Instrumentoj,
laŭ PIV

Kiel ni jam diris, dum la alikanta kongreso de SAT oni prezentis la novan Plenan Ilustritan Vortaron, kiun ĉiu bona esperantisto devus havi por almenaŭ povi sindefendi kontraŭ dogmismo de PIVanoj. :-) Ni komentas paĝon 786-an, kiu prezentas la muzikilaron. Jen la nomoj de la instrumentoj muzikaj:

1 akordiono, 2 citro, 3 fagoto, 4 flaĝoleto, 5 fluto, 6 piano, 7 gitaro, 8 gongo, 9 gurdo, 10 ksilofono, 11 buŝkarmoniko (ĉu mistajpo anstataŭ buŝharmoniko?), 12 harpo: kordo, 13 hobojo, 14 klariono, 15 klarneto, 16 kontrabaso, 17 sakŝalmo, 18 mandolino, 19 saksofono, 20 tamtamo, 21 timbalo, 22 trombono, 23 trumpeto, 24 tubjo, 25 violono, 26 violonĉelo, 27 aldo, 28 tamburo. Verŝajne mankas kelkaj instrumentoj. kaj eblas, ke oni konas instrumenton per alia nomo. Se tiu estas la kazo, bonvolu sciigi min, kaj ni disukutos la aferon. Ne mankas tiuj, kiuj diras, ke la aferon jam oni ne plu povas tuŝi, se PIV jam dixit, sed PIV nur povas sankcii bonan uzon de vortoj en aparta fako, kaj niajn proponojn ni interkonsentos, se la argumentojn pri ili estas koheraj kaj bone prezentataj. Oni ne forgesu, ke PIV-on eldonas SAT, kaj SAT estas kontraŭ dogmo.

Instrumentoj, laux PIV.

Antaxua artikoloKajeroj el la SudoSekvanta artikolo

Muziko: Unua parto de la Koncerto de piano de Beethoveno n-ro 5-a, Imperiestro, verko 73-a.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 12-an de oktobro de 2002.