Ĉe la Orienta Hispanio kuŝas granda mejlŝtono en Historio de Esperanto:
Francisco Farragut ŝtonigis simbolon de Esperanto, kion ni ĉiuj devas danki al Loka Komitato de la 9-a Kongreso de la Valensja Esperanto Federacio kaj Mursja, nome S-ano Francisco Conejero kaj Agustín...
Ni raportas ĉi-numere pri tiun nian lastan kongreson abunde. Mi mem prelegis duoble, povante ci -leganto- virtuale ĉeesti ambaŭ prelegojn: tiu pri la Simptomaro de Babelo (El síndrome de Babel, hispane) kaj ankaŭ tiu pri Muziko kaj Vivo de Francisco Tárrega, originale verkita kaj dirita en Esperanto, sed kiun vi povas ankaŭ legi en la hispana kaj ankaŭ en la angla.
Nia kamarado Luis Serrano finas rakonti al ni sian version pri la Brigadoj Internaciaj, kaj la alia kovrila temo estas eseeton de samideano japana Goutou Humihiko pri maljusta situacio en tiu lingvo nia. Mi esperas, ke liaj rezonoj pensigios nin pri pli justa solvo al problemo, kiun li ekstarigas.