Klaku por menuo
Kovrilo Manæeto Redaktore
Informoj de la Prezidanto Naciismo en la nova epoko La Faraono
Poeto kaj poezio Æu honto?, mi diris... La kongreso de Sankta ¦avjero
Pri muzika terminaro
Statuto de SAT, tria paøo
Jam vidita de de la 30-an de aýgusto de 2001.


Sentuka versio ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio
Muziko : Danco sur glavo , danco de Aram Kaæaturjan. versiita de Klaus, tableditita de Mini Richter.
Kreita de Jesuo de las Heras la ¼aýdon, 29-an de aûgusto de 2001.



Sentuka Kajeroj | Esperanto Hispanio














Muziko: Oro 5-a, kanto de Oomoto. Legu.

Kovrilo

Nia kovrilo Æi foje ni finfine produktas la elektronikan version de nia magazino du monatojn malfrue, sed tamen ni øojas, æar finfine mi sukcesis. Simbolu tiun æi trankvilecon la akordoj de Oro 5-a, kiun ¶oro de makedoninoj kaj japanino kantis dum la lasta Kongreso Universala de Esperanto.,:-)

Nia kovrilo montras aeran rigardadon de la loko, kie la Kongreso de Sankta ¦avjero (San Javier) okazis. Estas raporto pri øi en paøo 22-a.

Ankaý øi montras egiptan mona¶inon, kiel signon de tio, ke ni daýrigas publikigadon de La Faraono, de Boleslaý Prus, laý traduko de Kabe.

.

Kajero 51 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Oro 5-a, himno de Oomoto.


Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon,
25-an de aprilo de 2001.
Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Andanto, de Fernando Sor. Legu.

Kajeroj el la Sudo: Manæeto


Pretigas la kajeron
Prezidanto:
Juan Antonio Cabezos Martínez
Sekretario:
José Pina Tuells.
Kasisto:
José María Bernabéu Franco.
Libroservo:
María del Mar Guirao Gallego.
Redaktoro:
Jesús de las Heras Jiménez.


Monsendo de kotizoj kaj abonoj al la nova konto n-ro 1302 0412 860022655110 en libreta de Caja Postal. Sen aldona kosto. La abono kostas 1000 pesetojn aý egalvaloron. Kvintancon oni ricevos.
La skipo de HALE Faras la Kajeron:
Provkorekto: José Pina Tuells.
Administro: Juan Antonio Cabezos Martínez.
Redakto: Jesuo de las Heras Jiménez.
Ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj. Tamen, ni klopodos publikigi æiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon.

Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aýtoroj mem, ne la redakcio.

Oni povas reprodukti la enhavon de Kajeroj el la Sudo, kondiæe ke oni agnoskas la fonton.

Nesubskribitaj artikoloj estis verkitaj de la redaktoro.

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Oro Kvina,, oomota kanto, en gitara versio, tiel, kiel ludita en la lasta UK. Legu.
Redaktora omagxo al veteranoj

Redaktore:

Mi alte taksas tiujn esperantistojn, kiuj dediæis preskaý sian tutan vivon al Esperanto. Øi lumigis iliajn tagojn, sed ili ankaý briligis nian lingvon, eæ se ili nur uzas øin. Sed kutime ili faras pli ol tio. Instrui øin, ekzemple.

Kelkajn el tiuj esperantistoj mi trovis dum la lasta kongreso de HEF (ties raporto vi trovos en paøo 22-a), kaj mi deziras Prezidanto kaj konsilantino fieras pri Placo Esperantonotigi aparte inter ili S-inon Trinitat' Garsian Kobaæon, kies okdekjaraøo ne øenas þian iluzion komuniki al revuaro esperanta, ke þi kaj samideano S-ro Rikart' Gýel prezentis kaj dokumentis -laý invito- nian lingvon Esperanton antaý cent gelernantoj dum du horoj en la Instituto An¶elita Ferrer, de Sant Kugat del Vaøes' okaze de ties Internacia Semajno, en majo. La lernantoj montris sian intereson pri la temo per siaj demandoj. Oni invitis Trinitaton iri denove prelegi pri nia lingvo en alia klaso en junio. Ni esperu, ke tiu kristaliøu en kurson de Esperanto en tiu lernejo la venontan jaron.

