Datrevene

Tio ĉi estas speciala datreveno por nia magazino, kaj ankaŭ por nia asocio.

Multaj aferoj okazis de kiam, la 1-an de decembro de 1988, Antonjo Marko Botelja venis antaŭ vi per granda modesteco kaj iluzio. Multajn fojojn oni demandis sin ĉu temas pri la lasta numero de "Kajeroj el la Sudo".

Antonjo Marko Botelja, fondinto de *Kajeroj el la Sudo*

Sed estas jam 15 jaroj venante al vi, kun nur du aŭ tri prokrastroj de la taŭga momento de apero. Nia magazino neniam havis multe da abonantoj, ĉar nia asocio estas nacia, loka kaj faka. Tamen, de kelkaj jaroj ĝi estas legata regule en Interreto de ĉirkaŭ 600 homoj dise en la mondo, kio estas multe preter la limigo de fako, loko kaj nacio, kaj tio ja komencis alvokon de nia magazino al preternaciismo, kiun mi plaĉas konsideri "sennaciismo", ĉar ne vane nia asocio estas rilatanta al SAT. Fakte SAT ŝatus, ke nia asocio estu pli bona, kaj ankaŭ ni ŝatus, ke SAT estu pli bona. Nia koncepto pri boneco estante, kompreneble, adaptiĝo al Statuto koncerna, aŭ adaptiĝo de la statuto al realo. De kelkaj jaroj aperis malfaciloj inter SAT kaj HALE, kiel ĉiuj scias. Akraj kulpigoj aperis laste al la estraro de HALE, ĉefe al mi, sed ne pro plenumado aŭ neplenumado de niaj celoj, sed pro politikaj kialoj. Eĉ oni kreis asocion por malfaciligi aferojn al HALE, sub akuzoj pri «faŝismo», «amikeco al faŝistoj» kaj «defendo de ideoj reakciaj». Tio kaŭzis, ke kelkaj homoj forlasis HALEn, kaj ne plu subtenu nin. Sed tio vere ne gravas: HALE daŭre estas asocio kultura de esperantistoj, kies celo estas la klerigado de la laborista klaso. kion ajn oni komprenu per tio. Nun HALEanaro estas nur parto de tio, kio estis iam. La nova asocio ankaŭ ne estas multnombra, kaj se ili kaj ni estas veraj esperantistoj, ni kunlaboros; do ne gravas, ke estos du apartaj asocioj. Se ili ne estas veraj esperantistoj, sed politikuloj, kiuj parolas Esperanton, ne gravas, ĉu ni kunlaboros, ĉu ne, vere. Ambaŭkaze, ni ne renoncas al nia fosilo.

Lanti, fondinto de SAT

Sed laste ni komencis labori pri nia Gazetoteko Lanti, kies unua numeron, leganto, venas al ci kune kun ĉi tiu numero de nia magazino. Temas pri la tuta numeraro de Kajeroj el la Sudo, tio estas, 60 numeroj, en formato PDF. En la akompananta disko vi ankaŭ trovos la programon, per kiu vi povos vidi nian magazinon per via komputilo. Kaj ne sole vidi, sed ankaŭ printi, tre eble per multe pli da kvalito ol la kopio, kiun vi nun legas. Poste, vi povos krampi la printaĵojn, kaj havi belan, tutkoloran, version de la lastaj numeroj —fakte de la lastaj tridekaj—, kaj blankonigran de la antaŭaj. Kvankam nia intenco estas disvendi la magazinon en tiu formato, la anoj de HALE —kaj sekve abonantoj niaj— havos ĝin senpage pro memoro. Aliajn numerojn ni faros nepre en la estonto, kaj ni esperas, ke nia politiko ne ŝanĝu rigarde al PDF kaj HALEano. Plua novaĵo ni havas pri nia Gazetoteko Lanti: dum ke mi ankoraŭ pretigas ĉi tiun numeron de Kajeroj el la Sudo, mi jam komencis enretigi la dosierojn de ties Dua Volumo. Mi klarigas pri tio en la sekvanta artikolo.

NI komencas je la venonta monato novan sperton, Kongreson virtualan, kiun ni esperas, ke partorpenu ne nur HALEanoj, sed ĉiu leganto de la magazino. La nuntempo prenis al ni novan manieron esperantiĝi kaj ĝui Esperanton. La nova emo estas vaste kondiĉigita de Interreto: pro tio, ke en Interreto ĉio estas senpaga, de unu flanko, oni ne forlasas eĉ unu eŭron profite al Esperanto, kaj de alia, oni partoprenas multe kaj abunde. Mi memoras, kiam tipa esperantisto ne partoprenis, ne aktivis multe, tamen li aŭ ŝi subtenis tiujn, kiuj faris aferojn pro aŭ pri Esperanto. Tipa esperantisto neniam havis multe da mono, kaj jam de la tempo de Zamenhof, oni ŝparis la tutan jaron por povi ĉeesti la kongreson universalan. Tamen, plejmulto da esperantistoj eĉ tiel ne povis fari tion, sed ili abonis al magazinoj por tiel subteni ilin.

