Mi ĵus ricevis leteron de samideano, kiu kongresumis en Requena (rekena) okaze de la Kongreso de la Valencia Federacio kaj Mursjo. Li diris, ke tie estis proponata, ke denove estu ŝanĝata la nomo de VEF kaj Murcio al VEF, ĉar laŭ klarigoj estas problemoj kiam oni devas postuli subvenciojn aŭ helpon por VEF, ĉar la aldono de Mursjo iel ŝanĝas la koncepton de Valencia regiono. Estis decidate, ke la VEF estraro konsultos vin [tio estas, K-don Cabezos] kaj faros laŭ via decido.
La sendanto de tiu mesaĝo ne estis en la antaŭa kongreso de VEF en Lorko (Mursjo) pasintjare, kompreneble. Tie kamarado Cabezos demisiis, kiel laŭstatute li devis fari ĉar la oficperiodo elĉerpiĝis. Samideano de Valensjo diris, ke komisiis lin kelkaj grupoj de Valensjo por esprimi la opinion, ke laŭstatute la prezidanto de VEF devas loĝi en la Valensja Komunumo, kaj ankaŭ, ke la agado de la federacio VEF devas okazi en la komunumo de Valensjo. Havi la vortojn kaj Mursjo en la nomo povas kaŭzi problemojn pri subvencioj kaj leĝaj aferoj, ĉar tio kontraŭas la statuton de VEF. Mi diris, ke la propono, eĉ se leĝa, estas kontraŭesperantisma, ĉar la spirito de Esperanto estas integriga, ne diskriminacia, kaj sekve samideanoj de ĉi tiu parto de Hispanio devas labori kune, kaj se ekstervalensjano ne povas prezidantiĝi, li ankaŭ ne rajtis esti farinta tion antaŭe, laŭ la statuto, kaj tial tiu Kongreso de Lorko estis kontraŭleĝa, kaj sekve iu ajn decido tiea estas nula. Mi sugestis, ke tiel oni devos alvoki novan kongreson -ne prezidanto ekstervalensja, sed kio restas de la antaŭa valensja estraro. La problemo estas, ke ili ĉiuj demisiis en la Kongreso de Benidormo, kvar jarojn antaŭe, kaj la ĉeestantaro benidorma akceptis la novan prezidanton, Juan Antonio Cabezos, la novan sekretarion, José Pina Tuells, kaj la novan kasistinon, María del Mar Guirao Gallego, kiuj ekstervalensjanas. Tio estis, verŝajne, kontraŭstatuta, sed laŭ tiu sama statuto tute norma, ĉar la balotado estis leĝa kaj, ankaŭ, mankis aliu ajn kandidato.
Sed estu kio estu, ni ekstervalensjanoj, kiuj partoprenis la kongreson de Lorko en 1999, kaptis la mesaĝon, kaj senvorte interkonsentis ne plu iri al kongresoj de VEF, pro tio, ke oni ne volas nian ekstervalensjanan agadon. Ankaŭ, post la asembleo, valensja partoprenanto minacis bati min, pro tio, ke mi libere esprimis mian opinion pri la afero en la asembleo, senfalante en la malmultekostajn kaptargumentojn por batalo aŭ insulto. Ne gravas personoj, gravas argumentoj. Kaj argumentoj endas decidojn.
Valensja esperantismo estas tre antikva kaj valora, kaj ĝi atingis altan nivelon. Ni ekstervalensjuloj provis kunlabori iomete en komuna agado. Monaj konsideroj devigis meti tiujn kondiĉojn en la statuton, sed socialaj uzoj en la asocio fakte ignoris ilin, kaj la afero funkciis bone dum kelkaj jaroj. Nun bedaŭrinde niaj vojoj devas apartiĝi. Mi dubas, ke politikistoj naciismaj monsubtenos valensjan Esperanton, sed tio ja povas ebli, kaj mi sincere deziras, ke ĝi okazu. Sed el sennaciisma paĝo de la bulteno de HALE mi nur povas promesi kunlaboron al integriga asocio, ĉu HEF, ĉu UEA, ĉu SAT, kie naciismo senvortiĝas iel ajn aŭ tute ĉiel.