Krome, nulo estas NEŬTRALA, ne pozitiva aŭ negativa, kaj same Esperanto estas NEŬTRALA: nek slava, nek okcidenta, nek amerikindia nek afrika... Neniu avantaĝas sur kunuloj kiam oni uzas ĝin ĉe internaciaj kunvenoj.
Je neniu alia senso estas Esperanto nulo. Sed se oni nuancigus tiel dogman malaserton, oni povus plinuancigi nian respondon.
Se, malgraŭ tio, kion mi diris, vi ankoraŭ opinias, ke Esperanto estas okcidenta, almenaŭ vi agnosku, ke eŭropa facila lingvo estas pli bone por orientano ol unu el la plej malfacilaj kaj mallogikaj lingvoj el Eŭropa, kaj kies internaciaj virtoj estas bazita sur mono kaj nova armilaro.
Se kiel artefarita oni volas diri lingvo, kiu oni lernis ene de gepatra hejmo, kun la gepatroj, laŭ natura procezo kiu fontas el bezonoj realaj pri komunikado, en Hispanio ĉiu ne enlanda lingvo (nome: ĉiu lingvo escepte de la hispana, kataluna, vaska kaj galega) estas artefaritaj. Tio signifas, ke en Hispanio hodiaŭ oni instruas ĉe ŝtataj lernejoj kvar artefaritajn lingvojn: la anglan, la francan, la germanan kaj la italan. Krome, tiujn ĉi lingvojn oni lernigas pere de la plej artefarita institucio: la lernejo mem, kiu ne ekzistas en la naturo.
Nun oni rifuzas artefariton, sed tio estas ĉar oni ne scias, ke tiu vorto venas el latina facio, kiu volas diri fari, kaj ars, kiu signifas arto, kaj vere ĝi signifas lertecon. Kaj Esperanto ja estas lingvo farita per tiom da lerteco kaj efiko, ke oni povas esprimi iu ajn penson tiel klare kaj taŭge kiel oni ne povas pere de aliaj lingvoj kiuj estas nur malartefaritaj.
Aliflanke, de kiam geinfanoj eniras lernejon, oni kontraŭdiras senfine sian naturan emon al ĝeneraliga asimilado-natura emo en ĉiu homo kiu venas el racia cerbo homa-, kaj sekvante mallertan tradicion -praavan lingvon- kiu kontraŭbatalas komunikemo, oni perfortas geinfanon diri anduve (mi iris) anstataŭ andé, hecho (farita) anstataŭ la pli racian hacido, kaj hororan multon da neregulaĵoj arbitraj sen komunika aŭ lingva kaŭzoj, sed nur eble historia. Tio okazas ĉe ĉiu lingvoj okcidentaj, escepte de Esperanto, kiu -ĉar ĝi sekvas tiun naturan emon al ĝeneraligo- estas ne nur facila por lerni, sed kiam oni jam parolis ĝin dum kelke da jaroj, ĝi loĝas ĉe la plej intima parto de nia menso, kaj la problemo povas esti kiel diri gepatrelingve tion, kion oni pensas esperante!
Daŭrigota...