La dimanĉon 25-an de julio komencis la Kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda per oficiala bonveno de la prezidanto, Ivo Pejro', kaj salutvortoj de kamaradoj el diversaj asocioj fakaj kaj regiono en Hotelo Thermal. En la foto oni vidas Martenon Bustín salutante nome de ni.
Post interesa jarkunveno de Tanef (naturamikoj esperantaj) ni havis la okazon aŭskulti interesan prelegon fare de Stanjo Chrdlová pri Banloka tradicio en Karlovy Vary. Ŝi klarigis, ke la ĉefaj malsanoj kuracitaj per tiuj banoj estas tiuj rilatitaj al digestaj organoj, metabolaj (kiel diabeto, grasdikeco kaj polagro), kaj ankaŭ tiuj rilataj al moviĝaj organoj, kiel vertebroj kaj artroj. La metodoj kuraci ilin estis laŭhistorie: turmentigaj banoj, piramidaj kuracprocedoj (trinkado) kaj kompleksa banloka kuracado. Krome estas novaj metodoj, kiuj inkluzivas biskvitoj kaj likvoro beherovska.Je la fino de tiu prelego, kamaradino Lucie Kareŝova parolis pri sia profesia agado pri Homoj mense handikapitaj en socio fine de la 20-a jarcento. Ŝi diris, ke la plej alta kondiĉulo inter ili havas samajn rajtojn kiel ni, sed la averaĝa mensaĝo de tiuj homoj estas 6 jaraĝo. Ŝi estras domon kie oni klopodas eduki 10 handikapulojn por ke ili povos havi sendependan vivon, kvankam ne ĉiuj povas atingi ĝin. Helpas parencaj organizacioj kaj kluboj de homoj kun mensaj malsufiĉo.
Lundon 26-an de julio komencis la Laborkunsidoj de SAT. La kunsidoj estis kvar laŭ la kongresaj tagoj po tri horoj. Ne mankis debato kaj kvazaŭ prelegaj demandoj, kaj la tagordo estis antaŭe publikigita en la organo de SAT, Sennaciulo en junio kaj julio. El la proponoj submetitaj al la ĉeestantaro nur sukcesis tiu de Marteno Bustín Benito pri modifo de la SAT Statuto rilate al neebleco prikandidatiĝi anoj el malgrandaj rondoj de SAT. Estis grava diskuto, ĉu estas demokrate, ke oni devas havi retaliron por kunveni virtuale per Interreto, kaj finfine oni agnoskis, ke, kvankam ne tute perfekta solvo, ĝi estas pli efika ol tiu, ke nur kamaradoj loĝante en urboj kies aro da satanoj estas sufiĉe granda povus eventuale aparteni al Plenumkomitato.
Kep Enderby parolis la lundon posttagmeze pri Ĉu eĉ murdinto meritas ricevi justecon kaj ĉu la socio povas toleri tion?, kaj je la oka kaj duono vespere ni aŭskultis esperantan koncerton de kantistoj Elena Puchova, Galina Staneŝnikovoj, Katerina Kudkliková kaj Miroslav Smiĉka.
Mardon la 27-an je la oka horo vespere, Jean Luc Tortel prelegis pri Trobadoroj, kies kompletan tekston oni povas legi ĉe paĝo 35-a de ĉi tiu Kajero. Je la naŭa horo, kamarado Alex Ĥarkovsky parolis pri Jeroŝenko: unika mondvojaĝanto, verkisto kaj instruisto.
La sekvintan tagon okazis tutotaga ekskurso al Prago, gvidata de Lucie Ka-reŝova kaj Josef Vojáĉek; kaj samtempe estis alia ekskurso pieda al Kastelo de Loket, gvidata de Jana Melicharková, Miroslav Krupka kaj Andrea On-druŝková. Interesan prelegon ni aŭskultis jaŭdon 29-an je la 16:00-a fare de Ivo Pejro': La longa lukto de sendokumentuloj en Francio, sekvita de surgrundaj konsideroj de Gilberto Ledon, kiu prelegis pri Aktualaj faktoj de ekonomika, socipolitikaj karakteroj. Tiuj, kiuj ne antaŭe legis la interesan serion de artikoloj de la preleganto en Monato kaj aliaj esperantaj magazinoj eble trovis ĝin tro densa, sed la asertoj de kamarado Ledon estis tre logike prezentataj, kvankam entute ne lasis multe da loko por optimismo: tiu nuna estas klara vojo al nia sindetruo kiel biologia speco.
Tiun tagon ni ankaŭ havis la okazon aŭskulti pri laboristaj problemoj en Ĉeĥio, ĉe prelego de Pavel Rusiĉka interpretita de Petro Chdrle kaj Lucie Kareŝova rekte el la ĉeĥa lingvo. La vendredon 30-an ni havis la bankedon, kaj poste ni ĝuis la folkloran prezentadon de sakfluta muziko de Domazlice. Post sia koncerto kaj dancado folkloraj, ili daŭre ludis, por ke ni ĉiuj dancu ĝis meznokto. Je la naŭa vespere oni fermis la kongreson. Notindas ankaŭ, ke dum la tuta kongreso oni aŭdis kanti en Esperanto al spontanea grupo de SAT-anoj gvidataj de Carmen Segarra, Danuta Tudaj kaj Neil Bronstein.La sabaton 31-an estis adiaŭa tago. Kelkaj el ni eniris aŭtobuson, kiu portis nin rekte al la kongresejo de la 84-a Kongreso de la Universala Esperanto Asocio, en Berlino.
Ĉi tiu estis la unua fojo, kiam mi ĉeestis kongreson de SAT. Mi vidas, ke estas multe da interna debato, kaj intereso pri la asocio kaj deziroj plibonigi la ĝin, kaj la partoprenado aktiva en la diskutoj estas tre alta. Nur 166 homoj partoprenis la kongreson, sed preskaŭ ĉiuj kongresumis aktive. Ne nur temis pri paroli en Esperanto, ankaŭ oni celis labori per Esperanto. Tial, mi rekomendas al ĉiuj kamaradoj, kiuj povas, ĉeesti la kongresojn de la Sennacieca Asocio Tutmonda.
Mi volas danki publike la subtenon kaj kunlaboron de fotistoj Odile Maseron kaj Rémy Bouchet, kiuj bildigis mian supraĵan rakonton de la kongreso. Ankaŭ menciendas la brila laboro kaj pretigado fare de la Loka Kongresa Komitato, kiu konsistis el Petro Chrdle, Stanjo Chrdlová, Jana Melichárková, Lucie Kareŝová, Zdenek Pluhaf, A. Klementová, Miloŝ Bloudek, Jaroslav Kruptka kaj Andrea Ondriŝková, kiuj ebligis, ke la kongreso okazis.