Piano

Vosta piano

Fortepiano, aŭ simple piano, estas konsiderata la plej gravan muzikilon en okcidenta kulturo. Mi opinias, ke muzikilo estas tiom grava, kiel ĝia muziko, kaj muziko estas produkto nur de altkvalita laborado. Mi dubas, tamen, ke elstaraj muzikistoj limigis sin al aparta instrumento, sed ili vere komponis muzikon ne muzikilaĵon. Kial, do, piano ĝuas tiun favoran rolon en nia muziko? Nu, piano estas instrumento, kiu havas preskaŭ ĉiujn sonojn , kiun orĥestro povas fari. Vere estas, ke mankas al ĝi la riĉeco pri koloroj muzikaj, tio, kion muzike oni konas kiel tembron. Sed veraj muzikistoj, kiel Beetoveno, Mozarto, kaj similaj, ja povis imagi la diversajn tembrojn el pianaj sonoj. Veras, ke orgeno preĝeja havas kaj la sonojn kaj la tembrojn —aŭ almenaŭ ion tre simile al ili—, sed estas komplikaj teknikaj malhelpoj pri tio, kio estis farebla en la jaroj, kiam la okcidentan muzikon oni konceptis en la formo, kiel ĝi venis al ni. Sekve, piano utilis kiel kabineta sonorigilo de la majstraj verkoj de tiuj majstroj, kiuj poste nepre sonigis ilin per orĥestro.

Evidentas la fakto, ke estas multa kaj ĉarma muziko por piano : ni pensu pri Ĉopin', Liŝt, Beetoveno mem, Mozarto, kaj longa tiel plu. Tio estas, miaopinie, eltrovaĵo de tiuj komponistoj. Sed ankoraŭ mi ne trovis muzikpecon, kiu ne sonas pli bone orĥestre ol piane, eĉ se oni konceptis ĝin origine por piano sola. Piano ludis, tamen, gravegan parton en endomigo de muziko de kiam ne ekzistis fonografo. Franz Liŝt, ekzemple, verkis pianigon de la Kvina Simfonio de Beethoveno, tiel disvastigante ilin ĉien, kie ne povis veni orĥestro. En ĉi tiu paĝo vi vidas la klasikan horizontalan (aŭ vostan) pianon, kaj plej modernan elektronikan pianon. Tiu ĉi ebligas duan mondskalan disvastigadon de piano.

Ni parolos iomete pri la historio de tiu ĉi instrumento la venontan fojon.

Elektronika piano.

Al legita artikolo Kajero 54-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Dua parto de la sonato Patetika , de Ludoviko Beetoveno. Mi midiigis ĝin por orĥestro, ĉar mi opinias, ke piano estis nur rimedo por la aŭtoro, ne la celo. Oni komparu kun la sono de la origina muziko por piano.
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 26-an de aprilo de 2002.