Malkovrilo
Nia simbolo

Jen nia ĝiso nun, sed ni renkontos pli baldaŭ ol kutime, post du monatoj.

Nia asocio eniras novan periodon, en kiu ni bezonas ĉies helpon, kunlabore kaj verke. Ĉar ni ĉiuj havas ion por diri al niaj kunsocianoj, kaj nia bulteno estas la plej bona ilo por fari ĝin, fakte por tio ĝi estis kreita. Ni ne bezonas literaturan magazinon -jam estas multaj legindaj magazinoj en Esperanto ĉiuloke-, sed kunligilo. Nia magazino volas speguli interesojn, dezirojn kaj esperojn de laboristoj en Esperanto. Se ci, leganto, opinias, ke cia regado de la lingvo Esperanto estas ne tute sufiĉa, ne timu, ĉar ni helpos cian tekston kompreniĝi. Sed viva ligilo laborista bezonas nutri sin el kolaboracioj el ĉiuj.

Ne dirantulo.

Ankaŭ estas respondecoj, kiujn ne ĉiuj volas preni. Sen solida responsularo nenia asocio povas pluvivi. HALE-n oni kreis en 1986 kun plena espero atingi laboristan liberecanan sennacian kulturan kunlaboron. Por ke ĝi pluvivu, ni bezonas, ke ni ĉiuj helpas unu la alian.


Kajero 38ª ~ Kajeroj ~ Gazetoteko ~ En PDF (paĝo 24ª)