Mortu la junular'!
Oni ne sufiĉe ripetas la jenon: la nivelo malaltiĝas, malsuprenigas, subiras, kaj la junularo ne plu samas, kiel antaŭe. Jen, kiel pruvo, kelkaj elrevigitaj atestoj:
- Nia junularo estas malbone edukita, ĝi prifajfas la aŭtoritaton kaj neniel respektas al la maljunuloj. Niaj nuntempaj infanoj ne ekstaras, kiam la maljunulo eniras ĉambron, ili rebatas al la gepatroj kaj babiladas anstataŭ labori. Fakte ili estas malbonaj.
- Mi neniel plu esperas pri la estonteco de mia lando, se la nuntempa junularo morgaŭ regos, ĉar tiu junularo estas netolereble, senbrida, tio estas, terura.
- Nia mondo atingis danĝeran gradon. La infanoj ne plu obeas siajn gepatrojn. La fino de l' mondo tutcerte ne foras.
- Tia junularo funde elkore putras. La gejunuloj estas malbonfaraj kaj mallaboremaj. Ili neniam estos, kiel estis la antaŭa junularo. La nuntempaj ne kapablos konservi nian kulturon.
Tio vere veras:
Tamen, ni precizigu la unua el tiuj citaĵoj estas farita de Sokrato (470-399 antaŭ Kristo); la dua, de Heziodo (720 antaŭ Kristo); la tria, de egipta pastro (2000 antaŭ Kristo); kaj la lastan, pli ol 3000-jaran, oni malkovris sur argilpoto en la babilonaj ruinoj. Kiom rapide pasas la tempo..!
Aperinta en Laŭte, n-ro 134