STARPUNKTOJ KONTRAŬAJ
1La germana filozofo Karl Raimund Popper estis unu el la gravaj pensuloj de la jarcento kaj pri scienco kaj pri socio. Politike, li pledis por malfermita socio, kaj malfidis ĉian trudon de la ŝtato en la tereno de civitanaj liberecoj. Tiom pli impresas liaj lastatempaj alvokoj por la kontrolado de televido. En intervjuo li asertis la jenon: En ĉiu kampo de la socia vivo estus kaoso, se ni ne enkondukus regulojn. Kaj ne nur tion: por funkciadi, la merkato bezonas, krom regulojn, ankaŭ certan kvanton de fido, memdisciplino, kunagado. Jen kial mi revenas al mia tezo: televido havas enorman, neniam antaŭe ekzistintan povon sur la homaj mensoj. Se ni ne limigos ĝian influon, ĝi kondukos nin laŭ deklivon kontraŭan al civilizacio, antaŭ kiu ĉiaj instruistoj senpovas: fine de tiu deklivo nur troviĝas senbrida perforto.
Verŝajne konsentas kun Popper la usona reĝisoro Oliver Stone, kies sukcesa filmo Natural Born Killers (Naskitaj por mortigi) bildigas junan paron, kiu vidas la realon tra la filtrilo de televida kulturo: ne hazarde ili senpripense praktikadas perforton, pafadon, ŝteladon, kaperadon, kaj ĉiujn agojn, kiujn televido montras kiel interesajn aŭ spektaklajn. La aŭtoro de la filmo estas sarkasme optimisma: fine de la verko, li montras la geheroojn feliĉaj kaj kontentaj, kaj eĉ liberaj de sia perfortemo: ili ŝanĝis sian vivon ĉar ili mortigis televidon, simbole kaj fakte, mortigante la televidan ĵurnaliston, kiu raportadis pri siaj aventuroj.
Popper vidis danĝeron en trorigardado de televido, precipe fare de infanoj. Tiurilate li antaŭparolis kaj subtenis verkon de usona psikologo, John Condry, ankaŭ li mortinta antaŭnelonge, en 1993: Tempoŝtelisto kaj malfidela servanto. En ĝi Condry asertas, ke dum plenkreskuloj rigardas televidon por amuziĝi kaj distri sin, infanoj male ĉerpas el ĝi informojn pri la mondo, kaj ne ĉiam kapablas distingi inter veraĵoj kaj fikcioj. Ĝi estas tempoŝtelado: dum infanoj rigardas televidon, ili reduktas la tempon dediĉitan al pluraj aktivecoj tre gravaj por sia kresko. Krome, la enhavoj de programoj kaj reklamado profunde influas sintenojn, opiniojn kaj agojn de la infanoj. Condry asertas, ke televido nur substrekas la nunon: tute ne ligas ĝin kun la pasinteco kaj futuro, ĝi preteratentas ĝuste la ligojn, la rilatojn: la kaŭzojn kaj la konsekvencojn de faktoj kaj agoj. Ĝi estas precipe reklamada rimedo, ĝi ne povas anstataŭi edukajn kaj sociinstruajn instituciojn kiel familion kaj lernejon.
Ne estas hazardo, ke ĝuste en Usono, gvida lando pri la disvolviĝo de televida kulturo, abundas literaturo kritika pri televido. La titolo de libro de Jerry Mander elokvente priskribas ĝian enhavon: Four Arguments for the Elimination of Television (Kvar argumentoj por la forigado de televido, 1978). Efektive la nombro de liaj plendoj multe pli grandas. Ni konsideru la plej impresajn:
Ni registris jam pli ol unu aserto, ke en la nuntempa mondo televido estas precipe rimedo de reklamado. Oni foje aŭdas la sekvan argumenton: se demokratio dependas de vasta kaj multflanka informado, nu, informado mem, kiu estas tre multekosta, akiras sian financadon pere de reklamado, kiu do konsistigas la veran bazon kaj defendon de demokratio. Tiun argumenton refutas la itala psikologo Umberto Galimberti, kies rezonadon mi prunteprenas.
