HALE

Akto de la lasta kunveno de HALE

Jen nia Stelo!

Ni kunvenis ĉe la Mesón del Jamón (Restoracio de ŝilko) je la 23-a de februaro de 1998 je la 11-a horo.

Ni akordis pagi je ricevo la kvintancon de Esperanto Hispanio, kaj daŭrigi la jarajn pagojn samkiale. La paŝvorton de la paĝo sekve gardas la sekretario, kaj iu ajn ŝanĝo pri ĝi ankaŭ li konos.

La prezidanto, k-do Marteno Bustín, diris, ke Oni publikigu en Kajeroj el la Sudo la rimarkojn aŭ kritikojn pri HALE aŭ SAT, kiujn oni devos adresi al la sekretario de HALE, k-do José Pina Tuells.

Oni akordis, ke la sekretario redaktu dokumenton rajtigontan al la persono kiu ĉeestos al la kongreso de SAT kiel reprezentanto de HALE dum la venonta jaro.

La Prezidanto legis leteron el Nikolao Ŝil Karbaĝo rekomendantan la sendon al Ajoblanco (blankajlo, hispana revuo) de raporto pri Esperanto Hispanio kaj HALE. La redaktoro de la unua diras, ke li sendos ĝin rete1.

Ni ankaŭ parolis pri rilatoj inter la hispana satanaro kaj la haleanaro.

La nuna kontosumo de HALE estas 60.898 post la pago de la servoj de Esperanto Hispanio (25.000 pesetoj).

Ankaŭ ni akordis sendi gratulan leteron (kiun devos fari la sekretario) al la Valencia Grupo de Esperanto okaze de la aĉeto de sia nova sidejo.

Oni aprobis komisii iun por fari projekton de Kongreso de HALE. Oni pritaksos la sugeston de k-do Pina rilate koincidigi tiujn kongreson kun la Kultura Semajno Fervojista.

Malaprobis ni la proponon de k-do Juan Antonio Cabezos Martínez investi parton de la fonduso de HALE pri invest-fonduso banka.

Ne restante pli da aferoj por pritrakti, nia kunveno finis je la unua kaj kvarono.

Nia stelo

La sekretario,
José Pina Tuells


Kajero 38ª ~ Kajeroj ~ Gazetoteko ~ En PDF (paĝo 5ª)