La milon da vundoj, kiujn al mi jam Fortunato faris, mi eltenis plej bone kiel eble, sed kiam li kuraĝis insulton, mi ĵuris venĝadon. Vi, kiu tiom bone konas la naturon de mia animo, ne supozu, tamen, tion ke mi vortumigis minacon. Finfine, mi venĝados, tio estis definitive decidate, sed tiu definitiveco, pri kiu mi estis tute certa, malebligis la ideon de risko. Mi ne nur devis puni, sed puni kun imuneco. Ofendo restas senvenĝata, se justigo atingas la paganton. Same ĝi estas senvenĝate, se la venĝanto ne sukcesas notigi sin tiel al punato.
Oni devas kompreni, ke nek vorte nek age mi dubigis Fortunaton pri mia bona volo. Mi daŭre ridetis al li, kiel kutime, kvankam li ne rimarkis, ke mia rideto nun ŝuldiĝas al penso pri lia ofero.
Li havis malfortan trajton, tiu Fortunato, kvankam alirilate li estis homo respektinda kaj eĉ timinda: li orgojlis pri sia konateco pri vino. Malmulte da italoj havas la veran virtisman spiriton. Plejparte ilia entuziasmo estas adoptita por alĝustiĝi al la momento kaj oportuno praktiki mensogon je britaj kaj aŭstraj milionuloj. Pri pentrarto kaj ĝemarto Fortunato, same kiel siaj samlandanoj, estis fraŭdo, sed temante pri malnovaj vinoj, li estis sincera. Rigarde al tio, mi mem ne malsamis al li signife: mi estas kompetenta pri italaj vitaroj kaj mi aĉetas ĉiam, kiam mi povas.
Estis proksime al sunsubiro, tagon dum tiu supera frenezo de Karnivalo, kiam mi trovis mian amikon. Li haltigis min kun tro da varmeco, ĉar li jam drinkintis multe. La homo vestis karnivale, lia vestaĵo estis tre alĝustigita, kun multekoloraj strioj kaj lian kapon surmontis konika ĉapelo kun tintiloj. Mi estis tiom kontenta trovi lin, ke ŝajnis, ke mi neniam ĉesos premi lian manon.
Mi diris al li, “Mia kara Fortunato!, mi bonŝancas trovi vin. Kiel rimarkeble bone vi aspektas hodiaŭ! Sed mi ricevis barelon da montiljesko1, kaj mi dubas.”
“Kiel?”, diris li, “Montiljesko? Pipo? Neeble! Kaj meze de Karnivalo?!”
“Mi havas dubojn”, mi respondis, “kaj mi estis sufiĉe stulta pagi la tutan prezon sen konsulti vin pri la afero. Vi ne estis trovebla, kaj mi timis perdi favoran ŝancon...”
“Montiljesko!”
“Mi dubas”.
“Montiljesko!”
“Kaj mi devas solvi ilin”.
“Montiljesko!”
“Pro tio, ke vi estas okupata, mi iras trovi Lukesjon. Se iu havas kritikan decidon, estas li. Li diros al mi...”
“Lukesjo ne scipovas diferenci inter montiljesko kaj ŝereo”.
“Tamen, ne mankas stultuloj, kiuj asertas, ke lia gustosento estas sama kiel tiu via”.
“Nu, ni iru!”
“Kien?”
“Al via kelo”.
“Amiko mia, ne; mi ne postulu sur vian bonan naturon. Mi konstatas, ke vi havas okupojn. Lukesjo...”
“Mi ne havas okupon. Venu”.
“Mia amiko, ne. Ne estas la ŝanco, sed la malbona malvarmo, kiujn mi vidas, ke atingas vin. Miaj keloj estas ne sufiĉe malsekaj. Ilin entavoligas salpetro.”
“Ni iru, tamen. Malvarmumo estas nenio. Montiljesko! Oni perfidis vin. Kaj pri Lukesjo, li ne scipovas diferencon inter ŝereo kaj montiljesko”.
Tiel parolante, Fortunato ekposedis mian brakon. Surmetante sin per nigra silka masko kaj ĉirkaŭante min per sia ĝisgenua mantelo, mi suferis lian urĝon al mia palaceto.
