Ili troviĝas unue en la anglaparolantaj landoj, kaj plej ekzakte ĉe ties registaroj. Kial? Ĉar tiom longe, ke la angla estas la plej grava lingvo el la mondo, oni vendas pli da filmoj, noveloj kaj aliaj faritaĵojn (kaj subfaritaĵoj) el usonangla kulturo. Kaj tio signifas multe da mono, kaj sekve da povo.
Due, la gento aŭ elito de personoj kiuj regas la anglan en ĉiu lando kaj pro tio agas kiel ponto inter ĝeneralaj personoj, kiuj ne scipovas la anglan, kaj faritaĵoj kaj personoj el angla landaro. Oni scias, ke humilaj agrikulturistoj vendas frukton de sia laboro dudek (aŭ pli) fojojn pli malmultekoste ol ĝia merkata prezo; estante la diferenca mono por la komisiisto. Ĉe la merkato lingva kaj kultura okazas same, kvankam la komisiistojn oni nomas eliton. Tiu gento kulturas la anglan kiel varon, kaj sendas siajn geinfanojn en Anglion aŭ Usonon por studi; kaj ili ne volas perdi sian negocon. Ili kutime sidas je gravaj lokoj en societo, kaj siaj postenoj ĉefe estas tiuj kiuj kreas opinion (editorialoj, radio-stacioj aŭ televido-stacioj, ĵurnaloj, lernejoj). Unu el la duon-mensogoj, kiujn ili periode disvastigas, estas ke ĉiuj studas la anglan. Kion ili ne mencias estas kiom da ili LERNAS ĝin.
Sed la ĉefa malamiko de Esperanto estas IGNORO kaj manko da repenso fare de la ĝenerala publiko. Oni diras al ili, ke Esperanto estas artefarita idiomo (insistante pri la trajto de artefarita kiel io malbonodora, por poste bonparoli pri kino, aŭtomobilo kaj aliaj artefaritaĵoj, uzante duoblan lingvon malhonestan), kiu estis bona ideo, sed kiu malsukcesis. Kaj se ĝi malsukcesis antaŭ jarcento..., kial oni ankoraŭ insistas pri ĝi? Malsukcesis Novial, Volapük, Inter-lingua, Basic English kaj multaj aliaj, kaj neniu parolas iun ajn el ili. Kial oni ankoraŭ parolas pri Esperanto? Ĉu eble estas, ĉar malveras, ke Esperanto malsuk-cesis? Ne, gesinjoroj: ĝi tute ne malsuk-cesis. Kaj ĝi neniam malsukcesos dum restos personoj kiuj volas interkompreni sin.
La ĵus menciita rezono estas ekster la kapo de multe da personoj, sed ili tamen englutas tiujn oficialajn verojn diritajn de sciuloj, kiuj siavice neniam penis kontroli ilin. Tiu ignoro pri Esperanto kaj tio, kion ĝi reprezentas (planeda komunikado tuja sur la bazo de la popolaro, inter la ne-fakistoj, la bazaj civitanoj de ĉiuj kulturoj) estas ege promociita de ĉiuemaj politikistoj niatempaj en ĉiu landoj (escepte de la Itala Radikala Partio). Post ĉio, se la baza civitanaro de la mondo estus pli kritika kaj realimaj anstataŭ tiom televid-binditaj, ili ne estus tie, kie ili estas...
Ni esperantistoj ne zorgas pri Esperanto aŭ sia futuro. Kion ni timas estas malkomprenemo ekzistanta en nia mondo inter homoj el malsimilaj kulturoj. Se ne estas bezono de kompreno, Esperanto devas malaperi: tio estas nur logiko. Sed se estas personoj kiuj volas rakonti aferojn, ekamikiĝi kaj serĉi reciprokan helpon super artefaritaj limoj starigitaj de naturaj lingvoj, tiam Esperanto ankoraŭ estas necesa. La povo de malamikoj de Esperanto estas ega, kaj nia agado estas tre malfacila, tio veras, sed tiu povo ne estas ĉiopova kaj havas fendetojn tra kiuj bonvolo al aliulo povas pasi, kaj tio sufiĉas por ke Esperanto daŭrigu sian ekzistadon kaj penu doni feliĉon al multe da homoj.
Certe Esperanton ne ankoraŭ adoptis ĉiu personoj el la mondo, sed oni jam adoptis ĝin en tutaj landoj el la mondo. Kaj tiu malmulta kaj selekta aro uzante ĝin povas montri kia estas la kulturo reprezentita de parolantoj de Esperanto. Internaciaj rilatoj estas ĉiam riĉigitaj, sed ili ankoraŭ pli estas tiaj kiam ili ne estas filtritaj laŭ mensogoj oficialaj de ministroj, ĵurnalistoj kaj aliaj viktimoj de la Simptomaro de Babelo, kiel ankaŭ estas turistoj kiuj vizitis aliajn landojn regante nur tiun anglan de hotelo kaj flughaveno. Ŝtonoj, kvankam famaj, restas nur ŝtonoj en Germanio, Japanio aŭ Hispanio. Sed hispano malsimilas multe pli al germano aŭ japano. Kaj kiam tri uloj povas interparoli pri filozofio, politiko, literaturo aŭ popola kanto sen vortaro aŭ interpreto, ne estas dubo: ili parolas en Esperanto.Tial oni profitas lingvon kiu funkcias, kvankam NE ĈIUJ ankoraŭ adoptis... }:-)
John F. Kennedy diris iam: It's not what your country can do for you, it is what you can do for your country (ne temas tio, kion via lando povas fari por vi, temas tio, kion vi povas fari por via lando). Homoj kiu lernas Esperanton kutime solidaras la tutan homaron, kaj ili emas rilati almenaŭ perletere kun homoj el ĉie el la mondo. Kion povas mi fari por la homaro? Plej baze estas paroli al ili. Se hazarde oni vizitas alian landon, oni eblas koni persone tiujn, al kiuj oni jam skribis delonge, kaj se oni bezonas helpon, oni povas peti ĝin al ili.
Aliflanke, estas esperantistoj kiuj ne havas rimedojn por aŭ simple ili ne volas iri eksterlanden, sed kiuj amegas paroli esperante al homoj el aliaj landoj, kaj tiucele ili ofertas siajn hejmojn por ricevi kaj gastigi geesperantistojn el aliaj nacioj, kun la sola kondiĉo, ke ili devas paroli al ili en Esperanto dum ili loĝas ĉe ilia hejmo. La plejmulto el ili apartenas al monda reto da gastigantoj iel speciala, nomita LA PASPORTA SERVO.
Daŭrigota...