Alia øisosta esperantisto montras al ni sian verka¼on en paøoj 16-a øis 20-a, rutena Vladimir Kirda Bolhorves. Por ke oni sciu pri li kaj Rutenio, li mem prezentas sin en paøoj 14-a kaj sekvanta. Mi esperas, ke legantoj øuu lian poezion. Li prezentas æi foje nur 7 poemojn el 7 malsamaj kolektoj. Ili temas pri la bedaýrinda reala¼o de sia lando dum la lasta parto de la lasta jarcento.

Juna Trinitat Æapitrojn 2-an kaj 3-an de La Faraono oni povas legi je paøoj 8-a al 13-a, per kiu ni translokiøas al malnova Egiptio. Pseýdonima Sancho Panza parolas pri la Naciismo en la nova epoko en paøo 5-a, kaj li klarigas pri la rolo de desktro kaj maldekstro rilate al øi.

Pro tio, ke estis demandoj pri la Kurso de muziko de MEL, mi klarigas en la antaýlasta paøo pri la naturo de tiu kurso de mi proponata en niaj paøoj. Øi daýrigos en la venonta Kajeroj en la maniero kutima.

Dum la somera paýzo, mi esperas kolekti sufiæe da materialo por informi vin pri nia asocio kaj esperantaj okazoj en la mondo. Mi petas, ke oni kunlaboru per artikoloj, fotoj aý nova¼oj. Laste tiaj alfluoj malrapidiøis. bedaýrinde.

Kamaradece,

Jesuo


Kajero 51 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Oro Kvina, oomota kanto, en gitara versio, tiel, kiel mi ludis en la lasta Universala Kongreso.


Kreita de Jesuo de las Heras la ¼aýdon 17-an de aýgusto de 2001.
Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Serenata, de Franz Schubert, laý versio de Federiio Noad enkomputiligita de mi mem. Legu.
Parolas la Prezidanto

Informoj de la prezidanto

Estimataj Samideanoj!

Denove la salutvortoj de la Prezidanto kaj kun la demando kiel apogi grupojn de la Esperanto Movado? Nek UEA nek SAT nek la Hispana Federacio de Esperanto trovis la solvon, ili studis tre bone la kialojn sed ili ne trovis la solvon.

HALE laboras en tiu æi vojo, æar ni scias ke se la grupoj de Esperanto mortas, mortos la Nacia Federacio, kaj poste la Internacia Organiza¼o de la movado Esperanto, kaj kiam tio okazos, mortos la Esperanto kiel organiza¼o, kiel soci-inteligenco kaj tio signifas ke Esperanto kiel ideo, kiel utopio ankaý mortos.

La projecto de Hale nomiøas “ la suno de Hispanio”, kaj ni volas, legantaro, ke vi partoprenos kun ideoj, kun via koro. La projekto estas tre kompleta æar ni volas apogi grupojn de Esperanto replenigi la grupojn de esperantistaro. Ne interesas la kialoj de nia situacio, nek interesas mirinda dokumento, nur interesas la solvo.

Pravas tiuj, kiuj diras ke la solvo venas post la analizo de la situacio. Laý tiu æi sistemo vi povas analizi la situacion sed ne volas granda analizado de la situacio, ni volas la solvojn de la grava problemo.

Pravas tiuj, kiu diras ke la grupoj estas modelo de la pasintaj du jarcentoj, sed ni devas defini la novaj aspektojn de la grupojn.

Pravas tiuj, kiuj diras ke Interreto estas nova vojo de la homaro al Esperanto, sed ili forgesas ke Interreto estas virtuala kaj pro tio æi øi ne estas la sola vojo.

Pravas tiuj, kiuj diras ke ekzistas multaj viroj kaj virinoj kiuj parolas Esperanton, sed ili ne estas en la organiza¼o, sed ili ne diras kiom da ili estas.

Ni prenas la urbon Mursjo kiel objeto de studoj. En Mursjo urbo ni estas ok samideanoj, kaj ni æiuj apartenas a la organiza¼o, ni kelkaj apartenas a la Federacio, aliaj al SAT, aliaj al UEA. Ne estas ni en la organiza¼o, kiu lernis Esperanton sed ne utiligas Esperanton.

