Administro.

Elektronika krizo

Sekve al tio, kio la prezidanto diras en sia raporto, ni sendis mesaĝon invitante al ĉiu samideano kun elektronika adreso en Danio, Finnio, Svedio, Britio, Germanio, Kanado kaj Usono viziti nian tutmonda-teksaĵajn paĝojn. Kelkaj samideanoj respondis pozitive, sed, bedaŭrinde, ne ĉiujn feliĉigis nia iniciato.

Ivan Popov diris al ni, ke neblinda mesaĝado povas ĝeni, kaj pro tio, ke li pravas, ni sendis senkulpigan mesaĝon al tiuj samideanoj de Nordeŭropo. Sed Yves Bellefeuille rekte akuzis nin spami, kvankam ĝentile li kunsendis respondaron pri la temo. Post kiam ni analizis la dokumenton kaj aliajn de li referitaj ene de la reto, ni konkludis, ke tio, kion ni faris tute ne estis spami, ĉar mankis al ni la intenco kaj la profitemo. Li respondis al ni, ke Al viaj komentoj sufiĉas respondi ke la WWW-paĝo ĉe http://members.xoom.com/Jesuo/kajeroj.htm jam ne plu ekzistas pro via spamado.

Ĉu estis Yves Bellefeuille mem, ĉu alia samideano tiu, kiu denuncis nin al sistemestro de Xoom, la resulto estas la sama: esperantisto agis kontraŭ Esperanto! Sekvas el tio, ke la paĝo Esperanto España, kune kun la elektronika versio de Kajeroj el la Sudo, ne plu kuŝas ĉe http://members.xoom.com/Jesuo. Ni devis denove sendi ĝin al nova sidejo, perdante monon kaj tempon. Ni eĉ konsideris elligi ĝin el Interreto, pro tio, ke neniu verŝajne dankas al ni pro nia klopodo disvastigi nian lingvon per Interreto. Kontraŭe al nia antaŭa decido, ni konservos la sidejon http://esperanto.dragonfire.net, kvankam ĝi kostas monon, sed pro tio, ke ekzistas kontrakto inter ili kaj ni, oni ne povos elpuŝi nin kaprice, sen antaŭa averto kaj la eblecon defendi nin kontraŭ falsa denunco. Tamen, ni pripensas la aferon, pro tio, ke nia sola rimedo estas la kotizoj al la revuo, kiuj estas la plej malmultekostaj ene de esperanta revuaro.

La venontan kajeron ni pretigos dosieron pri spamo, Esperanto, kaj kiaj esperantistoj enretiĝis.


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 24ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 8-an de januaro de 2000.