Ne estis servistoj hejme: ili fuĝis gajiĝi honore al la sezono. Mi diris al ili, ke mi revenos je ekmateno, kaj eksplicite mi ordonis ilin ne moviĝi de la domo. Tio sufiĉis, mi bone sciis, certigi ilian tujan malaperon de la momento, kiam mi turnis mian dorson al ili.
Mi prenis el iliaj repoziloj du torĉojn, kaj donante unu al Fortunato, mi reskpekteme gvidis lin laŭ diversaj serioj da ĉambroj, kiuj prenis nin al arkaro, kiu finis en la kelojn. Mi subeniris longan helikan ŝtuparon, petante lin atentegi la paŝon dum ke li sekvis min. Longlonge ni venis al la piedo de la subenirado, kaj ni staris kune sur la malseka grundo de la katakomboj de Montrezoroj.
La paŝo de mia amiko skuadis, kaj la tintiloj de lia kapo sonadis dum li paŝas.
“La pipo”, diris li.
“Kuŝas pli malproksime”, diris mi, “sed rigardu la blankan arantualon, kiu brilas el tiuj kavernaj muroj”.
Li turnis al mi, kaj rigardis miajn okulojn per du orbitoj, kiuj distilis reŭmatismon pro toksiko.
“Salpetro?”, li demandis finfine.
“Salpetro”, mi respondis. “Kiom longe vi havas tiun malvarmumon?”
“Kof, kof, kof, kof, kof, kof, kof, kof, kof, kof, kof, kof, kof, kof, kof”
Mia kompatinda amiko trovis neeble respondi dum kelkaj minutoj.
“Estas nenio”, li diris finfine.
“Venu”, mi diris decide, “ni revenos. Via sano estas valora. Vi estas riĉa, respektata, mirata, amata; vi estas feliĉa, kiel mi iam estis. Vi estas homo mankinda. Ne gravas al mi. Ni reiros, vi malsaniĝos, kaj mi ne povas respondeci pri tio. Aldone, estas Lukesjo...”
“Sufiĉas!”, diris li; “mia malvarmumo estas nur nenio; ĝi ne mortigos min. Mi ne mortos pro malvarmumo”.
“Vere..., vere”, mi respondis, “kaj certe mi ne intencis alarmi vin senbezone...
Sed vi devas uzi ĉiun taŭgan zorgon. Buŝpleno da tiu Medoc defendos nin kontraŭ malsekeco”.
Tiun dirante, mi frapsenkoligis botelon, kiun mi prenis el longa vico de kolegoj ĝiaj, kiuj kuŝis en botelingaro.
“Drinku!”, mi diris prezentante la vinon al li.
Li levis ĝin al siaj lipoj kun grimaco. Li paŭzis kaj jesis al mi komplice, dum liaj tintiloj sonis.
“Mi drinkas”, li diris, “je tiuj enterigitoj, kiuj ripozas ĉirkaŭ ni”.
“Kaj mi je via longa vivo”.
Ni denove prenis niajn torĉojn kaj ni daŭrigis.
“Ĉi tiuj keloj”, li diris, estas vastaj”.
“Montrezoroj”, mi diris, “estis granda, multenombra familo”.
“Mi forgesas vian blazonon”.
“Granda homa piedo ora en kampo ĉielblua; la piedo subpremas rampantan serpenton, kies ŝirdentoj najlas en la kalkanon”.
“Kaj la devizo?”
“Bone!”, li diris.
La vino ekbrilis en liaj okuloj kaj la sonoriloj bruetis. Mia propra gajo varmiĝis pro la Medoc. Ni pasis tra muroj da arigitaj ostoj, kun bareloj kaj vinmezuriloj miksitaj, en la plej forajn partojn de la katakomboj. Mi paŭzis denove, kaj ĉifoje mi kuraĝis preni Frotunato per lia brako, sur la kubuto.
