Enkonduko en muzikon

Gitaro

Gitaro estas tre simpla instrumento, popola kaj portebla. Tamen, ĝi enhavas sufiĉe da harmonio, por ke oni povu kanti kun ĝi kaj per ĝi, aŭskultante diversajn voĉojn samtempe. Gaspar Sanz, fama gitaristo hispana de la 17ª Gasparjarcento -verŝajne pentrita en la apuda grafikaĵo-, diris, ke gitaro ne estas damo kiu diras rigardu kaj ne tuŝu (=ludi, hispane). Tiutempe gitaro havis jam kvin kordojn. Neniu scias pri kiu aldonis la sesan kordon, sed oni agnoskas S-ron Vicente-n Espinel-on kiel la enkondukanton de la kvina kordo. La kvaran, la kvinan kaj la sesan kordojn oni ankaŭ nomas bordonoj, kaj la unua kordo ankaŭ kromnomas la prima (tio estas, la unua, hispane).

Ĉe ĉiu gitara metodo oni diras, ke la araboj enportis la gitaron kune kun si en la 8-a jarcento, kiam ili invadis la Iberian Duoninsulon. Eble tiu klarigas, ke dum en preskaŭ tuta Eŭropo oni ludis la ljuton dum jarcentoj, en Hispanio oni ludis la gitaron -malaltaj klasoj sociaj- kaj la vihuelan (pron. viŭela), tiuj altaj. Finfine oni komencis ludi la gitaron en la cetera Eŭropo ekde la 18-a jarcento, kaj nun la hispana gitaro apartenas vere al la eŭropa kaj eĉ monda kulturoj.

Gitaro Partoj kaj nomoj de la gitaro. estas sufiĉe humila kaj kompleta instrumento por enkonduki la ceteran parton de ĉi tiu kurso pri muziko.

Gitaro estas tre facile lernebla por akompani onies kanton. Oni povas aĉeti gitaron kaj post kelkhora instruado -kiun oni povas libre memlerni- oni povas akompani sian kanton glitante la fingrojn super la kordaro sciante formi nur tri akordojn.

Oni ankaŭ povas, male, tute ne kanti, sed permesi ke la gitaro kaj kantu kaj akompanu sin. Tio estas ludi soliste, kaj tiuj, kiuj neniam lernis gitaron serioze, diras, ke ĝi ege malfacilas. Pro tio, oni povas konkludi, ke gitaro estas kaj plej facila kaj plej malfacila samtempe.

Gitaro havas okan formon, kaj ĝi havas maston, je kies fino oni trovas kapon, kie oni ligas la ses kordojn. La aliajn finojn de la kordoj oni ligas al ponto, kiu estas proksime al buŝo de gitaro, kiu estas la granda truo, kiun oni povas vidi inter la du nuloj de la ok.

La ceterajn partojn de gitaro oni povas vidi en apuda grafikaĵo. Ni finpriskribos tiun instrumenton la venontan numeron, kaj daŭrigos nian kurson per gitaraj ekzemploj.


Muziko: Preludo n-ro 33, komponita de F. Tarrego.
Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF