Strategio Kontraŭnaska de la Internaciaj Organizoj por Kontroli al la landoj iberamerickaj.- La Aborto kiel Murdilo de la Mariĉiĝintoj.

La semajnon de la 11-a al la 15-a de novemobro de 2002 enregis en Nikaragvo la leĝo pri Sano Ĝenerala, aprobita d ela Nacia Asembleo. Ĉileĝo estis proponata de la Monda Banko (MB) kaj la Fondusa Valuta Internacia (FVI, FMI) al la Ministerio pri Sano (MINSA), nepublike, en la Centra Banko de Nikaragvo.

Ĉileĝo celas privatigi la sanservojn en Nikraragvo. Ĝin on ŝuldas al tio, ke la premoj de FVI, la MB kaj la agentaroj de l’ Unuiĝintaj Nacioj devigis Nikaragvon, samkiel al aliaj landoj de Iberameriko, p`rivatigi la ĉefajn servojn kiuj estis provizataj de l’ Ŝtato, tiaj kiaj la distribuado de elektra energio, la telefonreto, la pensioj de la Socia Asekursistemo, kaj la bankoj. En kelkaj landoj oni jam privatigis la akvoprovizon, akj ankaŭ en Nikaragvo oni strebas al tio.

Per tiuj ĉi manovroj, kion oni emas estas strangoli la nikaragvan ŝtaton deprenante el ĝi tiujn rimerdojn kiuj plenumas sociajn funkciojn. En la praktiko oni spertis pliiĝon je la kostoj de tiuj servoj, kio, siavice, pliigis la vivokoston, samkiel okazis en la ceteraj landoj, kie oni aplikis tian aranĝon.

Tiu ĉi leĝo kuraĝigos la pliiĝon de la sanokostoj, ĉar ĝi transformos la sanigcentrojn en entreprenojn administrataj de entreprenistoj kaj ne plu de kuracistoj. La saman semajnon, al psikiatrino Gioconda Cajina (ĝjokonda kajina) estis esperimanta sian alarmon antaŭ tiu ĉi leĝo dirante, ke en «Nikaragvo estas 3 milionoj da malriĉuloj, el ili malpli ol duono povas aĉeti medicinilojn, kio okazos al la ceteraj? Neeviteble, ili mortos». Tiuj ĉi prisanaj proponoj estas aprioraĵoj kiuj jam malsukcesis en preskaŭ ĉiuj landoj de Iberameriko, kie estas klara la intenco forigi l’ malriĉecon forigante la malriĉulojn.

La pretendoj de l’ MB kaj la FVI celas preter Nikaragvo. Tiuj ĉi samaj penoj estas realigataj en Elsalvadoro. Temas pri nova strategio fare de l’ MB kaj la MVI por ekonomie strangoli la ŝtatojn kaj popolojn iberamerikajn. Tio ĉi , aldone al la sinteno de kostostagnigo de l’ sanosistemo je usona stilo kiun pretendas ili altrudi, estigos ,e la sanokostoj pliiĝos eĉ pli. Oni devas aldoni al la dirito, ke tiu ĉi usona modelo estas kaŭzante multajn problemojn en Usono mem, rilate al la kostoj de la sano kaj la mediciniloj, precipe por la maljunuloj. Nun oni volas ĝin altrudi en Iberameriko.

Tiu ĉi situacio de duobla ekonomia strangolado —de la ŝtatoj kaj la popoloj— pli faciligos al la Unuiĝintaj Nacioj —al kiu apartenas MB— altrudi la naskolimigon.

Tiu ĝi altrudo venos de ambaŭ flankoj. Al la flanko ŝtata ĝi komnencos ligante la fiancan helpon al la antaŭakcepto de programoj kontroldemografiaj flanke de ŝtato eĉ pli ekonomie strangolita ol antaŭe. Al la flanko popola, ĝi manifestiĝos per la fakto ke nun al la loĝantaro, ĝenerale, kaj al la geedzoj precipe, la sanosistemo premos pli facile ol atnaxue por uzi evitgravedigilojn aŭ senfekundiĝi, pro tio, ke oni diros al ili, ke ili devas naskigi malpli da gefiloj tial ke ili profitos malpli kostan sanoatenton, kaj ili povu rezisti la vivokoston kaj pagi la fundamentajn servojn. Jen elstara manovro por antaŭenigi siajn politikojn “pri seksa kaj reproduktiva sanoj” (t.e.: pri evitgravedigiloj kaj abortiloj).

Temas pri diabla strategio tre pripensita.

Stato de la abortopolitikoj —tie nomata “akcidenta kontraŭgravedigo”— en Honduraso

Ni konsideras fundamente kaj urĝe, ke la civitanaro hondurasa estu konscia pri la signifo de “Akcidenta Kontraŭgravedilo” —esprimo uzata por kamufli la enkondukon de l’ abortoj farmakologia aŭ hxemia en la landojn kie ĝi estas kontraŭleĝa, tiaj, kiaj Honduraso, kie la leĝaro kvalifikas la aborton kiel delikton respektatnte la vivorajton ekde la gravediĝo sen eksceptoj.

Oerti la “Akcidentan Kontraŭgravedilon” kiel publiksanan rimedon, ĉefe celanta la junulojn, estas kuraĝigi la seksan troabundon, la patrecon malrespondecan kaj la perforton, sed ĝin ĉefe estas popolkontrolilo por eviti la ribelojn kontraŭ la maljusteco.

