Kutime Faritaj Demandoj pri Esperanto (fino)

27. Mi estas anglo, kaj kiam mi iras eksterlanden, ja sufiĉas al mi tiu angla flughavena kaj hotela, pri kiu vi parolas. Kial mi devus lerni Esperanton?

Pro ĉio kaj pro nenio. Se onin kontentigas kuŝi sub la suno kaj trinki okaze, malmankas eĉ la propra lingvo. Vojaĝi por vidi pejzaĝon kaj iun muzeon estas farebla de anglo hodiaŭa kiu ne scias lingvojn. Broŝuroj estas en la angla laŭ la tuta mondo, ĝi veras. Se oni volas demandi la turisman gvidiston, tamen, oni devas kontentigi sin per liaj aŭ ŝiaj mallongaj kaj limigitaj respondoj. Mi neniam trovis gvidistojn sufiĉe lertajn, por ke ili povus paroli en la angla pri la literaturo, arto, kaj eĉ historio de la koncerna lando, kiam mi vizitis ĝin.

Sed se okaze de via vojaĝo eksterlande, vi hazarde malsaniĝas kaj via kuracisto -fakisto pri sia metio, sed ne pri la angla- li aŭ ŝi havos problemon kompreni vin, kiam vi plendas pri pulsantaj doloroj ĉe via dorso, seko gorĝa aŭ okuljuko, eĉ pri angorsento..., ĉu vi vere kredas, ke alilandanoj havas devon kompreni ĉiujn tiujn konceptojn en la angla, por ke vi povu cirkuli tute libere kaj -ĉefe- maldanĝere laŭ la tuta planedo? Se vi havas akcidenton, kiel ajn vi povos diri vian version al policano? Se la afero komplikiĝas, evidentas, ke vi povas lui interpretiston..., sed ĉu vi scias kiom kostas nur unu horon de interpretado?

Kaj rilate al akcidentoj, la plej grava akcidento flughavena en historio okazis ĉe flughaveno Los Rodeos (Kanariaj Insuloj) ĉar aviadistoj konfuzis imperativon (report) kaj substantivon (report) en la angla. Esperanto ofertas al vi eblecon paroli kun alilandanaj aborigenoj ĉe tiu lando, kiu vi vizitas, pri ĉiu ajn temo kun profundceco kaj detaloj nekonataj en iu ajn alia lingvo. Paroli la gastaman lingvon estas paŝi pluen al lia kulturo, kaj multe pri enriĉiginta ol resti en la angla montopinto, atendante, ke popolaĉo suprenvenas ĝis nia alto. Lerni Esperanton estas nur duonpaŝi, vere, sed ĝi ankaŭ estas invito al tiuj anoj de aliaj kulturoj por imiti nin kaj trovi nin ĉe tiu vojkruco, kiu nia lingvo de konkordo kaj kuneco estas.


Sekvanta ~ Denove ~ Demandoj ~ Kajero 39~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio

28. Esperanto estas nur miksaĵo de lingvoj, aŭ de vortoj el diversaj lingvoj.

Kiu lingvo ne estas miksita? Tiuj lingvoj parolitaj de iberoj kaj keltoj estis forbalaitaj de la latina, lingvo imperia, antaŭ pli ol du mil jaroj. Popola latina parolita tiam estas tio, kion ni povas konsideri origino de la nuna hispana (aŭ la franca, itala, kaj tiel plu). Sed ĝi miksiĝis kun tiu lingvo de gotoj, kaj poste kun la araba, kiu anstataŭigis ĝin preskaŭ totale dum ok cent jaroj. Kiam kristanaj reĝoj sukcesis forpeli muslimojn el Hispanio, nia lingvo konservis sennombrajn vortojn el la araba, kelkaj el ili tre ofte uzataj, kiel alcantarilla, Andaluzio kaj tiel plu. Moderne ni ne devas pensi tro longe por trovi francajn, anglajn kaj germanajn vortojn en la hispana.

