English | Español | Italiano |
Japana | Deutsch | Français |
Kara Majstro:
Oni diras, ke hodiaŭ, novembron la 14-an de 1997, vi 70-jariĝus. Vi foriris antaŭ sep monatoj, tro juna por esti elportinta ĉion, kion vi povintus esti dirinta al ni pere de via muziko. Kiam mi aŭskultas vian verkaron per mia diskoludilo, mi malfacile komprenas, ke vi ne plu estas inter ni, pro tio, ke estas tiom da via animo en via sono restanta, kiom ekstarigas miajn harojn.
Hodiaŭ oni koncertas ĉe via naskiĝurbo, Lorko (Mursjo, Hispanio), kiun vi ĉiam portis je via koro. Kaj mi ne povas esti tie por aŭskulti ĝin! Tamen, mi volas kundonaci vin datrevene, mi volas donaci muzikan oferton al vi, eĉ se mi ne estas koncertisto, nek politikisto, nek literaturisto, sed simple komuna homo de l' popolo, same kiel vi estis. Mi ĉiam ŝatis vian muzikon, kaj mi sekrete deziregis ludi gitaron iam tiel bone, kiel vi, kvankam por fari tion mankis al mi esti vivanta miajn plej molajn jarojn tiel, kiel vi, enante amon por gitaro. Tamen, novaj teĥnologioj metis sub miaj fingropintoj kelkajn miraklajn maŝinojn kaj virtualajn partiturojn kiuj ebligas dediĉi al vi virtualan digitalan koncerton, kiu certe ne povas soni tiel bele, kiel tiuj, kiujn vi ludis, sed kiun mi dediĉas al vi humile kaj respektoplene. Ĉi tie, en la reto kiu kovras ĉiun la mondon, kiun vi kutime trairis tiel ofte, tiu muziko tiom multe ŝatata de vi kaj al kiu vi kontribuis per via karismo, saĝo kaj pasio, tiu muziko daŭre sonados.
Kiel humila omaĝo mi ofertas al vi tiun ĉi TTT paĝon, kiun mi ankaŭ volas oferti al homaro amanta la gitaron laŭ tiu universala mondo, verkita en la lingvo por la tuta homaro.
Vivu Narciso Yepes!
Jesuo de las Heras