Esperantista estas la persono kiu parolas Esperanton, sed esperantista ne estas la persono, kiu lernis Esperanto sed ne parolas gin.

Sed ne estas la problemo tia, nia problemo estas seræi solvojn por niaj grupoj, por apogi ilin.

Gis baldaý.

Johano Antono
Cabezos Martínez

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: : Siciljana, de Fernando Karuli. Legu.

Naciismo en la nova epoko.

Æirkaý 1900a, maldekstruloj diskutadis pri naciaj aferoj. Kion maldekstro devas fari pri rapide kreskanta naciismo? Æu forte mobiliza ideologio estus minaco al socialismo aý æu nacia ideo donus eblon plifortigi potenco-bazon de maldekstra ideologio? Unu jarcento poste diskuto estas daýre aktuala, abundas konfliktoj en kiuj maldekstro alprenas vidpunkton, sed pri kiuj mi havas miajn dubojn æu ili apartenas al batalo de anar¶iistaro. Æu ni subtenas batalon de eýska liberiga naciismo aý kurda PKK, nur por mencii kelkajn? Æu bona maldekstra naciismo ekzistas? Mi pensas, ke en nia rondo oni bezonas klarigon pri tio, kio estas nacio, tamen mi volas referenci pri tio al verkoj de Lanti: Naciismo, kaj Manifesto de la Sennaciisto, libro de Gilbert Ledon: La Kolektiveco, kaj broþuro Naciismo, Internaciismo kaj Sennaciismo, de Jakvo.

Nacioj kaj popoloj estas eltrova¼oj de potenculoj por regi popolon, tio estas la plej rekta klarigo, kiun mi povas doni al la koncepto. Komenciøinte dum franca revolucio, ideo nacio ekhavis, ek de fino de la 19a jarcento, ksenofobian eron en øi. Kie en la komenco, lingvo kaj kulturo estis parametroj, etnismo iøis pli kaj pli kriterio por indiki onian naciismon. En nacioj, proletaro devas kunlabori kun kapitalistaro, æar ili apartenas al sama nacio!!! Ekonomiaj problemoj estis certe kulpo de judoj kaj, post la dua mondmilito, de migrintaj laboristoj.

Maldekstra naciismo

Dum maldekstraj diskutoj pri naciismo, oni de tempo klopodas vuali naciisman ideologion per vortoj maldekstra naciismo kaj ideo estas, fari diferencon inter ksenofobia naciismo kaj naciismo subtenata de maldekstruloj. Æi tiu progresema naciismo havus aldonojn kiel toleremon, liberecon kaj egalecon. Do, samaj valoroj, kiujn uzas liberalaj - naciistoj, valoroj kiuj estus difereco inter øusta kaj maløusta naciismo. Tamen la historio montras al ni, ke æi tiu maldekstra naciismo nek estas necesa, nek estas ebla. Ni devas akcepti, ke ni difinas dum la historio, iom krude, 5 periodojn de malsama signifo kaj politika koloro de ideo naciismo. Ni, laý mia kompreno, povas akcepti ke la konceptoj nacio kaj naciismo fontis el la Franca Revolucio. Dum la komenca tempo, koncepto nacio estis uzata kune kun ideo de demokratio. Potenco al popolonacio estis progresema slogano kiu kontraýstaris feýdan sistemon. Certe komence nacio protektis interesojn de popolo kaj ligojn al lingvo, kulturo kaj etnismo estis preskaý sen signifo. Dum la dua fazo, post 1870, ni vidis naciismon bazitan sur etnismo. Æu eble troa etnismo direktis al la unua mondmilito? Post la unua mondmilito ni eniris trian fazon, dank' al Wilson-doktrino. Laý æi tiu doktrino, æiuj popoloj devas havi memdeterminon (decidrajton pri si mem), kaj pro tio rajton al propra þtato. Dum longa tempo æi tiu principo estis esenco de liberala -naciismo. Dum æi tiu fazo, naciismo ligiøis al faþismo kun rezulto de la Dua Mondmilito kaj buæado de miljonoj da judoj, ciganoj, gejoj kaj politikaj malamikoj. La kvara fazo, post la Dua Mondmilito, estis karakterizata de ideologia superrego de maldekstro, kiu eæ direktiøis øis koncepto ke naciismo povus esti maldekstra ideologio, plej verþajne pro manko de dekstra konkurenco. El tiu tempo, ni memoras pri sinsekvaj naciaj liberigo-bataloj en Sud Afriko, Afriko kaj Azio.