Estas grave elstarigi ke la menciita sistemo ne estas gravidĝa evitilo, sed abormaniero. La agmaniero de la farmaciaĵoj utiligataj kiel “Akcidentajn kongraŭgravedilojn” estas mortigoj por la komencintaj vivoj. La efiko de la kvantego de hormonoj englutitaj post malmultaj horoj de la koito, kutime ne evitas la fekundiĝon, sed la radikigiĝon de la zigoto. Laŭ la medicina revuo “The lancet” (de lanset), de Anglujo, oni avertu pri la reagoj kontraŭsanaj de la tiel nomita “akcidenta kontraŭgravedilo”, ĉar la dozoj de hormonoj donitaj al la pacientoj estas ege altaj kaj povas efiki la cirkulsistemon. Sendube, tiu ĉi procedo enriskas la virinojn, eĉ je frua morto, aŭ esti trafataj de infarktoj, trombozoj, embolioj, gravediĝoj eksteruteraj (ektopiaj), kaj tiel plu.

UN: Malfekundigi al la Malriĉuloj por Elradikigi la Mariĉecon, tio estas Murdi al la Viktimoj de la Maljusteco por Eviti ties ribelon.

La pasintan trian de decembro, samtempe en Londono, Vaŝingtono, Novjorko kaj aliaj urboj, la Fonduso por la looĝantaro de Unuiĝintaj Nacioj, prezentis sian jaran raporton “La stato de la Monda Loĝataro ja 2002”, sub la titolo “La loĝantaro, la mariĉeco kaj la eblecoj: laborante por la evoluo de la malriĉuloj”.

La titolo de la ĵurnalrezumo pri la raporto kiun publikigas la Sekcio por la loĝantaro de UN, rezumas la enhavon: “Raporto pri la loĝantaro de UN Bona reproduktiva sano por la virinoj estas esenca por finigi la malriĉecon”.

La raporto de la Fonduso defendas, ke por solvi la problemojn de la loĝantaro estas nepre elfari la celojn de la Jarmilo de UN por la evoluo: forigi la mondajn malriĉecon kaj malsaton ĝis la duono de l’ jaro 2015, malpliigi la mortokvanton patrininfanan, malpliigi la HIV/AIS-on antaŭenigi la genran egalecon kaj la kuraĝigon de la ekonomia evoluo medie subtenebla.

La Fonduso de l' Unuiĝintaj Nacioj por la Nutriĝo kaj Progreso (FUNNP) argumnentas en sia raporto, ke por atingi tiujn celojn en la malriĉiĝintaj landoj, necesas urĝa iniciato kiu kontraŭbatalos la malriĉecon pere de la reproduktiva sano (kaŝita sano), el radikigante la nedeziritan fekundecon, la analfabetismon, kaj la kontraŭvirinan diskriminacion. Tamen ĝi ne diras, ke 85 procento el la homaro malsatas ĉar ekzistas imperiisma sistemo, regata de Usono, Eŭropo kaj Japanio, kiu rabas kaj murdas planedeskale. La raporto stimulas al la landoj “investi je sano” (abortoj kaj malfekundigoj), kio inkluzivas la sanon reproduktivan kaj la familian planadon, kaj ankaŭ investi je edukado, kaj je alporiĝo de l’ virinboj por atingi pli malrapidan loĝantaran kreskon krom pli rapidan ekonomian progreson. Oni intencas murdi la malriĉulojn en la memaj ventroj de gixaj patrinoj tiel ke la enriĉiĝintaj landoj vivu trankvile.

Kontraŭ ĉiuj seriozaj kaj neŭtralaj esplorraportoj, la menciita insistas pri la ideologio de la morto, dirante: “La malpliigo de la naskokvanto kreskigas la procenton de homoj en siaj laboraĝoj, donante al la evoluantaj landoj ŝancon pliigi ilian produktivecon, kaj certigante ilin bazon por estonta progreso”.

Laŭ la Fonduso, “la maladekvataj penoj por provizi servojn de reproduktiva sano kaj kontraŭbatali la genran malegalecon, rezultigas altan fekundecon inter la malriĉuloj, ĉiamigante tiel la malriĉecon kaj malegalecon inter la familioj kaj inter la nacioj”. Cinike la raporto asertas, ke la kialo de la malriĉeco estas la malriĉuloj mem. Jen mensogo minacanta veneni la mondan, publikan opinion.

Nature, la granda senkulpiĝo de FUNNP estas “kontraŭbatali la malegalaĝojn —pliigante en la malriĉiĝintaj landoj la mankon de atingebleco de la virinoj al siaj rajtoj kaj al la reproduktiva sano, pro forigi la nedeziritan fekundecon”. Estas interese viid kiel la feminismo estas la parapeto utiligata por kaŝi la verajn kialojn de la malsato, murdante por ĝi ene de la patrina ventro. Kion pensas la progresema feminismo esti evidente aliancita al la novkapitalisma strategio por murdi kaj ekspluati al la plejmulto el la homaro komencante per tiuj, kiuj eĉ ne povas defendiĝi?

G. Salvatierra

Muziko: Nek aĉeteblas nek vendeblas estas tradicia kanto pri amo kaj mono.
Kreita de Jesuo de las Heras la jaudon, la 27-an de februaro de 2003.


Al la Letero elkora Kajero 58 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Vivaldi