“Salpetro!”, mi diris; “mi vidas, ke ĝi kreskas, ĝi pendas kiel fungoj el keloj. Ni estas nun sub la riverlito. Gutoj da humideco enmetas sin inter la ostoj. Venu, ni reiru antaŭ ĝi estas tro malfrue. Via malvarmo...”
“Estas nenio!”, li diris; “ni daŭrigu. Sed unue, alian buŝoplenon da Medoc”.
Mi malfermis kaj donis al li kruĉon da De Grave. Li malplenigis ĝin dum sopiro.
Liaj okuloj fulmis per sovaĝa lumo. Li ridis, kaj ĵetis la ujon supren per gesto, kiun mi ne komprenis.
Mi rigardis lin kun surprizo. Li refaris la movon, grotestkan movon.
“Ĉu vi ne komprenas?”, li diris.
“Ne mi”, mi diris.
“Do vi ne estas de la frateco”.
“Kiel?”
“Vi ne estas masono”.
“Jes, jes”, mi diris, “jes, jes!”.
“Ĉu vi? Neeble! Ĉu masono?”
“Masono”, mi respondis.
“Signon”, li diris.
“Jen tio”, mi respondis, prezentante trulon el sub la faldoj de mia mantelo.
“Vi ŝercas”, li eksklamis, malantaŭenirante kelkajn paŝojn. “Sed ni daŭrigu al montiljesko”.
“Estu tiel”, diris mi, remetante la ilon sub la mantelo, kaj denove ofertante al li mian brakon. Li apogis sin sur ĝi
peze.Ni daŭrigis nian iron al montiljesko. Ni trapasis malaltan arkarejon, subeniris, daŭrigis antaŭen, kaj subenirante denove, ni alvenis en profundan kripton, kies malpureco aera kaŭzis, ke niaj torĉoj lumis, sed ne plu brulis.
Je la alia ekstremo de la kripto aperis alia malpli spaca. Ĝiaj muroj estis limigitaj de homaj restoj, montante ĝis la plafono, laŭ la maniero de la grandaj katakomboj de Parizo. Tri flankoj de tiu interna kripto estis ankoraŭ ornamitaj tiumaniere. De la kvara muro la ostoj estis dismetitaj, kaj ili kuŝis senorde sur la planko, formante monteton en unu loko. En la muro tiel nudigita de ostoj oni vidis truon ankoraŭ pli internan, kies profundo estis metron kaj duonon, larĝo unu metron, kaj alto du metrojn. Ŝajnis esti konstruita por neniu kialo speciala, sed ĝi estis intervalo natura inter du el kolosaj apogoj de la tegmento, kaj je ĝia dorso estis solida muro de granito.
Vane Fortunato, levante sian torĉon senbrilan, klopodis vidi en la profundon de la murtruo. Ĝian finon malforta lumo ne permesis nin vidi.
“Daŭrigu!”, mi diris, “montiljesko estas tie. Pri Lukesjo...”
“Li estas nesciulo”, interrompis mia amiko, antaŭenpaŝante turpe, dum ke mi tuj sekvis je siaj kalkanoj. Post momento li jam atingis la fundon de la truo, kaj trovis sian progreson haltigita de la roko. Li staris stulte konfuzita kaj ekkolera. Momenton poste mi jam katenis lin al granito. Ĉe ĝia surfaco estis du ŝekloj, kiuj kuŝis duonmetron unu de la alia horizontale. El unu el ili pendis katenon, el la alia, seruron. Ĵetinte la ĉenerojn ĉirkaŭ lian talion, estis nur kelkminuta laboro firmigi ĝin. Li estis tro konfuzita por rezisti. Eligante la ŝlosilon, mi paŝis malantaŭen el la truo.
“Frotu vian manon laŭ la muro”, mi diris; “vi ne povas ne senti la salpetron. Ververe ĝi estas tre humida. Unufoje pli, permesu, ke mi petegu al vi reiri. Ĉu ne? Sekve, mi decide devas lasi vin. Sed antaŭe, mi dediĉu al vi la atentetojn, kiujn mi povas”.
“La montiljesko!”, elbuŝigis mia amiko, sen veni ankoraŭ de sia miro.