Kontraý Usonismo

Nun ni troviøas en la kvina periodo. Post falo de la berlina muro eæ iom antaý æi tiu tempo, influo de maldekstra ideologio rapide malaperis. Nova dekstro konfuziøis per sia kontraý-usonismo kaj siaj enmiksa¼oj en solidarecaj kampanjoj kun liberigo-batalantoj. Ili fakte transprenis rolon de maldekstro kiu entute perdis fadenon post malapero de la þtat-kapitalismo en iama Sovetio. Estas tempo ke ni decidu æu maldektra naciismo havas sencon, æu eblas, æu necesas?

Elitaj konstruoj

Indas peno almontri, ke kun institucioj de sklaveco, edziniøo, socia klaso kaj þtato, necesis unuaj ideologioj de rasismo, rolo de seksoj, klaso-elitismo kaj naciismo kiel pravigo de æi tiuj institucioj.

Historio instruas nin ke naciismo estas eltrova¼o de reganta klaso. Nacia idearo ekviviøis pro volo de malgranda elita klaso de intelektuloj antaý kelkaj jarcentoj. Ni ne mireblas, ke naciismo estas ideologio servanta al reganta klaso de blankaj, heteroseksemaj viroj. Ili eltrovis nacion. Normoj kaj valoroj de nacio estis la patriarkaj, heteroseksemulaj kaj kapitalismaj normoj kaj valoroj de elito. Mito de nacia unueco plifortigis potencon de þtatestroj kaj ilian potencon postuli impoþton kaj fari militojn. Krome, øi estis drasta rimedo kontraý klasbatalo, socialismo kaj virinismo.

Naciismo estas dekstra koncepto

Tiu fakto, ke naciismo kaj nacioj estas mitoj, eltrovataj kaj aplikataj de reganta klaso, malebligas al ni, certe preskaý ne ebligas, ke ni subtenos naciismon kiel liberigo-ideologion. Maldekstraj naciistoj transprenas al naciisma ligita konceptkadro, pro kio ili apenaý povas eviti transpreni aý analizi mondon kun terminoj antaýviditaj de kontraýuloj.

Laý naciistoj, virinoj en nacio devas plenumi specialan rolon. Nacio estas en naciaj metaforoj fekunda patrinejo protektata de fortaj viroj. Soldatoj kaj futbalistoj defendas honoron de patrio. Nacio ebligas viron senti superecon al virinoj . Virinoj reproduktas pere de siaj posteuloj biologian simbolon de nacioj.

Maldekstro devas kompreni ke, kiam ili subtenas idearon de nacio kaj naciismo, ili helpas al nova dekstra strategio de grupoj, kiel sufiæe konataj ekstremdekstraj politikaj partioj, akiri ligitimecon kaj akcepteblecon por iliaj faroj kaj agoj. Terminoj libera kaj lumigita havas tute alian signifon æe dekstro ol æe maldekstro kaj ni neniam forgesas tion. Mi ne povas malaperigi el mia kapo ke idearo, nacio estas koncepto de dekstraj regantoj kaj plej verþajne rasismo, ekskluzivigo kaj genocido estas nedisigeble ligitaj al ideo naciisma.

Liberigo-Batalo

Okcidenta naciismo ne estas sama kiel maldekstra liberigo-naciismoemancipa naciismo en malriæaj landoj. Same kiel virina batalo emancipiøo ne estas fina celo. Liberigitaj sendependaj kolonioj povas nur atingi lokon en kapitalisma mondo kiam ili mem subpremas kaj profitas kiel okcidentaj landoj, do nacia liberigo-batalo ne povas esti celo por si mem.

