Koran dankon pripensi kaj zorgi pri niaj problemoj pri SAT kaj ties anoj. Ankaŭ dankon pro tio, ke vi estas je nia flanko, kaj vi zorgas pri nia konforto kaj bonfarto. Dankon ankaŭ pro via sopirado al socio sen problemoj aŭ polemikoj, al socio aŭ asocio sen disputo, diskuto, ĉagreno, malsamo pri opinio, kaj alia ajn trajto, kiu povus disigi homojn, kiuj, laŭ vi, nepre estas bonaj. Ili ĉiuj. Aŭ ni ĉiuj.
Tiusence, Sadam Hussein estas fia homo, ĉar li ne volas donaci petrolputojn al usonanoj. Se li tion farus, diskuto, disputo, ĉagreno, polemiko, kaj aliaj malbonoj de milito ne okazos. Ĉar rajto estas stultaĵo, kiam oni povas vivi sen diskuti, disputi, ĉagreni, kaj tiel plu. Aliflanke, virinoj ne diskutu, se ili devas kaŝi siajn vizaĝojn. Laboristoj ne plu postulu pli altan salajron, ĉar tio estas diskuto, disputo, ĉagreno, kaj tiel plu. Kio estas mondo sen diskuto? Laŭ viaj sencaj vortoj, nur paradizo. Tamen, mi opinias, ke la tradicio laborista estas korekta kaj prava: oni striku, oni disputu, oni postulu, ke oni agnosku oniajn rajtojn kaj honoron. Disputo, diskuto, ĉagreno, kaj aliaj aferoj kutime faritaj de maldekstrularo, laŭ mia kono kaj sinteno, ja estas pravigeblaj kaj uzendaj. Ili estas motoroj, kiuj ebligas progreson.
Pro tio, ke vi kaj mi kunhavis mirindajn momentojn dum mia esperantista vivo, mi venkas tiun ĉi senton, kiun mi ĵus nun havas, ke vi grave insultas min per via senpripensita letero, kaj mi klopodos klarigi al vi kial via letero estas politike manipulacianta kaj malkuraĝa, se ne hipokriteca kaj rekte fia.
Ni, la estraro de HALE, kaj la asocio mem, estas tie, kie ni ĉiam estis, iom post iom progresante en nia demokratieco kaj zorgo pri niaj celoj. Ni celas progresi kaj progresigi Esperanton en la laborista medio. Ni kverelas kun neniu, sed ni ne malantaŭen iras kiam oni decidu kvereli kontraŭ ni. Ni estas tiaj, kiaj ni estas. Se ni defendas liberesprimon eĉ je la grado, ke faŝistoj ankaŭ esprimu sian opinion, ni ne komprenas, ke memdiritaj maldekstruloj neigu rajton sinesprimi homon, eĉ se li estas faŝisma. Homo kiu havas ion diri, se ne aŭskultata kaj kontraŭdirata argumente, finfine devos esti kontraŭdirata bate. Eble tion celas tiuj “maldekstruloj” de vi tiom mallerte defenditaj. Unu el tiuj maldekstruloj diris al mi iam, ke falangistoj ne havas rajton vivi. Li ne pafis falangistojn dum la milito hispana, tamen, mi kredas. Sed mi ne kritikas lin pro tio, sed pro la sensenca sinteno, kiun li esprimis dirante tiun frazon al mi. Se maldekstro sopiras al mortigo de homoj –eĉ se dekstrajn— mi volas havi nenion rilate al tiu maldekstro. Tamen, murdistoj ne bone enkadrigas sin en maldekstro.
Ni estas tie, kie ni ĉiam estis, mi diras. Estas aliaj, kiuj venas nome de Sankta SAT ataki nin, kaj dubas pri nia SATeco, pri nia celoj, kaj kondamnas nian kritikadon, ĉar oni ne kritiku Sanktan SATn. Ĝi estu kvazaŭ Dio, kiu estas ĉiel bona. Tamen, ni neniam kritikis SAT. Ni kritikis misfarojn, kiujn difinitaj homoj faris volante helpi SAT. Mi opinias, ke SAT estus pli bone sen tiuj homoj.
Kelkaj tiuj amikoj viaj, kiuj ne rekte agas aŭ parolas, tute rifuzas diskuton, eĉ dialogon. Ili, verŝajne, estas puraj, kaj ili ne deziras miksiĝi kun malpuraj uloj. Pekuloj pentu kaj venu al ili, kiuj estas en la bona vojo perdifine. Ili devas klarigi nenion, ili devas proponi nenion, ili devas fari nenion. Oni simple petu, ke ili kompatu al ni, pekuloj gravaj.