“Jes”, mi respondis; “la montiljesko”. Dirante tiujn vortojn, mi okupiĝis pri la monteto de ostoj, pri kiu mi parolis pli frue. Puŝante ilin flanken, mi baldaŭ malkovris kelke da ŝtonoj konstruaj kaj montento. Per tiuj materialoj kaj la helpo de mia trulo, mi komencis fortike murigi la eniron de la niĉo.
Mi finis apenaŭ la unuan vicon de masonado, kiam mi rimarkis, ke la entoksigo de Fortunato jam elĉerpas plejparte. La plej fruan signon, kiun mi havis pri tio, estis malakuta ĝemkrio, kiu venis de la profundo de la truo. Ĝi ja ne estis krio de drinkulo. Sekvis longa, obstina silento. Mi masonis la duan vicon, kaj la trian, kaj la kvaran; kaj tiam mi aŭdis furiozajn vibradojn de la kateno. La bruo daŭris kelkajn minutojn, dum kiuj, por aŭskultadi atente ĝin kun pli da ŝato, mi ĉesis mian laboron, kaj sidis sur la ostoj. Kiam fine la katenbruo silentis, mi daŭrigis la trulokupon, kaj finis seninterrompe la kvinan, la sesan kaj la sepan vicojn. La muro estis nun je la alto de mia brusto. Mi denove paŭzis kaj tenante la torĉon super la masonado, mi ĵetis kelkajn velkajn fulmojn sur la figuron internan.
Sekvo da laŭtaj kaj penetrantaj kriegoj, eksplodante subite en la gorĝo de la katenita formo, ŝajnis puŝegi min malantaŭen perforte. Momente mi hezitis..., mi tremis. Mi elŝeligis mian glaveton, mi palpis per ĝi la truon; sed tuja penso trankviligis min. Mi metis mian manon sur la solida masonaĵo de la katakomboj, kaj sentis min kontenta. Mi alproksimiĝis al la muro. Mi respondis al krioj de tiu, kiu klamas. Mi eĥis (mi helpis), mi preterlaŭtis kaj preterfortis ilin. Mi faris tion, kaj la klamanto silentis.
Nun estas notktomezo, kaj mia tasko venis al fino. Mi finintis la okan, la naŭan kaj la dekan vicojn. Mi jam finintis parton de la dekunua kaj lasta vico. Mankis nur unu ŝtono esti metita en sia loko kaj gluita tie. Mi luktis kun ĝia pezo; mi metis ĝin parte en la loko al ĝi destinita. Sed nun venis el la niĉo malakuta rido, kiu starigis mian hararon. Ĝin sekvis trista voĉo, kiun mi malfacile rekonis kiel tiun de nobla Fortunato. La voĉo diris:
“Ha!, ha!, ha!, he!, he!, he! Tre bonan ŝercon, vere. Bonegan ridindigon. Ni havos plenplene da rido pri tio en la palaceto. He!, he!, he!” “La montiljesko!”, mi diris.
“He!, he!, he!, he!, he!, he!, Jes, la montiljesko. Sed ĉu ne malfruetas? Ĉu ili ne atendas nin je la palaceto, sinjorino Fortunato kaj la ceteroj? Ni eliru”.
“Jes”, mi diris, “ni iru”.
“PRO AMO AL DIO, MONTREZORO!”
“Jes”, diris mi, “pro amo al Dio!”
Sed reagon al tiuj vortoj mi aŭskultadis vane. Mi malpaciencis. Mi vokis laŭte:
“Fortunato!”
Neniu respondo. Mi vokis denove:
“Fortunato!”
Ankoraŭ ne respondo. Mi enpuŝis torĉon tra la restanta truo kaj lasis ĝin fali enen. Revenis nur sono de tintiloj. Mia koro ekmalsaniĝis..., pro la malsekeco de katakomboj. Mi rapidis fini mian laboron. Mi puŝis la lastan ŝtonon en ĝian pozicion; mi gluis ĝin tute. Kontraŭ la nova masonado mi restarigis la malnovan tranĉeton de ostoj. Dum duono da jarcento neniu mortulo profanis ĝin.
In pace requiescat!