Redaktore

Klarigo dua

La redaktoro.

Antaŭ du jaroj mi deziris al vi ĉiuj, ke prokrastro ne plu atingos nin. Tiam, marto de 1998, malsano kaj komputila malbonŝanco kaj neespertemo kulpis. Nun la prokrasto ŝuldas sian ekziston al komputila atenco de haker kaj malbonvolo de esperantista retano. Pluajn komentojn al tiu afero mi ne konsideras necesaj.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi ricevis viziton en mia komputilo de hakero dum mi navigis tra Interreto. Li malkaŝe lasis mesaĝon dirante, ke li estis ĉi tie, kaj avertis, ke li revenos. Mi ne sciis, ĉu li lasis trojanon (tio estas, programon kaŝitan, kiu avertas lin, ke mi enretiĝas), do mi devis formatigi la tutan diskon malmolan por efektive purigi mian sistemon el tiu viruso. La procezo estis longa kaj teda, kaj mi ne certas, ĉu mi ankoraŭ havas ĉiun informon necesan ĉe mia komputilo. Sed la malplej bona sekvo al tiu afero estas, ke Kajeroj el la Sudo prokrastis sian aperon ĝis nun. Mi honeste devas aldoni, ke mi ankaŭ devis atendi kelkajn personajn aferojn, kaj mi ne povis atenti pri la eldono de nia revuo tiel intense kiel kutime. Mankis artikolantoj, kiel kutime, kaj sekve mi devis verki kelkajn mi mem. Pro tiuj kialoj, mi decidis, ke ĉar ni atingis junion, estas plej konvene tute ne eldoni la numeron de aprilo, sed frue pretigi tiun de julio.

Eble estos speciala numero pri la venontaj kongresoj. Ĉi somere mi esperas viziti la kongresojn de SAT kaj tiu de UEA. La unua estos en Moskvo, kaj la dua en Tel-Avivo. Esperanto estas sufiĉe malforta floro en ĉiutaga vivo sovaĝa kaj maletika, kaj ni esperantistoj devus akvumi ĝin per nia partopreno en esperantaj kunvenoj. Ni haleanoj devus partopreni plej ofte kiel eble, la kongreson de SAT. Antaŭ kelkaj tagoj mi legis ie, ke SAT alfrontos malaperon, se oni ne ĉeestas kongresojn. Estas bedaŭrinde, ke tiom da ni ne havas la monan rimedon por ĉeesti la kongresojn, sed almenaŭ ni povas apogi kaj aliĝi, eĉ se ni ne iras.

Se mi ne estus irinta al la Kongreso de SAT la lastan jaron, mi ne estus koninta altkvalitan personon, Stanjo Chrdlová, kiu bedaŭrinde forpasis antaŭ kelkaj monatoj. Ni omaĝas ŝin je paĝo 5-a. Alia eksterordinara virino, Katalin Smideliusz, prezentas sian projekton pri indiĝenaj popoloj per Esperanto, en paĝo 7-a.

Je paĝoj 6-a kaj 11-a ni klarigas pri malpli ĝentila afero, tio, kio okazis en VEF la lastan jaron. Mi esperas, ke ekde nun ne estu misinformo pri la afero. Aliflanke, estas tri intervjuoj en niaj paĝoj: tiu, kiun la Prezidanto de SAT ofertis al ni en Karlovy Vary (Ĉeĥio) dum la kongreso de SAT, tiu de la Prezidanto de la Germana Esperanto Asocio, kiu vizitis nin, kaj tiu, kiu La Ondo de Esperanto faris al Kep Enderby, prezidanto de UEA kaj ano de SAT, okaze de lia nomiĝo kiel Esperantisto de la Jaro.

Falangisto Fernando Letamendía klarigas sian vidpunkton per sia artikolo La provizordungaj entreprenoj, kaj instruisto Johano edukado en nia landoAntono Kabezos tiun sian pri la .

Kiel kutime, nia Kajero finas per la seria Enkonduko en Muzikon, kiun mi esperas, ke vi trovos interesa kaj lerniga.

Ĝis -espereble- baldaŭ, mi kore salutas vin ĉiujn, kamaradojn.

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF
Muziko: Memoroj pri Berlino, komponita de Fernando Sor en 1832.