Vortoj de la Prezidanto

Prezidanto de HALE

Estimataj geamikoj kaj gehaleanoj! denove mi parolas pri la virtuala kongreso, la Tria Kongreso de Hale. La estraro aprobis mian planon pri la kongreso, post interna debato, kaj ĝi komencos en decembro.

Ni proponos paroli pri la progreso, kaj tiun prelegon mi prezentos dum la kongreso, la redaktoro prezentos la temon Kajero el la sudo, kiel organo de liberpenso, José Pina defendos ke ni akceptu monon el reklamado en la bulteno, kaj ankaŭ ni devas interkonsenti pri kiu estas la sinteno de HALE rilate al globisma mondo. Ni havas iluzion pri tiu ĉi projekto de la virtuala kongreso, kiu estas la unua tia, kian oni faras ĉu interne, ĉu ekstere de la Esperanto movado.

Ni ne kontraŭstaras nevirtualan kongreson, sed ni plenumi veran kongreson virtualan estas nun nia defio, kaj cele al tio, ni petas vian kunlaboron kaj partoprenon, anoj kaj ne anoj de HALE. Globismo kaj virtualigo povas havi ja multe da problemoj kaj malvirtoj, sed estas nepretervidebla afero: ni ĉiu havas lokon en ĝi, ni estas kondamnitaj interkompreni unu la aliajn. Ni faru rapide, dece, civilize, kaj fratece. Se ni deziras pli bonan mondon ol tiu, kiun ni vidas ĉiutage, tio estas... Fratece kaj kamaradece,

Johano Antono
Cabezos Martínez

Regreso Kajeroj ~ Kajero 60 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Valso, tria parto de la Noktamuziko por kordoj, de Petro Ludoviko Ĉejkovski, .