj kruelo-teatro lau ties prezentado-maniero) kaj de serioza kaj profunda teatro dank’ al ekzistenciaj temoj en gi enhavataj.

La intrigo fluas senobstakle per senpera lingvaĵo‚ ĉiam je la servo de l’konflikto. La drama parolo, kohera kaj riĉa: -distordita, perforta, humura, alegoria, sarkasma, humana, dolĉa, kruela, eleganta, klera, popola aŭ familia-, lerte kongruas kun la diversaj personoj kaj okazaĵoj. La dialogoj harmonie interplektigas, kaj la monologoj sprucas akurate per drama forteco. Sperte, trafaj teatro-frapoj kompletiĝas tiun lingvaĵon je la fino de la intrigo.

Jen per sceno-priskribo, jen per marĝennotoj, Ruiz Negre signas zorge kaj lerte dekoracion, lumojn, vestaron, personajn agmanierojn, muzikon kaj sonon, atingante tion, ke ĉi-tiuj elementoj restu je la servo de la intrigo. La personoj de Ruiz Negre, ja en si mem kompleksaj, disvolviĝas koncerne la familiajn kaj sociajn rilatojn ĉiam en konflikta medio. Malamo, venĝo, naŭzo, despero, timo, nesekureco, aŭ amo sindona estas sentoj ŝpruĉataj en la familiaj kaj humanaj rilatoj de tiuj personoj. Ili, socie ne sufiĉe konformigitaj, senanime egoistaj, kruelaj, eĉ iam perversaj, kapablas por vivteni sin traserĉi en rubujojn, almozpeti la ne havantajn monon au amon, kaj por atingi siajn celojn, minaci, torturi eĉ mortigi.

La alegoria portreto prezentita de Ruiz Negre en tiuj intrigo-komedioj estas morna kaj mizera. Lia teatro montras la disfalintan personecon de tiu fiaskita socio materia sen apenaŭ spiritaj valoroj, aliformiĝitaj aŭ ne bone komprenataj, tiel kiel ni vidos post la studo-analizado de tiuj tri komedioj: Amara dolĉaĵo, Cis la limo, kaj Pri la koro. Mendoj:

Eblas mendi ĉi tiun interesan libron, tute nemalhavebla, pere de la retadreso:

augustocasquero@hotmail.com
Vendoprezo: 8 eŭroj, sendokosto inkluzivita.

A. Kaskero


Regreso Kajeroj ~ Kajero 60 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: arkansas, originala ludopeco por banjo kaj gitaro, de Bil Keis (Bill Keith).