Plendo

Vi plendu, mi laboras... Estas plendo de Marteno Bustin' Benito, ke mi devas ĉesi esti la redaktoro de Kajeroj el la Sudo, por esti honesta al mi mem, pro mia skandala eksiĝo el SAT. Eble li pravas. Du kialoj, tamen, malpermesas tion: unue, ne ŝajnas, ke estas anstataŭanto por tiu ĉi posteno. Ĉu kaŝe, ekskamarado Marteno celas per tiu peto, ke la bulteno malaperu? Nun HALE vere faras nenion alian ol la bulteno. Ĉu li vere celas, ke HALE malaperu?

La dua kialo estas, ke mia persona honesteco, kaj ne alia afero, kaŭzis mian liadire skandalan eksiĝon de SAT. Oni limigis serioze esprimliberecon kaj esprimpovon en Nagykaniŝa. Ne mi devis forlasi SAT, ekzakte. Sed pro tio, ke mi ne sentis min rajtigita postuli, ke oni eksigu malliberigantulon de la asocio, kaj pro tio, ke la asembleo verŝajne havis nenion diri fronte al tio, kion ĝi vidis, ke okazas, tute ne estis alia vojo al mi ol elliri asocion, kie oni manipulacias liberdiron de ano de asocio, kie oni laŭstatute garantios liberesprimon kaj liberkritikon kaj liberproponon nur kiam oni honoros tiun statuton.

Ekskamarado Marteno asertas, ankaŭ , ke argumento ne estas varo, kaj sekve, oni ne povas oferti ĝin. Mi nur diros, ke ni, malriĉuloj, kiuj ne havas varojn kunhavi kun niaj samideanoj —aŭ, almenaŭ, kamaradoj—, ni, kiuj ne havas monon aŭ iun alian aferon, ni povas, tamen, per rigora kaj disciplina uzado de niaj mensoj, almenaŭ ja oferti al niaj kunhavuloj la rezultojn de nia elpenso, tio estas, argumentojn. Jen la plej valoraj varoj, kiujn homo povas oferti homon. Manko da pensado kaj argumento ja produktis sufiĉe da malfeliĉo en nia kompatinda mondo. Bedaŭrindas, ke ni eĉ tie ĉi legis, ke kelkaj malsamopiniuloj ne rajtas publikigi siajn ideojn ĉi tie. Jen kaŭzo de milito. Nun ni vidas en la novaĵoj, ke estas maniero vidi vivon malpermesata en hodiaŭa Izraelo. Fakte, la gvidanto de popolo havanta tiun manieron de mi referencata, estas nun sieĝata en malgranda ĉambro de Palestino je la momento, kiam mi verkas ĉi tiun artikolon. Ne sole armeo ŝtata regata de fanatika dekstrulo sieĝas lin. Ankaŭ malkomprenemo, maltoleremo, faŝisteco kaj aliaj kompatindaj —se ili ne estus eviteblaj— trajtoj estas tie nun. Ni, hispanaj laboristoj, ne estas judaj, ni ne estas armistoj, ni ne estas —supozinde— dekstruloj, ni ne estas sangosoifaj..., sed bedaŭrinde, kelkaj inter ni ankoraŭ kunhavas kun tiu sensenca armeo la maltoleremon kaj eldian rajtiĝismon (kiu ajn estu tiuj dioj), kiuj igas ilin pensi, ke ili ne povas erari. Ili postulas, verŝajne, ke sia maniero vidi aferojn estas la sola deca, kaj pro tio, ne indas, Jasir' Arafat'ke oni aŭskultu aliajn diraĵojn ol tiuj, kiujn elfontas la progresismaj kaj tradicie maldekstraj ideologioj (vere kvazaŭ teologio). Ili eble forgesas, ke dekstro kaj maldekstro estas konceptoj gestitaj de Karlomagno, kiam li postulis, ke tiuj korteganoj, kiuj deziris ŝanĝi ĉion, staru je lia maldekstro, kaj ke tiuj, kiuj deziris, ke ĉio daŭrigu tiel, kiel ĝi estas, staru je lia dekstro. Sekve, tiuj, kiuj emas ŝanĝi staton pri aferoj ankoraŭ estas maldekstruloj, kaj tiuj, kiuj emas tion, ke aferoj restu same, kiel ili estas, ja estas dekstruloj. Progreso estas plibonigi la nunan situacion. Sekve, tiuj, kiuj postulas, ke oni estu same kiel antaŭe, ja estas desktrulo, eĉ se ili militas en laŭnome maldekstra partio aŭ asocio.

Tiusence, Yasir Arafat' estas maldekstrulo en sia Palestino denaska, kaj la partio Likud' izraela estas dekstro kaj noma kaj fakta. Sed en ĉi tiu latitudo, en la Sudo de Eŭropo, verŝajne nomo kaj fakto maligas unu la alian... Tion mi kunhavas kun la gvidanto de la palestina popolo.

Feliĉe por mi, la situacion fizikan kaj personan ne kunhavas mi kun li. Ni respektu lin kaj deziru, ke la blindeco de izraeloj baldaŭ finos, same kiel tiu usona jam elĉerpiĝis. Pretigante ĉi tiun artikolon, mi venis sur artikolon verkitan de Yasir' Arafato pri kian Palestinon li celas, kaj serĉante similan skribaĵon de Ariel Ŝaron', mi nur trovis kelkajn biografiojn liajn, kiuj starigis miajn harpintojn. Arjel SxaronSed same kiel la problemo de Palestino ne estas Arafato, la problemo de Izraelo —kiu ja riskas malaperon en ĉi tiu momento, Ŝaron ja certigos tion per siaj turpaj movoj— estas sia vasta jesado al rasisma gvidanto, kiu, verŝajne, celas likvido de palestinanoj. Eĉ Hitlero devis subpremi ribelojn kontraŭ siaj sencelaj disponoj. Ŝaron, malsame, estas heroo. Profitante la neefikajn venĝadojn de kompatinduloj, kiuj perdis karulojn pro izraela misilado, li agas same senkompate kiel Saddam Hussein', ĉar li ne montras, ke malbonfarto de sia popolo alproksimigas lin al prudento kaj diskuto, kiuj estas patroj —aŭ almenaŭ amikoj— de paco kaj demokratio.

Jen mia plendo por toleremo ĉiuflanka kaj ĉiuloke.


Al legita artikolo Kajero 54-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : O, kara armonio! fama orĥestra interludo de Opero de Mozarto La magia flaŭto, variita de Fernando Sor kaj publikigita kiel sia verko 9-a por gitaro sola.
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 26-an de aprilo de 2002.