Redaktore

Mi senkulpigas... Unue, mi devas pardonpeti al legantaro pro la prokrasto de ĉi tiu Kajero. Ĝi aperas unu monaton post sia akurata dato, kaj kvankam ni provis disdoni ĝin antaŭe, ni ne sukcesis.

Kvankam ne ĉiujn konvinkas, estas nova programo por esperantistigi ĉiun tiparon - almenaŭ en Windows-, kaj tial ni povas finfine verki en Esperanto sufiĉe malmultekoste kaj rapide. La programo nomiĝas Supersigno, kaj estas farita de aŭstralianoj Jeff kaj Mark Hayward, kies retadreso estas blinky@pnc.com.au. Vi povas trovi la programon en adreso http://www.pnc.com.au/~bl inky/ supersigno/index.html. La programo kostas nenion, vi nur devas sendi bildkarton al la aŭtoroj, dirante, ke vi uzas ilian programon. Supersigno estas la solvo!

Ni informas pri nia lasta kunveno, okazinta en Februaro, kaj ties decidoj. Nia kamarado Giordano Moya Escayola verkis ĉi-foje pri sendungeco kaj bonfarfta socio, kaj pri eblaj solvoj al tiu problemo (paĝo 6-a). André Prettyn sciigas nin je paĝo 8-a pri interesa novaĵo por ĉiuj, kiuj plendas, ke estas malfacile trovi geesperantistojn por paroli, aŭ almenaŭ por aŭskulti la lingvon. Magazino por blinduloj kreskas kaj iĝas sona magazino malmultekosta, ege rekomendinda por plibonigi nian akcenton! Aliflanke, kritikoj venas el Oriento ĉi foje: nia kamarado Gotou Humihiko, el Japanio, plendas, ke Esperanto estas facila ilo nur por okcidentanoj, kaj li klarigas sian plendon pere de ekzemploj vortajs (paĝo 9-a). Ankaŭ plendas Antonio Marco Botella pri mislego pri nia Intercivitana Milito (paĝo 11-a).

Ni prunteprenas artikoleton aperinta en Laŭte! pri junularo, kiun mi esperas, ke vi ĝuos (paĝo 14-a). Ĝuinda artikolo ankaŭ estas tiu de Matthias M. Liszt pri kion oni kredas (paĝo 15-a). Kaj kredoj ankaŭ originis nian diskan rekomendon ĉi monate (paĝo 16-a). Nia kamarado Luis Serrano finas sian artikolon pri la Volontuloj Internaciistaj en paĝo 17-a, dum Olga López preskaŭ finas ankaŭ sian interesan serion pri Kutime Faritaj Demandoj kaj sedoj al Esperanto je paĝo 20. Finas la Kajero per gravega novaĵoj: Esperanto havas novan placon en orienta Hispanio! (paĝo 22-a).

Mi esperas, ke vi trovos nian laboron interesan, kaj atendas vin post du monatoj. Ĝis.


Kajero 38ª ~ Kajeroj ~ Gazetoteko ~ En PDF (paĝo 3ª)