Kofodo pri Esperanto-2
Dua parto

Ĉirkaŭ tridek kutimaj demandoj pri Esperanto kaj ties respondoj

Kutime geesperantistoj devas senofendiĝi kiam ili aŭdas stultaĵojn pri Esperanto. En la kajero de aprilo ni jam respondis la unuan demandon (Kio estas ESPERANTO?) Se vi havas alian respondon, ni ege ŝatus ekkoni ĝin. Nun ni respondas la duan:

2. Se Esperanto estas tiel bona, kial ĉiuj ne jam adoptis ĝin tra la tuta mondo?

La kaŭzoj estas ekonomiaj, kulturaj, politikaj, sed ĉefe pro misinformaĵoj volantaj kiuj atakas ĝin de antaŭ ol jarcento.

  1. Ekomomiaj: la lingvo altrudita al resto de la mondo (hieraŭ la franca, hodiaŭ la angla, morgaŭ eble la germana aŭ la japana) donas al sia originlando grandan kvanton da mono kiel kopirajtoj de filmoj kaj libroj. Ankaŭ ili disvastigas kutimojn kaj vivmanierojn kiuj kreas bezonojn por apartaj varoj, kiel drelikaj pantalonoj kaj Coca Cola, kio faras monon por la metropolo.
  2. Kulturo apogas sin sur la lingvo, kaj angl-usona kulturo plej disvastiĝis tra la mondo tiel, kiel oni vidas sur niaj televidoj, el kie ni lernas pri la problemoj de loĝantoj de Novjorko aŭ Kalifornio pli ofte ol pri tiu de Kjoto, Katmandu', Addis Abeba aŭ Tijoco de Abajo (Tenerifo).
  3. Politikaj: oficialaj informaj kanaloj fluas unudirekten: supre mal-supren. Modo, plaĉoj kaj pensmanieroj ĉiam venas el la angla mondo, ekscepte pri sengravaj aferoj. Informado estas povo, kaj tiu, kiu kontrolas informadon, povas kontroli la onian opinion kaj pensamanieron de tutaj nacioj. Se mi povas paroli iulingve tiel facile kiel hispane kun amiko de Persio --ekzemple-- kiu regas saman lingvon tiel facile kiel la araban, ĝi estus alte danĝera por ĉiuj, kiuj timas veron, ĉar mi alproksimiĝas multe al lia kulturo kaj tial repensas multajn oficialajn "verojn" kaj la supozita supereco de la manieroj okcidentaj por pensi kaj vivi eble prezentus alian vizaĝon, malpli dezirata ol oni kutime opinias, ĝenerale. Se malmultaj el ni povas fari tion, ne gravas al povuloj okcidentaj, ĉar estas nur kelkaj lunatikoj kiuj lasis la Uafaron. Se ni ĉiuj farus tion, multaj politikoj devus refariĝi -ĉefe tiuj tuŝantaĵ la Trian Mondon-, ĉar kiam oficialaj mensogoj kolizias realajn vivaĵojn de personoj, ili reagas kontraŭ siaj eldirantoj.
  4. Etikaj: la Leĝo de la Plej Fortulo ne toleras, ke aliuloj tenu decidan povon. Se ĉiu popolo el la Tero estus aŭskultita, ne estus tiom da diferenco inter Nordo kaj Sudo. Ae Unuiĝintaj Nacioj oni povas aŭskulti ĉiujn landojn, sed nur en iu el la sep povaj lingvoj, kiuj marĝenigas kaj disriminacias la aliajn DU MIL NAŬ CENT NAŬDEK TRI! Oni esprimas ekzakte tion, kion oni volas diri en la propra lingvo tiel bone, kiel en neniu alia lingvo, kaj se necesas diskuti aŭ lukti por propono aŭ amendo, pli taŭgas sia lingvo. Tiu estas la plej granda malbono ĉe UN kaj kion la Eŭropa Komunumo volas eviti pere de sia hhimera plurlingva plano, kiu englutas tri kvaronojn de budĝeto. Kiam la eŭropaj moŝtoj estas finintaj paroli, restas malmulte da mono por fari tion, kion ili diris, ke ili faros, ĉar ili jam elspezis preskaŭ ĉion havebla por traduki sian babiladon... Fakte, la ekskluziva uzo de la angla por internaciaj rilatoj jam produktis la nedezireblan rezultaton konsideri kondamneblan ĉion neanglan, ekzemple uzo de vizaĝvualo de la muslimaj virinoj, aŭ hindaj turbanoj, kiuj estas tiel religieme respektindaj, kiel geedza fido aŭ karitato kristana.

    Se ĉion ĉi oni povus pridiskuti egalnivele kaj kamarade de diverskulturaj personoj, la aktuala doko elfalus, ĉar informo ne plu filtriĝos de tradukistoj, intepretistoj kaj novaĝagentejoj kiuj cenzoras -konscie aŭ nekonscie- tiujn, kiujn ili trasendas laŭ kelkaj kreitaj interesoj, inter kiuj siaj inter-ista intereso ne estas la plej malgranda...

Tial neniu lando investas eĉ unu peseto por helpi disvantiĝon de idiomo facila, fidebla kaj demokratia, kiu respektas la rajton de landuloj por paroli tiel ajn, kiel ili volas. Daŭriĝi centjaro kaj esti parolata tra la tuta mondo estas garantio ke, fakte, Esperanto ja estas bonega.



~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~

| Kajero 31ª | En PDF (paĝo 16ª) | Kajeroj |
Muziko: Badinerie, 7ª peco de la orĥestra svito de J. S. Bach (badinerie en la franca signifas "sengravaĵo".
Kreita de Jesuo de las Heras la marton 27-an de junio de 2000.