La ĉeesto de reklamado en televido ne limigas sin al la reklamaj spacoj, tiuj tre rapidaj kaj allogaj duonminutaj filmetoj: ĉi male substancas kaj animas, ne nur financas, informadon kaj demokration mem. Homoj vivas en mondopriskribo. Depost nia naskiĝo, ĉiu el ni lernas la sencon de tio, kio ĉirkaŭas, laŭ la priskribo de ĝi fare de la gvidantoj de nia edukado: precipe familio kaj lernejo. Televido simple daŭrigas kaj larĝigas tiun edukan rolon. Ĝi ne nepre manipulacias, trompas aŭ mensogas. Ĝi simple priskribas mondon, kiu ekzistas nur en ĝia prisribaĵo. Tio ne estas novaĵo en la historio: la vivo de la antikvuloj ja estis spegulo de la mita aŭ religia paroloj. Kio nun novas, rilatas la etendiĝon de la televida mondopriskriba parolo: ĝi nun atingas la tutan mondan socion. Antaŭe restis loko por diferencaj ideoj aŭ priskriboj, kaj ĝuste de tiuj elkreskis la historiaj novaĵoj. Nuntempe ne plu ekzistas tiuj “eksteraj lokoj”, kaj la historia novaĵo, se ĝi intencos esprimi sin, mem ne povos eviti televidon.
Ankaŭ se ni persone ne kutimas rigardi televidon, ĝi estas nuntempe ĉies medio: ni lernas ĝian mondopriskribon ankaŭ per la rilatoj kun aliaj homoj, per iliaj agoj kaj valoroj. La tuta nuna mondo havas en televido sian pli kompletan priskribon. Ni loĝas nun en komunikita mondo: antaŭe faktoj okazis kaj poste oni informis prie; en la hodiaŭa mondo, male, faktoj okazas nur por fariĝi informoj, nur por ke televido ilin montru; ĉio okazas nur cele al komunikado. Tial, ne plu eblas distingi veraĵon disde falsaĵo. Informado ne sekvas sed antaŭas la faktojn, ĉar la faktoj mem okazas por ĝi. Antaŭ tiu granda, fundamenta mensogo, indas konsideri la eventualajn mensogojn de unuopaj televidaj informistoj nur etajn malsincerecojn. Kaj jen venas la tria interrilatita koncepto: demokratio. Laŭ demokratio, ĉiu rajtas diri sian opinion, tio estas fari sian mondopriskribon. Sed se ne plu eblas distingi la mondan realecon de ĝia televida mondopriskribaĵo, ankaŭ la ludo de opinioj en demokratio, bazita sur konsento post komparo, iĝas trompa, ĉar la decidoj ne plu baziĝas sur la realo, sed sur ĝia reklama priskribo. Esence nenio nova, konkludas Galimberti: tion mem klopodis plenumi la oratoroj en prahelenujo; sed inter ilia publiko kaj ni ekzistas grava kvanta diferenco. Kompare kun la persvadkapablo de la antikvaj sofistoj, tiu de televido estas ekscesa, supermezura, totala.
Laŭ la heroo de la filmo Broadcast News (1987, reĝisoro James Brooks), personigita de la aktoro William Hurt, la sekretoj de televida ĵurnalismo estas nur du, la jenaj: sidi sur la malantaŭa bordo de sia jako kaj substreki vorton en ĉiu frazo. Gravas do ke via persono estu bona, taŭga bildo, kaj ke via parolo havu konvinkitan kaj konvinkan sonon. Resume, pli gravas ĉe televido la koloro de kravato ol la vortoj, kiujn oni diras. Ni konsideru anekdoton, kiu venas al ni ankoraŭ de Usono. Mi ĉerpis ĝin el libro, kiu ankaŭ atentigas pri la danĝeroj de televida socio. Temas pri Amusing Ourselves to Death (Mort-amuziĝo, 1985) de Neil Postman:
Eksprezidanto Richard Nixon, kiu plendis, ke li ne gajnis je la balotoj pro la mallerteco de siaj vizaĝoŝminkistoj, konsilis al senatano Edward Kennedy kion fari por kontentige alfronti balotkampanjon: maldikiĝi dekon da kilogramoj. La usona Konstitucio ne mencias tion, sed neniu dikulo hodiaŭ povus aspiri al alta politika tasko. Nek kalvulo. [...] Aferistoj komprenis pli frue ol ĉiu alia, ke la kvalito kaj utileco de siaj produktoj dependas de ilia aspekto; almenaŭ 50% de la principoj de kapitalismo, laŭditaj de Adam Smith kaj kondamnitaj de Karl Marx, valoras jam nenion. Eĉ japanoj, kies aŭtomobiloj onidire pli bonas ol la usonaj, scias, ke ekonomio similas pli mistifikaĵon ol sciencon. Tion cetere demonstras la reklama jarbuĝeto de Toyota.
