Religio

PRI LA KREDO KAJ DIO

Ĉu ne estus pli bona se la kredo ne ekzistus ĉar la kredo nur rajtfaras la memmorton ĉar ĝi diras ke tie estas vivo post morto?

Se estus post la morto ne vivo, se ĝi dirus ĉi tion, ĝi ne estus pli bona, ĉar nenio volus eniri en la nenion. La kredo de la latinoj kaj grekoj kaj germanoj estis pli bona, ĉar ĉi tie la nebulo ne ekzistis kaj nenion volis fari ili en la eterna submondo, ĉar ĉi tie ili kredis, ke estas malbona. Sed en nia kristana kredo ekzistas la ĉiellando kaj la bono kaj ankaŭ tiu malbona, la ejo de la diablo.

PRI DIO

La vorto de Dio.

En la kristana kredo, oni diras ke Dio estas la bono, sed li lasas nin ĉion mortigi kaj li sendas al ni la malsanon kaj la malsaton kaj la frenezo kaj malbonon pli. Kiel ni povas diri ke la Dio estas bona?

Se li sendas al ni ĉion malbonan, kiel oni priskribas en la Sankta Skribo, Iu komprenu ĉi tion. Ankaŭ al la papo li sendas malsanon kaj ankaŭ li devos morti kaj ni ne povas fari ion kontraŭan, sed la kristkreduloj ne devas esti surprizataj, sed ili preĝas : _ ... Via volo estu farata, kiel en ĉielo tiel sur la tero..... _ .

Ĉar ĉi tio estas la afero pri Dio. Ke Dio ekzistas estas verŝajna, sed ke li estas bona, mi vere dubas.

Verŝajne Dio estas nur malgranda ido, kiu ludas pri ni, kaj se li ne ŝatas nin plu, li lasas nin morti.

Dio estas la plej maljuna ido en la tuta universo, ĉar li faras nin problemon ekde ek-ekzisto nia kaj tiu de la tuta homaro. Lian meman filon li lasis morti kaj post tio nenion mi vidas pli bona ekde tiam. Jesuo, la Savisto de ni mortis, male nenio boniĝis. Se vi vidas kion Dio faras pri sia mema popolo, se vi vidas kiel li lasis la nazisocialistoj mortigi ilin, kiel vi povas pensi ke Dio estas bona? Kaj iu diris Dio estas la amo. Se lasi memajn homojn morti estas amo, mi ne kredas ke mi bezonas ĉi tion.

Lasu infanojn veni al mi!

Kaj la Savisto diris: Mia Dio, Mia Dio, kial vi forlasis min? Certe, mi ne povas kompreni kial li sopiris al Dio. Ĉi tion mi tute ne komprenas, ke mi lernis ĉe la lernejo ke la Savisto ankaŭ estis Dio. Kial li povis forlasi sin meme ?

Ĉi tiun miraklon mi ne povos solvi en mia tuta vivo. Ho Dio, Ho Dio!, kion vi faras? Ne nur bonon vi faras.

Ĉi tio estis nun ĉion, kion mi volis diri.

Mi tre dankas ke vi legis ĝin. Vivu bone!

Matthias Michael Liszt,
Vieno


Kajero 38ª ~ Kajeroj ~ Gazetoteko ~ En PDF (paĝo 15ª)