Nu, mi devas diri al Sankta Marteno, al Sankta Jakvo kaj simile al Sankta Petro kaj Sankta Tonjo, ke mi fieras, ke mi pekas. Miaj pekoj estas benataj, inter alie, de la Statuto ne nur de HALE, sed ankaŭ de tiu de SAT. Sed se miaj pekoj ne estus prostatutaj, sed kontraŭstatutaj, mi ankoraŭ prifajfus pri la kialoj kaj sintenoj de tiuj novaj evangeliistoj, kiaj ajn ili estu. Ili ne estas malamikoj miaj, kompreneble. Mi neniam agnoskos tiun kvaropon kiel malamikojn miajn, ĉar —kiel memorigis nin genia Oscar Wilde iam—, gravecon de homo mezuras tiu de malamikoj liaj, kaj mi esperas, ke mi estu pli grava ol ili intencis fari min. Mi konsideras ilin kvar kiel etajn infanojn, kiuj rifuzas ludi kun mi. Ili havas, verŝajne, neniun seriozan argumenton, nur tion, ke ili ne ŝatas min. Eble mi faris ion, kio ne plaĉas al ili. Eble. Ili ludu en alia kampo, kaj ili ne akceptu min en ilia teamo, se ili volas. Mi jam esprimis mian deziron aparteni al ilia nova teamo, sed ili ne volas akcepti min. Ŝajnas, ke aliaj kunludantoj iliaj demandas al ili pri iliaj veraj kialoj ne akcepti min, kaj ili finfine diras, ke oni diskutos tion dum la Kongreso de HEF en Valensjo, ŝajne en asembleo de la nova asocio.
Laŭ via letero, malnova amiko mia, ŝajnas, ke “Kajeroj el la Sudo” estas malkonvene al tiuj homoj. Nia magazino tute ne havas cenzuron, kaj neniam havos, dum ke mi redaktos ĝin. Vi petas, ke mi renoncu al ĝi, kaj mi fondu novan. Mi promesis al la antaŭa redaktoro de la magazino, S-ro Marco Botella, ke mi redaktos ĝin almenaŭ dum la venontaj 40 jaroj, kaj mi vere ne havas kialon malhonori mian promeson. Nur morto povus senkulpigi min pri tio. Sed ni analizu la unuajn 29-an numerojn kaj la sekvantajn 29-ajn, kaj ni kalkulu en kiu kolekto estas pli da analizo pri laboristaj temoj, pli da klerigaj artikoloj, pli da temoj pri Esperanto viva... Mi ne kritikas Marcon Botellan, kaj mi fakte konsideras lin majstro mia. Eble li neniam devintus lasi la redakton de la magazinon, sed, tamen, li elektis lasi ĝin, kaj mi akceptis ĝin kiel filon mian. Ĉu vi mortigus vian filon pro tio, ke paco kun via najbaro estu garantiita? Baton al najbaro, donus mi!
Vi ankaŭ parolas pri jarkotizo, kiu estu atingebla por samideanoj. Nu, 5 eŭroj estas la plej malalta kotizo en kaj ekster la Esperanta Movado por magazino. Aldone, ĝi havas interretan version, kiu estas tute senpaga. Laste HALE donacis voĉon al simpla leganto de “Kajeroj el la Sudo”, dum ke malburĝa asocio neas voĉon eĉ al ano de sia Ĝenerala Konsilantaro.
Vi ankaŭ parolas pri fruktodono. Kian fruktodonon vi priparolas, kara amiko? Ĉu venomigitan frukton da fifamigo, malĝusta atako, malestima fidiraĵo, aĉa vortfarado kontraŭhereza? Tamen..., herezulo estas mi. Mi estas nigra ŝafo, dum ke mi ne iĝos lupon. Ĉar se mi estus vera lupo, tiuj infanoj kurus kaj silentus, anstataŭ manipulacii kaj mensogi al honestaj esperantistoj. Sed ni donu tempon al tempo. Oni lernas per batoj. Kaj kelkaj sukcesas lerni rapide...
Mi konkludas, kara amiko, dirante, ke vere vi pravas: vi iluzias, vi elreveiĝas, vi fantazias, opiniante, ke homoj estas bonaj. Jam Zamenhof diris iam, ke homoj ne estas anĝeloj, kaj Esperanto ne plibonigas homojn necese. Mi sendas vin legi la faman francan rakonton pri la fosilo, kiun ni publikigis en n-ro 32-a de Kajeroj el la Sudo. Mi, dume, daŭrigos mian fosadon, dum ke aliaj diskutas ĉu la fosilo taŭgas aŭ maltaŭgas, ĉu oni plibonigu ĝin, ĉu oni vere fosu aŭ ne necesas. Iam, kiam mi jam fosis sufiĉe, la foso estos sufiĉe granda, kaj ili ja povos veni kaj endomiĝi en ĝi. Mi, simple, malfosos la teron kaj entombigos ilin. Requiescat in Pacem. Amen.