La angla ne fartas pli bone rilate al miksaĵo lingva: malnova anglosaksonaj dialektoj miksiĝis kun grandaj kvantoj el vortoj nordaj kaj francaj je la XI-a jarcento, post invado de normandoj, kiuj ankaŭ forprenis el malnova angla lingvo sian riĉan sistemon pri verba kaj noma fleksiaro. Kion oni povas diri pri lingvo saksona kies vortaro konsistas je sia 75% el latinaj vortoj? Ĉu ĝi estas miksaĵo, aŭ ne?

Se je ambaŭ kazoj, hispana kaj angla, la miksaĵo fariĝis laŭ kapricaj kriterioj, se tute ne laŭ perforto, Esperanto ekhavis siajn vortojn post kompariva studo zorgita farite inter diversaj lingvoj, tiel ke elektitaj vortoj estas plej eble kiel komunaj al plimulto el ili. Ĝi ne estas kaprica afero, sed komunsenca. Tial mesa oni diras tablo (itala table, franca table, angla table). Sed se hispanaj vortoj alfanje, Almería kaj Guadalquivir _ estas substantivoj, en Esperanto ĉiu substantivo finas per -o: kurvoglavo, Almerio, Gvadalkiviro, kio donas regulecon kaj komprenecon tre pligranda al tiu de la angla aŭ hispana, eĉ por denaskaj parolantoj. En la angla kazo, nenio diras al ni ĉu report estas substantivo aŭ verbo, se ni ne vidas la vorton uzitan ene de frazo. En la hispana, mesa povas esti tablo, sed ankaŭ eltiru (sian harojn). Ni vidas, sekve, ke vortoj esperantaj ne estas hazarda miksaĵo, sed serio da eroj alte strukturitaj kaj logikaj kies celo estas atingi komprenebleco efika cento pro cento.


Sekvanta ~ Denove ~ Demandoj ~ Kajero 39~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio

29. Vi diras, ke Esperanto ne havas dialektojn, sed mi vidis kiel franco, anglo kaj hispano parolis ĝin, kaj iliaj paroloj malsimilis.

Ne estas same paroli dialekton kaj fuŝparoli fremdan lingvon. Kiam oni lernas lingvon nesian, oni klopodas imiti fonemojn de la fremda lingvo, tiel ke kiam oni sukcesas, denaskaj parolantoj diras, ke li ne ŝajnas fremdulo, kio fierigas onin. En Esperanto ne estas denaska popolo, ĉar Esperantio tute ne ekzistas, malgraŭ tio, kion oni aŭdas tie ajn.

Fuŝprononcanto elstaras.

Kiam oni parolas la anglan kun akcento -ni diru- de Granada, oni ne kuraĝas diri, ke ekzistas dialekto granada de la angla, sed simple ke tiu homo klopodas paroli la anglan, ne tute sukcese. Se tiu sama persono parolus Esperanton per tiu sama malgranda zorgo, kiel oni povas diri, ke li parolas Esperanton kun granada akcento? Malfeliĉe, malmankas esperantistoj kiuj ne zorgas pri lerni fonemojn de Esperanto, kiuj ne koincidas tute kun tiuj de iu ajn lingvo, feliĉe. Kaj mi diras feliĉe, ĉar tio devigas onin malfermi sian menson al aliuloj. Esperanto apartenas al ni ĉiuj, vere, sed ankaŭ ĝi apartenas al la aliuloj, kaj pro tio oni ne povas paroli ĝin tiel, kiel oni volas. Vi diras, ke vi aŭdis francon, anglon kaj hispanon paroli ĝin per sia vilaĝa akcento. Tio estas honto, kiu kostas ne plu ol paro da horoj ripari. Sed tio estas afero por ripari ĉiu persono per li aŭ ŝi mem.


Sekvanta ~ Denove ~ Demandoj ~ Kajero 39~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio

30 Maleblas, ke la angla ĉesos esti internacia lingvo..!

Iam tri kvaronoj de la homaro parolis la latinan. Hodiaŭ neniu parolas ĝin, eĉ en lernejoj. Ĉu oni povas eltiri konkludon el tio?

Daŭrigota de Olga López


~ Kajero 39ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 11ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 15-an de julio de 1998.