Sed hodiaŭ, en la 21-a jarcento, oni ankoraŭ kredas, ke Interreto estas senpaga, do oni abonas nenion, oni subtenas nenion, kvazaŭ aferoj venus de la aero, kaj redaktoroj de magazinoj ne devus manĝi ĉiun tagon. Sed tiuj neabonantuloj ne bremsas sin je la horo kritiki, ke magazinoj esperantistaj ne estas profesiaj, kaj havas amatoreskajn malbonaĵojn. Tio trajtigas, evidente, ankaŭ amatoreskan leganton, kies plej vulgara flanko estas tiu beba plendemo.

Ĉar okazas, ke Interreto estas tute pagata de idealistoj, kiuj preferas investi iom da mono en sideoj por esperanta paĝo, anstataŭ en alia afero, kiun oni ne bezonas, kiel bileto por futbala maĉo, por teatraĵo aŭ kantaĵo de moda aŭtoro aŭ kantisto. Kiom da neesperantaj aferoj hodiaŭa esperantisto subtenas, eĉ sciante, ke ili ne esta tiom valoraj, kiel la pago povas pensigi, dum ke multaj iniciatoj esperantaj velkas pro manko da mono? NI konsideru, ekzemple, la kazo de Kajeroj el la Sudo: se anstataŭ trideko, mil personoj pagus la kotizon, ĝi povus esti bone printita en presejo, kun kelkaj paĝoj en koloro, se ne ĉiuj. Ni povus havi pli bonajn rimedojn por pretigi la magazinon, kaj ni povus eĉ dungi homojn, por faciligi la aferon, kaj fari kelkajn taskojn pli profesie.

Sed mono, estante grava, ne estas determinanta: tuta la mono de la mondo ne aperigus la magazinon, se ne estus homo, kiu redaktu ĝin. Kaj, nune, tiu kondiĉo ne mankas. Sekve, nia bulteno daŭre aperos en interreto, eĉ se tio ne estas senpaga. Leganto ŝuldos tion daŭre al abonanto.

Novaj rimedoj, novaj esperantistoj, nova sinteno...

La nova esperantisto estas interreta esperantisto senpaganta. Pro tio, li kaj ŝi ne vizitas, kutime, Universalan Kongreson. Ne temas nun pri tio, ke la esperantisto ne havas monon, sed la emon elŝpezi monon en Esperanton. Kial iri al kongreso rilati al aliaj homoj, kiuj parolas en Esperanto, se oni povas partopreni en dissendolistoj esperantaj, sendi retmesaĝojn al konataj esperantistoj, kaj eĉ paroli voĉe al ili per programoj kiel, ekzemple Paltalk (=parolo al kolego)? Ankaŭ, la kotizoj al kongresoj, ĉefe al tiuj de UEA, estas tro altaj, kaj oni ne devus komerci pri tiu alta ideo, Esperanto! Ankaŭ, oni povas vidi la esperantiston, al kiu oni parolas ĉiumomente, per rimedoj de lasta teĥnologio. Mi povas pensi pri kelkaj kialoj kongresumi aldone al uzo de tiuj modernaj iloj, sed mi ne diskutos ilin ĉi tie. La antaŭaj kialoj igis nin, fakte, organizi la Unuan Kongreson Virtualan de HALE la venontan decembron. Ĝi havos la samajn aferojn, kiujn oni trovus en personĉeesta kongreso, escepte de la pago. Unu trajto estos, ke ĝi estos senpaga. Estos prelegoj pri kaj per Esperanto, kulturaj aferoj, kantoj kaj kantigoj, ekskursoj virtualaj, disktuoj kaj Kongresa Temo. Sendube ĝi kostos monon, sed kiel kutime, nur al organizantoj. Se oni decidas subteni la kongreson, oni estos en aparta kategorio, «Patrono de la kongreso», kaj se oni de povas aŭ volas pagi, oni estos «Normala kongresanto». La liston oni jam malfermis, do se oni deziras malgrandan kongresan numeron, oni aliĝu —senpage— tuj!

La kongreso, ne estos la I-a Kongreso de HALE, sed la 3-a, ĉar ni jam havis kongresojn en Lorko kaj en Mursjo. Nun la koncepto «en» malaperas de niaj kongresoj, ĉar ĉiu partoprenanto estas en hejmo sia —aŭ de amiko sia— dum ke li aŭ ŝi partoprenas niajn kongresojn. La personajn renkontiĝojn oni ne malpermesas, kompreneble, sed ili estos, same kiel ĉiam estis en persone ĉeestantaj kongresoj, privataj aferoj. Oni ja eblos rendevui cele al bieraj aŭ eĉ pli personaj aferoj, eĉ se okaze de kongreso «virtuala», sed pro tio respondecas la partoprenantoj mem, ne la organizantoj!

Mi esperas, ke oni aliĝos amase al tiu kongreso. Se la sperto estas pozitiva, ni ripetos la kongreson en la estonton. Se ne, ni lernos multe pri la konkludoj de la malsukceso. Do, bonvolu, helpu nin partopreni kaj plibonigi la estonton de Esperanto.


Regreso Kajeroj ~ Kajero 60 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Paquito, estas peceto, kiu Fransisko Tarego dediĉis al sia filo, eta Fransisko, per lia datreveno. .