Ni rigardu nun iom malantaŭen. En 1887, la sama jaro kiam Zamenhof aperigis la unuan libron de Esperanto, la usona verkisto Edward Bellamy metis la finan punkton al sia romano Looking backward (Rigardante malantaŭen). Temas pri utopia vizio priskribita de juna bostonano, kiu vekiĝas post pli ol jarcenta dormo en estonta Usono de la jaro 2000. Li renkontas kaj priraportas socion harmonian, riĉan, sen senlaboreco. Bellamy ankaŭ imagas serion da futurismaj inventaĵoj: elektra lumo, amasvendejoj, kreditkartoj kaj radia dissendado. Lia vertiĝa imagemo tamen ne puŝas sin ĝis la elpensado de televido. Lia heroo Julian West jam sufiĉe miregas pri tio, ke en difinita ĉambro de ĉiu domo oni povas aŭskulti muzikon ludatan de la plej kapablaj, kompetentaj kaj magiaj virtuozoj de la lando, aŭ eĉ de la mondo. Li komparas tiujn perfektajn koncertojn kun la amatoraj muzikaj posttagmezoj de li spertitaj en usonaj domsalonoj en la jaro 1887; tiam li povis aŭskulti nur bonvolemajn ete talentajn pianludantajn fraŭlinetojn. Male, en la jaro 2000 oni spertas nur la plej bonkvalitan muzikon. Ni legu kiom entuziasme kaj kortuŝe li deziris kaj profetis ion — alte fideleca radio kaj diskoj — kio por ni jam estas nur agrable memkomprenebla:
Ŝajnas al mi,[...] ke se ni estus sukcesintaj elpensi sistemon por provizi ĉiujn en siaj propraj hejmoj per muziko kvalite perfekta kaj kvante senlima, adaptebla al ĉia animstato, startebla kaj ĉesigebla laŭplaĉe, ni konsiderus la pinton de homa feliĉo jam atingita, kaj ĉesus strebi al pluaj plibonigoj.
(Edward Bellamy, Looking Backward, ĉ. 11)
Nur detalon preteratentas nia utopiisto: ke se radio aŭ alia magia inventaĵo alportas al ĉiu ĉambro de la mondo tion, kio estas plej ŝatata kaj dezirata de la homoj, pluraj el ili sentos fortan emon ne plu eliri el la ĉambro mem. Por ne diri pri alia kromefekto: en la 19-jarcenta antaŭradia socio malgrandaj kaj lokaj talentoj plenumis kaj ĝuis socian rolon, iliaj streboj havis kiel premion la atenton de la ĉirkaŭanta mikrosocio. Tiu varma kompenso perdiĝas, se oni devas daŭre suferi komparon kun la monde plej eminentaj konkurantoj.
Plej apartigas nin, homojn de la jaro 2003, disde la jaro 1887, la epoko de utopiistoj kiaj Edward Bellamy aŭ Ludoviko Zamenhof, la konscio ke teknika progreso ja larĝigas perspektivojn, konsentas neniam antaŭe spertitajn eblecojn, sed samtempe implicas kostojn. Ĉiel, tio ne devas igi nin forgesi, ke tiuj samaj novaĵoj, inventaĵoj, atingoj reprezentas la revojn de la homaro dum jarcentoj, eĉ dum epokoj. Kaj ke difinitaj komfortaĵoj estas nun memkompreneblaj kaj malfacile prirezigneblaj.
