Kutime geesperantistoj devas
senofendiĝi kiam ili aŭdas stultaĵojn pri Esperanto.
Lastsomere mi sidis kaj pripensis aron de sensencaĵoj pri tiu
temo, kiujn iam oni demandis
al mi, kaj produktis eseon kiu, kvankam elpensita por Internet
kiel FAQ
(Frequently
Asked
Questions, tio estas: Kutime Faritaj Demandoj), necesus
diskuti ĉi tie, por ke
esperantistoj
el la tuta mondo povu plejbonigi miajn argumentojn, kaj helpi
klarigi la kutiman
demandaron
-eĉ stulta! Mi titolis mian laboron
La Dudek naŭ plej
demanditaj temoj. Ili
estas jene:
- Kio estas Esperanto?
- Se Esperanto estas
tiel bona, kiel oni ne adoptis ĝin en
la tuta mondo?
- Esperanto estas
nulo!
- Esperanto
estas okcidenta eŭropa
lingvo, same kiel la angla. Au ili ambaŭ ne estas
samkiel malfacilaj por orientano?
- Esperanto
estas artefarita lingvo.
- Por ke lingvo
funkciu, ĝi devas esti natura, tio
estas, ĝi devas esti aperinta en konkreta lando el
konkreta kulturo.
- Esperanto
estas kodeto senaspira kiu nur taŭgas
por infana ludo, sed ne eblas subteni literaturon aŭ
larĝan kulturon, kiel tiuj de la angla aŭ
hispana, ekzemple.
- Esperanto
estas lingvo kiu ne evoluas.
- Se Esperanto
evoluas, okazos malsimilaj
dialektoj kiuj post kelkaj jaroj iĝos diversajn
lingvojn, kaj tiel la lingva barilo supreniros
denove.
- Esperanto estas
idiomo sen kulturo.
- Neniu
parolas Esperanton. Ii estas fuŝita
projekto.
- Esperanto estas
utopio!.
- Kie oni povas lerni Esperanton?
- Esperantisto
sonas same kiel adventisto aŭ espiritisto.
Ĉu Esperanto estas sekto?
- Kiuj estas la
esperantistoj? Kio ili estas?
- Ĉu vi
opinias, ke iam Esperanto estos devigata tra la tuta
mondo?
- Kiu estas la
malamikoj de Esperanto?
- Se la
malamikoj de Esperanto estas tiel povaj kaj tiele
malhelpas ĝin..., kial zorgi pri lingvo kiun neniam oni
adoptos en la mondo?
- Mi lernus
ĝin, sed se neniu parolas ĝin surstrate nenie..., kiel
ĝi servos al mi?
- Se ĉiuj malaprobas
Esperanton..., ili devas pravi.
- Kial la plej parto
de geesperantistoj estas veteranoj
- Kiom da personoj
parolas Esperanton tra la tuta mondo?
- La angla estas
la latina de la jarcento XX-a. Oni NE bezonas
Esperanton.
- Ĉapelitaj
signoj estas nenecesa malfacilo, kiun oni notas ĉefe en
la modernaj komunikiloj, kiel Internet..
- La sonoj H
kaj la Ĥ estas malfacile prononceblaj, same
kiel la sonaj grupoj sc, kaj nkc.
- Vi rajtas pri
ĉio, kion vidas; kaj Esperanton oni devus adopti laŭ la
tuta planedo. Bedaŭrinde, estas tiom da interesoj, ke
ni, kiuj opinias tiel, povas fari nenion por ŝanĝi la
malgajan realon: la angla estas altrudinta perforte, kaj
ni povas fari nenion..
- Mi estas anglo,
kaj kiam mi iras eksterlanden, ja sufiĉas al mi tiu
angla flughavena kaj hotela pri kiu vi
parolas. Kial mi devas lerni Esperanton?
- Esperanto
estas nur miksaĵo fr lingvoj, aŭ de vortoj el diversaj
lingvoj.
- Vi diras, ke
Esperanto ne havas dialektojn, sed mi vidis kiel franco,
anglo kaj hispano parolis ĝin, kaj iliaj paroloj
malsimilis.
- Maleblas, ke
la angla ĉesos esti internacfia lingvo..!
Eble vi havas bonan respondon
por iuj aŭ ĉiuj demandoj. Min plezurigos via letero
enhavante ilin... La redakcio konsentis
publikigi la respondojn laŭ la ebleco de spaco, kaj citos
la kontribuintojn. Mi komencas ĉi
foje prezentante mian respondon por la unua:
1 Kio estas Esperanto?
Esperanto estas
pseŭdonimo kiun adoptis la kreinto de la Internacia Lingvo,
kiun li ankaŭ uzis por signi la
unuan gramatikon de la lingvo en 1887. Kiam la tempo forpasis,
oni konis la lingvon kiel
la
lingvon de Doktoro Esperanto aŭ simple Esperanton. En tiu
lingvo tio volas diri tiu, kiu
esperas (el que espera),kaj estas propra nomo. Tial hispane
oni devas skribi sian unuan
literon per majuskulo, same kiel Sanskrito (Sánscrito) aŭ
Swahilo (Suajili), kvankam tion
oni
ne faru france aŭ angle kaj alilingve, ĉar la nomo estas vere
adjektivo.
Esperanto aperis
kiel neŭtrala kaj internacia lingvo por superi barilojn
lingvajn kaj kulturajn, kaj havas nur
16
gramatikajn regulojn kaj nek unu escepton. La skribado estas
tute fonetika, kvankam estas
ses literoj kiujn komputiloj ne ankoraŭ povas skribi pro
kulpo aŭ malzorgo de programistoj
kiuj faras operativajn sistemojn, kvankam kelkaj -kiel
Vindozo- jam povas produkti ilin.