Iam estis dek unu insuloj meze de oceano, proksime de kiuj ŝipo subakviĝis. Post la katastrofo, homoj atingis ne la saman insulon, kaj je la fino la insularo havis tiujn popolojn:
- Unua insulo: du italoj kaj unu italino.
- Dua insulo: du francoj kaj unu francino.
- Tria insulo: du germanoj kaj germanino.
- Kvara insulo: du grekoj kaj unu grekino.
- Kvina insulo: du angloj kaj anglino.
- Sesa insulo: du bulgaroj kaj bulgarino.
- Sepa insulo: du usonanoj kaj usonanino.
- Oka insulo: du irlandanoj kaj irlandanino.
- Naua insulo: du japanoj kaj japanino.
- Deka insulo: du hispanoj kaj hispanino.
- Dek unua insulo: sennaciulo, naskiginta en Benino.
Evidente, pasis la tempo, kaj post unu monato la situacio en la insularo evoluis jene:
- Unua insulo: italo mortigis la alian italon por havi la italinon sole por si.
- Dua insulo: la du francoj felice vivis kun sia francino en kortusa menage á trois (triparta paro).
- Tria insulo: la du germanoj sukcesis trovi horaron por seksumi vice kun la germanino.
- Kvara insulo: la du grekoj amas unu la alian, kaj la grekino kuiras por ili.
- Kvina insulo: la du angloj ankorau atendas tion, ke venu iun prezenti ilin al la anglino.
- Sesa insulo: la unuan tagon de la monato la du bulgaroj rigardis al la bulgarino kaj subite fornagis.
- Sepa insulo: la du usonanoj konsideras altiran penson pri memmortigo dum ke la usonanino parolas pri si mem, liberigo de virinoj, la bezono de interna trankvilo, egaleco, sia lasta fianco, kaj tiel plu. Tamen, impostoj estas malgrandaj.
- Oka insulo: irlandanoj dividis la insulon en du partoj, Nordo kaj Sudo, kie ili malfermis bierejojn. Ili ne memoras cu ili seksumis kun la irlandanino post kelke da litroj da biero kokosa, sed ili estas felicaj, car angloj ne estas proksime.
- Naua insulo: la du japanoj sendis fakson al Tokio kaj ankorau ili atendas manlibron.
- Deka insulo: ciu hispano kredas, ke la hispanino seksumas nur kun li.
- Dekunua insulo: sennaciulo nagis al ciu alia insulo turismumi. Li sukcesis lernigi Esperanton al virinoj cele al interesaj rilatoj, per la cea metodo. Pro tio, ke lin komprenis ciuj, oni proponis nomumi lin estro de la insularo, sed li fugis al sia dekunua insulo, kaj askete li pasis la ceteran parton de sia vivo, konsiderate modelo pri homa rilato.
Dubo.