Por sperti nun kiamaniere oni alfrontis antikve gravajn komunikajn novaĵojn, ni legu epizodon el la dialogo Fedro de Platono. Sokrato rakontas:
Mi do aŭdis, ke vivis iam ĉe Naŭkrato en Egiptio unu el tieaj antikvaj dioj. Ibiso estas la birdo al li konsekrita, kaj li mem nomiĝas Tot. Li inventis nombrojn kaj kalkulon, geometrion, astronomion, kaj ankaŭ triktrakon, ĵetkubojn, kaj fine kaj ĉefe li inventis ankaŭ la skribon. Tiam regis la tutan Egiption reĝo Tamus, en la granda urbo de la alta lando nomita de la Grekoj Tebo, kies dion ili nomas Amono. Tot venis al la reĝo kaj montris al li la artojn, kiujn li inventis, dirante, ke necesas ilin disvastigi inter la egipta popolo. Tiam la reĝo demandis, kia estas la utilo de ĉiu arto. Dum Tot klarigis, Tamus laŭdis aŭ mallaŭdis, depende ĉu la klarigoj ŝajnis al li bonaj aŭ malbonaj. Oni rakontas, ke plurajn aferojn Tamus rimarkis favore aŭ kontraŭe al ĉiu arto: estus tro longe ilin raporti detale. Sed kiam li venis al la skribo, —Tiu ĉi scienco, ho reĝo— diris Tot— igos la egiptojn pli kleraj kaj memoremaj, ĉar tiu ĉi rimedo favoras memorkapablon kaj sciojn.— Kaj la reĝo diris: —Ho tre inĝenia Tot, iuj kapablas naski la artojn, dum aliaj kapablas juĝi ĉu ili portos malavantaĝojn aŭ utilon al tiuj, kiuj ilin praktikos. Vi estas la patro de la literoj, kaj tiom bonvolema al ili, ke vi ĵus asertis la malon de ilia vera efiko. Ĉar ili liberigas de la strebo memori, kaj tial ili kaŭzos forgeson en la animoj de tiuj, kiuj ilin lernos. Tiuj, fidante skribadon, nur memoros pere de la eksteraj signoj, kaj ne plu per si mem, pere de ena strebo. Vi do trovis rimedon ne por fortigi la memorkapablon, sed nur por helpi memoradon. Rilate sciencon, al viaj disĉiploj vi provizas nur la ŝajnon kaj ne la realon de ĝi. Ili longe lernos el libroj kaj ne plu ricevos instruon: tial ili aspektos kiel grandaj sciuloj, sed plejparte mankos al ili juĝkapablo. Plej malagrable, ili ŝajnos kleraj, sed tiaj ne estos ili.
Hodiaŭ ni ne povas plene konsenti kun reĝo Tamus. Ĉar cetere tiom kreskis la kvanto da sciindaj nocioj, ke per nura memoro la homo povus profiti nur tre malgrandan kvanton. Tiuj konsideroj pri skribado tamen forte similas al pluraj kritikoj, kiujn oni faras hodiaŭ kontraŭ televido. Por respondi al Platono, mi citos optimisman konsideron de Umberto Eco:
En la historio de homaro ĉiu modifo de la kulturaj iloj prezentiĝas kiel profunda krizigo de la antaŭa kultura modelo. Por bone kompreni la realan efikon de la novaĵo, oni devas konsideri, ke la novaj iloj agos en nova kunteksto: la kunteksto de homaro mem profunde modifita kaj de la kaŭzoj kiuj portis al la aperigo de la novaj iloj, kaj de la iloj mem. Komunikado per siaj iloj ĉiam organizis la homajn pensojn kaj forĝis sociojn. Kiam la homo loĝis en grotoj, komunikado estis vida, la bildoj regis la plej antikvajn sociojn kaj favoris pensan kaj povan sistemojn bazitajn sur magio. Voĉa komunikado ekestis samtempe kun la lingvo, kaj kun ĝi venis vorta pensado kaj parola kulturo. Skriba komunikado kreis senprecedencan akumuladon de scioj kaj ebligis la kontinuecon de la homaj streboj. La skriba esprimrimedo ofertas la plej bonan starpunkton por argumentado; ĝi disvolvas la kapablon pensi konsekvence kaj koncepte; ĝi ebligas taksi raciecon, ordon kaj kontraŭdirojn; ĝi favoras serenan prikonsideron kaj objektivecon; ĝi prenas sian tempon por decidoj, ĝi do instruas aŭskulti kaj toleri. La skriba kulturo havis solan sed gravan difekton: ĝi estis elita.
