La Faraono estas denove ĉe niaj paĝoj, kaj ni aldonas al niaj literaturamantoj la unuan tradukon en Esperanton --laŭ mia kono-- de la majstra rakonto pri venĝemo kaj cinikeco, La barelo de montiljesko, de Edgar Allan Poe, kiun oni povas legi en paĝo 7-a.
François Hounsoundu (Fransŭa' hunsundi') rakontas al ni pri la kurso, kiun li gvidas ĉe Benino, kio vere estas ekzemplo imitanda ĉe ni. Bedaŭrinde, ni ne havas lokon por montri ĉiujn fotojn, kiujn li sendis al ni, pri sia aktivado. En Interreto, tamen, oni povas vidi ilin ĉiujn je http://www.iespana.es/Esperanto/marcel/.
La 25-an de januaro kunvenis la tiama estraro de HALE. Tio, kion okazis tie, vi legos en paĝo 15-a, kaj rektan sekvon en paĝo 4-a.
Gari-n Mikle-n ne feliĉigis mia lasta artikolo pri SAT, do li precizigas kelkajn difinojn en paĝo 7-a. Mi ne revenos sur tiun aferon, do la leganto juĝu pri la aferoj de mi kaj de li komentitaj en niaj paĝoj.
Dubo estas pseŭdonimo de esperantisto, kiu sendis al mi amuzan priskribon de nia mondo, se malpligrandigita al insularo dekunuinsula, kiu celas vian rideton, je paĝo 22-a.
La Enkonduko en muzikon ĉivice temas pri fortepiano, la plej grava instrumento muzika en nia civilizo. Kompreneble estas multe pli diri pri tiu muzikilo, kaj ni tion faros la venontan kajeron.
Mi ankaŭ deziras prikomenti tion, ke kelkaj anoj de HALE ne komprenas tute tion, ke oni povas havi deziron ekzerci sian rajton liberopinii kaj liberpensi. Liberpenso ne estas tio, kion oni antaŭdifinis en koncerna asocio pli-malpli bondeziranta. Liberpenso estas rajto nerenoncebla, kaj ĝi agnoskas neniun nerifuteblan dion, heroon aŭ pensiston. Ĉe ni ŝajnas, ke kelkaj homoj de la estinto --tro ofte ankaŭ de la estanto--, kies elpensaĵoj estas kutime tiom logikaj kaj altiraj, ke oni praktike ne rajtas diskuti ilin aŭ aliajn pensojn iliajn. Tio estas grava eraro, kiu gvidas nur al dogmigo, kies kontraŭo estis unu el la batalĉevaloj de Lanti, fakte. Mi kritikis SAT-on, jes, kaj mi faris tion publike, sed ne en merkatplaco, sed en la asembleo de SAT-o.
Pro tio oni kondamnas min, kaj postulas ke mi eksoficiĝu pri la redakto de ĉi tiu magazino. Mi konsideras tiujn nesciaj vortoj, kaj sekve mi prezentas surdajn orelojn al ili. Sed mi klarigas tion pli longe en la artikolo sur paĝo 5-a, Plendo, kie mi ankaŭ pripensas maltoleremo, aŭ la malarto ne akcepti tion, kion fremdas al nia penso. Maltoleremo, en nia tempo, havas multeflankan vizaĝon. Ĝi produktas ofte entombigon, enkarcerigon, sed ĉiam maljustigon kaj malestimon. Ni konsideru tion, kio okazas nun en Palestino. Mi ne povis silenti pri tiu afero, kaj pro tio, ke la kerno de la problemo estas la sama, mi rilatigas ambaŭ aferoj. Nun oni juĝas Milosevic-on ĉar --oni diras-- li provis mortigi albanojn en Serbio. Tamen, oni ne tiom akre protestas kontraŭ Arjel' Ŝaron' pro tio, ke li provas mortigi palestinanojn. Diferenco estas, ke albanokosvanoj povis fuĝi al origina lando de sia kulturo, Albanio, dum palestinanoj ne povas fuĝi al alia loko. Se ili pereas, Palestino pereos. Eble la klarigo pri tio, ke Usono malhelpas kontraŭi fian judan politikon, kuŝas en vorto de Prezidento Johnson rilate al Prezidanto Noriega, de Panamao: he is a bastard, but he is our bastard! (Li estas fiulo, sed li estas nia fiulo!).