... sed ne tro!

Bonvolu ridi...,
sed ne tro!

Estas nova, bonhumura, dissendolisto en adreso http://groups.yahoo.com/group/libertempo/, kiun oni devus viziti, se oni estas malgaja. El tie mi prenis la sekvantajn humuraĵojn.

Ĉe juĝejo

Juĝisto: Do, sinjoro, kiom vi pensis, kiam vi vidis, ke viaj genajbaroj ekbatadis unu la alian?
Atestanto: Ho, sinjoro la juĝisto! Mi pensis, ke mi neniam edziĝos.


—oOo—

—Ĉu via mortinta amiko havis la kutimon paroli sola?
—Mi ne scias, S-ro Juĝisto.
—Ĉu vi ne konis vian amikon plej bone?
—Kompreneble jes, S-ro Juĝisto, sed mi neniam estis kun mia amiko, kiam li estis sola.


—oOo—

Du vampiroj parolas:
—Ho, kiel vi prenis tiom da sango!
—Ĉu vi vidas tiun muron?
—Jes.
—Mi ne vidis ĝin.


—oOo—

Edzina stulteco
Tri amikoj parolas pri siaj edzinoj dum la paŭzo de piedpilka maĉo. La unua diras:
—Mia edzino estas vere stulta: La pasintan tagon en la rabatoj, ŝi aĉetis kvar pneŭmatikojn, kaj ni ne havas aŭton!
—Mia edzino estas pli stulta— diras la dua homo, —ŝi aĉetis ok vidbendojn en la filmovendejo, kaj ni ne havas vidregistrilon!
Kaj la tria saltas:
—Mia edzino estas la plej stulta: ŝi aĉetis dek skatolojn da kondomoj por feriumi en Ibizo..., kaj ŝi ne havas kacon!


—oOo—

Bonvolu ne ridi tro... Fatala recepto
«Ĉu vi sekvis la recepton, kiun mi donis al vi?» la kuracisto demandas sian pacienton.
«Ne, sinjoro doktoro», respondas la paciento. «Se mi farintus tion, mi estus mortinta nun.»
«Ĉu mortinta? Kion vi celas diri per tio?»
«Nu», respondis la paciento, «la recepto flugis tra fenestro de la kvina etaĝo...»

—oOo—

Stulteco
Li estis tiom stulta, ke li studis dum 20 jaroj la manieron ne studi.


Regreso Kajeroj ~ Kajero 60 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Italkanto, itala kanto, verkita de Petro Ludoviko Ĉejkovski kaj aranĝita por harmoniko kaj gitaro de mi mem por viaj oreloj. :-)