Male, la plej modernaj amaskomunikiloj etendis sendiference al ĉiuj homoj la eblecon ricevi mesaĝon, sed samtempe vekis el la pasintecon la antikvajn pensoskemojn: tiujn vidan kaj parolan.
Laŭ la franca verkisto Bernard-Henri Lévy, du grupoj da homoj troigas la povojn de televido kaj atribuas al ĝi magiajn efikojn: la politikuloj, opiniante, ke pere de televido oni gajnas aŭ malgajnas ĉe balotoj, kaj la intelektuloj, opiniante, ke la krizo de ilia socia rolo dependas de televido. Al la intelektulara plendo, ke ĉe la amaskomunikiloj la ideoj estas uzitaj, izolitaj de siaj kompleksaj naskokondiĉoj, prezentitaj per fortaj kaj krudaj formuloj, jen la respondo de Bernard-Henri Lévy: Se oni iras paroli en televido kun la intenco detale eksponi en dek minutoj kialojn kaj konsekvencojn de kompleksa filozofia doktrino, tiam oni ja kuras al la plej brutala missimpligo. [...] Male, se oni konsideras, ke la libra kaj aŭdvida paroloj estas heterogenaj, nur homonimoj unu de la alia, tiam malfermiĝas tuta tereno da eblecoj, tuta alfabeto, tuta sintakso, tuta serio da ĉirkaŭvojoj kaj elturniĝoj, da tropoj kaj metaforaj sistemoj, kiujn ni tute ne antaŭvidis, kaj kiuj ne apriore pli malriĉas aŭ trosimpligas ol aliaj.
Bernard-Henri Lévy krome asertas, ke televido ne kapablas mensogi, kaj ke tion oni tre bone konstatas ĉe politikistoj. Se ili lernas mensogi, samtempe la spektantoj lernas detekti iliajn mensogojn, pro la “efekto vereco” propra de televido.
Por kompletigi la kadron de argumentoj favoraj al televido, necesas ankaŭ konsideri grandan nombron de homaj situacioj, ĉe kiuj televido ludas tre gravan kaj pozitivan rolon: ĉe lit-malsanuloj; ĉe ĉiuspecaj soluloj, ekzemple maljunuloj; ĉe homoj, kiuj loĝas en izolitaj lokoj. Reklamkampanjoj pri televido en la kvindekaj jaroj parolis pri “fenestro al la mondo”: per televido oni ja montras al ni multon, kio okazas en la mondo. La rolo de televido en la preskaŭ senperforta revolucio de orienteŭropaj landoj estis tre grava. Ĝia rolo por la ĉesigo de la milito en Vjetnamo estis decida. Nia hodiaŭa koncerno por la okazaĵoj en eksa Jugoslavio ŝuldiĝas plejparte al la viveco de televidaj raportaĵoj. Ni krome ne forgesu la edukan, instruan rolon de televido, ekzemple per la dissendo de dokumentarioj pri naturo.
Kajeroj | ~ | Kajero 60 | ~ | Esperanto Hispanio |
Muziko: Preludo al Te Deum (al vi, Dio), verkita je la 17-a jarcento de franca Marko Antonjo Ĉarpentje' kaj poste adoptita de eŭropaj televidoj kiel militkrio. |