La nova edukado ne funkcias

Mi laboras kiel instruisto pri Historio en la Komunumo Aŭtonoma de Mursjo. Edukado en Hispanio ne funkcias, kaj same okazas en aliaj landoj. En Britujo la edukado produktas hooligans (huli gans, senbriduloj) kaj en Francio la principoj laikaj retroiras antaŭ la principoj religiaj.

Kio okazas?

En Britujo, lando klasisma, per la edukado malunuiĝas la soci-klaso. Pro tio la gefiloj de la malriĉuloj havas malbonan edukadon. La edukado produktas senbridulojn, personojn malklerigitajn, kun malbonaj dungoj.

Kio okazas en Francujo? La francaro konas la gravecon pri soci-inteligento. Ili komprenas, ekde Saint Simon (pron. sensimon' ) kaj la III-a Respubliko, ke la bona edukado signifas, ke la lando estas grandega.

Sensimon' estis aristokrato, kiu loĝis en Francio dum la Franca Revolucio. Li skribis: se Francio perdus la unuajn 50 emiistojn, la unuajn advokatojn, entreprenistojn, laboristojn, terkulturistojn, kaj tiel plu, Francio perdus unu aŭ du generaciojn, sed se ĝi perdus episkopon de Parizo, ĝi nenion perdus.

La Tria Respubliko estas la respubliko de profesoroj, tiam Francio atingis altan nivelon pri kono kaj per tio ĉi estas la epoko preskaŭ de oro de la literaturo kaj de la dua imperio de Francio.

K-do Marco Botella komentis, ke post la intercivitana milito en Hispanio li estisenkoncentrejo en Nordafriko. Tie la francoj elektis al la personoj, kiuj estis kuracistoj, advokatoj, profesoroj, kaj k.a.s. (kaj aliaj similaj) kaj ili estis ili restis tie, sed la personojn, kiuj estis malsciuloj, la francoj redonis al Diktatoro Franko. Kaj multaj el ili forpasis en la Franka Hispanio. Nia kamarado Marco Botella savis sian vivon pro tio, ke li instruis Esperanton en la koncentrejo. Li estis instruisto, li vivas pro tio, ke li estis kaj estas esperantisto.

Tiu ĉi ideo, ke la bona edukado signifas granda lando, ne plu funkcias en Francio, kiam la publika lernejo devas akcepti, ke personoj povas partopreni en la lernejo kun vualo. Ili komencis unue la vualon, poste diros ili, ke la edukado pri sekso ne estas bona por ili, ke la demokrataj principoj ankaŭ ne estas bonaj por ili, ĉar ili estas religiaj personoj, kaj tiel plu.

En Hispanio ankoraŭ ne estas problemoj pri islama religio, sed ni havas problemojn pri ciganoj. Ili diras, ili ne volas iri al la lernejo, ĉar ĝi ne estas demokrata, ĉar oni ne respektas iliajn morojn tie.

Kiujn morojn ne respektas la lernejo? La lernejo ne respektas morojn, kiuj ne estas demokratiaj, kiel ekzemple tiu pri ekzinigo de filinoj dekkvarjaraĝaj, aŭ tiu pro kiu gepatroj ne permesas al sia filino ĉeesti ŝian klason kiam ŝi menstruas.

Ĉu devas la lernejo respekti morojn, kiuj estas kontraŭ homaj rajtoj? Mia respondo estas, ke ne, kaj se ni akceptas kiel demokrataj la morojn, kiuj estas kontraŭ la homaj rajtoj, fine mi devas akcepti koncentrejon kaj pafadon kiel maniero solvi la problemojn de iu lando.

Alia problemo en niaj lernejoj estas perforto. Mi laciĝas aŭdi en mia laborejo, ke perforto ekzistas, ĉar la socio estas perfortema. Mi pensas, ke se estas vere, ke ne estas perforto en socio, tamen io veras, la vero estas, ke la nova edukado ne funkcias. En tiu malnova edukado la baza lernejo instruis pri latina kaj greka lingvoj, historio, literaturo kaj matematiko. La abituriento estis tre longa, mi konis ĝin kiel sepjara, sed nek la lernejo nek la liceoj instruis sufiĉe da latina aŭ greka, historio, literaturo aŭ matematiko, kaj tial edukado ne funkciis. Mi studis abiturienton dum sep jaroj, poste estis kvar jaroj por abiturientiĝi (kaj komencis problemon en hispanaj liceoj aŭ bazaj lernejoj) kaj post la lasta reformado pri edukado, la nuna abituriento estas nur du jarojn longa.

La nova sistemo pri edukado en Hispanio elradikigas demagogion sisteman en tio, ke ĝi postulas, ke gepatroj devas partopreni en la lerneja vivo. Sed gepatroj ne volas, ke siaj gefiloj konu, ili nur volas, ke ili sukcesu pri siaj kurso eĉ sen studi. La lernantoj povas sukcesi sen studi, kaj el tio sekvas, ke la lernantoj enuas sin en lernejoj, kaj sekve aperis la lasta novaĵo: geinstruistoj devas amuzi la lernantojn. Tio signifas, ke oni devas agi kiel klaŭnoj.

Tiu sistemo havas la nomo de edukado pri valoroj. Kiam mi studis, la voloroj venis per la latina lingvo, per historio kaj literaturo, kaj miaj profesoroj instruis min sen amuzi min.

Nur la edukado por la gefiloj de la malriĉaj devas amuzi kiel en la empiro romia, kiam al la popolo la romianoj donis panon kaj cirkon.

Mi ne volas edukadon por malriĉaj, mi volas bonan edukadon. En alia artikolo mi skribos kiel estas la edukado por la gefiloj de la riĉaj.


Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF
Muziko: Variaĵoj pri La Karnavalo de Venezio, komponita de rusa gitaristo Nikolao Makarof la lastan jarcenton.