Kutime geesperantistoj devas senofendiĝi kiam ili aŭdas stultaĵojn pri Esperanto. Ni jam respondis
la dekdu unuajn demandojn, kaj nun respondas la sekvantajn tri. Se vi havas aliajn respondojn, ni ege ŝatus ekkoni ilin. Tiuj niaj estas la sekvontaj:
13. Kie mi povas lerni Esperanton?
Ĉie laŭ la mondo. La Universala Esperanto Asocio (UEA), kies sidloko estas en Rotterdam (Universala Esperanto Asocio, Centra Oficejo, Nieuwe Binnenweb 176, NL, 3015 BJ Rotterdam, The Netherlands), ĉiujare eldonas libreton kiu enhavas adresojn de siaj delegitoj kaj naciaj asocioj en ĉiu lando el la mondo, kaj vi povas demandi ilin. Ankaŭ estas kelkaj kursoj pri Esperanto en Interneto --eĉ estas unu en Esperanto España, la TTT paĝo kie Kajeroj el la Sudo aperas ekde la numero 29!--, kiun vi trovos facile. Tamen, se estas problemo, vi ankaŭ povas sendi mesaĝon al mi per Internet (jesuo@mur.hnet.es) aŭ al tiu poŝta adreso: Jesuo de las Heras, Apartado 4461, E30080 MURCIA, HISPANIO, kaj mi diros al vi la plej rapida maniero por kontakti instruiston pri Esperanto.
Se vi preferas lernigi vin mem kaj vi regas la hispanan, estas bonega libro verkita de S-ro Félix Navarro Clemente, el Valensjo (Hispanio), kiun akompanas kvar kasedoj kaj estas malmulte kosta (ĉirkaŭ dek usonaj dolaroj) kaj kies nomo estas Curso práctico elemental de Esperanto. Iom pli kostas la kurso Ĉu vi audis ke..?, de Katalin Smidéliusz (Hungario), ankaŭ enhavante kasedon, kaj kompreneble por studi kiel dua kurso, ĉar estas verkita tute esperante. La plej uzata libro por lerni Esperanton estas Junulkurso, de nekonata aŭtoro, sed eldonita de SAT Amikaro, kaj obtenebla de la libroservo de HALE (same kiel ĉiu aliaj menciitaj libroj). Se vi regas la anglan, estas tre bona libro eldonita en Britujo, en la serio Teach Yourself Books (libroj por instrui al vi mem), kaj la sama firmao ankaŭ eldonas dulingvan vortaron angla-Esperanto, Esperanto-angla kompilita de D-ro John Wells, eksprezidanto de UEA kaj profesoro pri fonetiko ĉe Universitato de Londono (Britujo). Ankaŭ estas duvoluma kurso de Esperanto por angloj, skribita de Markarian kaj Sullivan kaj mendebla ĉe la Esperanto Asocio de Brituo (Esperanto Association of Britain, Esperanto Centro; 140, Holland Park Avenue, Lndon W11 4 UF; telephone: (0171) 727 7821). Vi ankaŭ povas demandi sian bulteno, Ligilo.
Kiam vi jam regas pli-malpli Esperanton, vi povas peti rekte al mi numeron de Kajeroj el la Sudo, kiu estas tre bona eldonaĵo por praktiki la lingvon. :-) Ankaŭ, mi konsilas al vi Kontakto, revuo por gejunuloj. Sed vi povas atingi Kajeroj el la Sudo rekte ĉe la adreso http://www.mur.hnet.es/uphm/ jesuo/kajeroj.html tute senpage.
Krome, estas multaj aliaj kursoj en Internet en la franca, germana, nederalanda, angla, sveda kaj hispana.
Se vi volas pli informon pri tio, vi povas konsulti la esperantan ĉefan paĝon de la Universala Esperanto Asocio en Rotterdam, http://www.iwe.com/esperanto.
~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 34 ~ Esperanto España ~
14. Esperantisto sonas simile al adventisto aŭ spiritisto..., ĉu Esperanto estas sekto?
Kompreneble, ke ĝi sonas tiel! :-) Sed ambaŭ ankaŭ sonas kiel
analisto, anarĥiisto, ĵurnalisto kaj
fakisto, krome de
murdisto, rabisto, idealisto, plumbisto aŭ
kuracisto! :-) Esperanto neniam estis sekreta societo, tiel kiel masonoj aŭ Rosacruci, sed malfermita al ĉiuj. Multaj esperantistoj estas tre religiemaj, sed aliaj estas ateistoj. Ni ne povas klasifiki esperantistojn kiel solidan aron, kiel ŝakludantoj aŭ kolektantoj de stampoj, sed ni estas mozaika aro da personoj kies nura komuna intereso estas ĵus sia deziro komuniki ion _ eĉ se tiu
io estas tute nekomuna _ . Kelkmaniere, ĝi similas al radioamatoroj, sed kun la diferenco, ke ni emas esti pli objektivaj ol ili pri lingvoj.
~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 34 ~ Esperanto España ~
15. Kiu estas la esperantistoj. Kio estas ili?
Ni estas personoj el ĉiu socia kaj kulturaj nivelo. Kelkaj estas membroj de la Universala Esperanto Asocio, aliaj estas anoj de naciaj aŭ internaciaj federacioj (eĉ estas
sen-nacia asocio, SAT, kio volas diri
Sennacia Asocio Tutmonda) de Esperanto. Estas ankaŭ esperantistoj kiuj ne aniĝis iun klubon aŭ asocion. Tial estas tiom malfacile scii la ekzaktan nombron da ni. En 1966 ili kunmetis 70 milionojn da subskriboj el la tuta mondo por peti la Unuiĝintajn Naciojn, ke oni adoptu Esperanton kiel oficialan lingvon (kiu estus la oka), sed la Ĝenerala Sekretario, S-ro U-Thant, montrante kiom malmulte demokratia tiu ofico povas esti, refuzis baloti la aferon.
Krome tiuj asocioj, estas aliaj pli fakiĝitaj, sed ankoraŭ tutmondaj: filatelio, verkistoj, fervojistoj, ateoj, muzikistoj, poetoj, katolikoj, historiistoj, matematikistoj, filozofoj, radioamatoroj, astronomio, instruistoj, kaj multaj pli. La plejmulto eldonas sian magazinon kaj havas internaciajn apartajn kongresojn en Esperanto.