Redaktoro parolas pri sxangxoj en prezentado de Kajeroj el la Sudo

Redaktore: nova emo

Ĉi tiuj sonoj, kiujn vi nun aŭskultas estas bulerio. Tiun hispanan kanton neniam antaŭe ni ludis ĉe niaj paĝoj. Tiu montras etose ŝanĝoj en la prezentado de nia magazino.

Ĝis nun, ni ĉiam prezentis la magazinon unue surpapere, kaj poste, kiam ni jam kalkulis, ke la abonantoj jam havas ĝin, ni sendis en interreton, por ke ĉiuj aliaj ĝuu la enhavon.

Sed ni trovis, ke Interreto havas avantaĝon: oni pli rapide trovas erarojn, kaj ĉi tie oni povas tre facile korekti ilin kaj repoŝti tuj. Ankaŭ kelkaj esperantistoj reagas diverse al artikoloj, kiujn oni metas ĉi tie. Dum ke la interreta versio estis fidela kopio de tio, kion oni jam sendis supapere, postaj ŝanĝoj maleblis.

La pasintan numeron, mi poŝtis ĉi tie kelkajn artikolojn, dum ke mi tenis aliajn nepublikigataj ĝis la sendo fina al anoj de HALE. Tamen, nun mi intencas publikigi ĉi tie la artikolojn plej frue kiel mi havas ilin. Por la definitiva eldono, mi demetos aŭ aldonos finfine artikolojn, sed mi poŝtos ilin ĉi tie laŭ la oportuneco kaj pretiĝeco ĝiaj. En la momento de la fina eldono, mi demetos ĉion de ĉi tie, kaj metos en la supaperan version fidelan kopion de tio, kion mi repoŝtos ĉi tie poste.

Mi esperas, ke la nova publikigmaniero plaĉos al la legantoj, kies kontrolon kaj reagon mi vere atendas.

Ĝis poste,
La redaktoro

Muziko: Bulerio, verkita de Pako Tena.
Kreita de Jesuo de las Heras la jaudon, la 27-an de februaro de 2003.


Al kovrilo 58-a Kajero 58 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al konakiro