Kiam ĉi tiu monatotrio komencis, ni ankoraŭ ne estis en milito. Nur minacis komenci milito. Milito estas nedezirinda afero, pro la malfeliĉo kaj regreso, kiujn ĝi kaŭzas. Al tio ŝuldiĝas la mesaĝo al registaro de Hispanio, kiun oni povas legi sur nia kovrilo.
Mi memoras, ke dum la lastaj jaroj de la lasta jarcento, komencis la unua parto de tiu ĉi milito. Tiam la registaro sendis soldatojn hispanajn en la konflikton, kune kun militŝipoj kaj pafiloj. La partopreno hispana estis vere modesta tiam, kvankam ĝia kvino procento konsistis el subteno al militaviadiloj. Mi timis, ke nun ni vidos novan eldonon de tio. Oni povas memori pri tio en la paĝo http://www.pangea.org/ edualter/material/palestina/ golfo.html#española. Ĝis la momento, kiam mi verkas ĉi tiun artikolon, mi povas diri, ke la Registaro de Hispanio ankoraŭ ne aprobis agon sangan en tiu milito. Tamen, la sinteno de Olga López pri la konflikto malsamas al tiu mia, sed ŝia tre klara artikolo pri ĝi, Je la limo de katastrofo, kiun oni povas legi en paĝo 5-a, estas malfacile kontraŭdirebla. Milito estas fia, sed ĝi, rezonas ŝi, ne estas la sola fia afero farebla. Ankaŭ, ne ĉiun militon oni povas taksi same, kaj ne ĉiu rakonto pri la sama milito estas same naiva, ekzakta, objektiva aŭ ĝusta. Ni legu ŝian artikolon, kaj decidu poste.
Amiko nia sendis leteron al ni pri la grava krizo, laŭ li, kiun nun travivas HALE. Mi hezitus ĉu publikigi la leteron ĉi tie, kaj ankaŭ ĝian respondon, kaj mi petis konsilon al kelkaj amikoj. Male al kelkaj konsiloj, mi preferis tion fari, ĉar la afero ne estis privata mia, ĉar ĝi rilatis al la asocio kaj al la magazino, kiu estas ĉies, de la anoj de HALE. Oni ne vidu en mia respondo atakon al iu ajn, sed nur defendon pri du aferoj tre karaj al mi, HALE kaj Kajeroj el la Sudo.
María Ángeles Giménez denuncas merkatismon pri ideoj en paĝo 13-a, kiu, mi esperas, elvokos reagojn. Kontraŭimperiistoj certe dankos la artikolon de John Wells, kiu certe levigos reagojn. Sed certe reagojn kaŭzos la artikolo de G. Salvatierra (ne estas pseŭdonimo!), kiu parolas pri aborto. Eble oni trovos kelkajn ideojn tiajn iomete reakciaj, sed pro tio, ke ni estas toleremaj kaj akceptas diversecon pri penso, ni atendas viajn reagojn.
En paĝo 20-a ni legas pri Gedeono kaj Sara kaj sia kronprinco de Egipto, en la ĉapitro 9-a de La Faraono. Kaj la lasta artikolo de nia magazino, en paĝo 22-a, prezentas al ni plej gravan muzikiston de nia kulturo, Antonio Vivaldi, la ruĝan pastron, la armoniisto de centoj da melodioj, kiuj venis al ni de antaŭ preskaŭ kvar cent jaroj.
Mi esperas, ke vi ĝuu la bultenon, kiun vi nun legas, kaj —se vi estas ano de HALE— ankaŭ aŭskultas, ĉar ni inkluzivas diskon kun la sonoj de la elektronika versio de nia bulteno, kune kun la papera versio. Se la eksperimento estas sukcesa kaj dezirota, ni klopodos fari tion regule aŭ almenaŭ ofta.
Laste, mi atentigu vin al la nova prezentomaniero de la reta versio.