Maldekstrularo æiam devas starigi al si demandon kial tiu aý tiuj liberigo-batalo necesas subtenon. Æu rilatas al sendependiøo kiel paþo al sociala batalo aý æu ni simple subtenas batalon de naciistoj. Æu batalo kontraý apartheid en Sud-Afriko alportis plenan liberiøon al æiuj enloøantoj en æi tiu lando, æu subteno al batalo de ANC estis bona maldekstra batalo. Æu ni subtenu ETA-n en Eýskio kaj batalon de zapatistoj aý lukto de PKK en Turkio? Æu en la tuta nacia kaj naciisma batalo ni retrovas eron de respekto al individuo kaj æu entute ni retrovas eron de maldekstra penso? Fina demando por mi estas, æu kiam ni subtenas naciojn kaj naciismon, ni ne samtempe subtenas radikon de kapitalismo?

Sancho Panza

(Publikigita en Liberecama Ligilo)

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Andanto, Divertimento 2-a, verko 49-a de Fernando Sor. Legu.

La Faraono

ÆAPITRO II

Lia ekscelenco Herhor senprokraste ordonis al sia adjutanto, kiu portis la hakilon, preni la komandon de la avangardo anstataý Eunana. Poste li sendis ordonon, ke la maþinoj por ¼etado de grandaj þtonoj deveturu de la þoseo en la intermonton kaj ke la grekaj soldatoj faciligu la trairon en malfacilaj lokoj. Æiuj veturiloj kaj portiloj de la sekvantaro ekveturu en la fino.

Kiam Herhor donis la ordonojn, la adjutanto portanta la ventumilon proksimiøis al la skribisto Pentuer kaj murmuretis: - Kredeble neniam plu oni povos veturi sur æi tiu þoseo...

- Kial? - respondis la juna pastro.

- Se du skaraboj baris nian vojon, ne konvenas plu iri sur øi. Povus okazi malfeliæo.

- Øi jam okazis. Æu vi ne rimarkis, ke la princo Ramzes ekkoleris kontraý la ministro? Kaj nia sinjoro ne apartenas al tiuj, kiuj forgesas...

Faraono boatpromdenas laux la Nilo - Ne nia sinjoro ofendis la princon, sed kontraýe li sentis sin ofendita kaj severe riproæis la filon de l’ faraono - respondis Pentuer. - Kaj li bone faris, æar al la princo jam hodiaý þajnas, ke li estos dua Menes...

- Pli øuste Ramzes Granda - interrompis la adjutanto.

- Ramzes Granda obeis la diojn, jen kial li havas en tiuj temploj laýdajn surskribojn. Sed Menes, la unua egipta faraono, estis detruanto de l’ ordo, kaj nur dank’ al patra indulgo de la pastroj oni citas lian nomon... Tamen mi ne donus unu utenon, ke la mumio de Menes ekzistas.

- Mia Pentuer - daýrigis la adjutanto - vi estas saøulo, vi do komprenas, ke estas indiferente por ni havi dek sinjorojn aý dek unu...

- Sed por la popolo ne estas indiferente, æu li devas elfosi æiujare unu monton da oro por la pastroj aý du montojn: por la pastroj kaj por la faraono - respondis Pentuer kaj liaj okuloj ekbrilis.

- Vi meditas pri danøeraj aferoj - murmuretis la adjutanto.

- Kiom da fojoj vi mem parolis kun indigno pri la frenezaj elspezoj de la faraona kortego kaj de la nomar¶oj? - demandis mire la pastro.

- Silentu... silentu!... Ni parolos ankoraý pri tiuj æi aferoj, sed ne nun.

Malgraý la sablo la maþinoj, æiu tirata de du bovoj, pli rapide ruliøis en la dezerto, ol sur la þoseo. Apud la unua iris Eunana æagrenita kaj meditanta: kial la ministro forprenis de li la komandon de la avangardo? Æu oni intencas konfidi al li pli altan postenon?

Atendante do novan karieron, kaj eble por trankviligi la dubojn, kiuj turmentis lian koron, li prenis stangon kaj subtenis la baliston æie, kie la sablo estis pli profunda, aý instigis la Grekojn per krio. Sed ili malmulte atentis lin.

Jam duonhoron la taæmento iris en la serpentolinia intermonto; kies muroj estis nudaj kaj krutaj, kiam la avangardo ree haltis. En æi tiu loko estis alia intermonto, transversa, en kies mezo estis elfosita sufiæe larøa kanalo.

Kuriero sendita al la ministro kun la sciigo pri la malhelpo, alportis ordonon senprokraste plenigi la kanalon per tero. Æirkaý cent grekaj soldatoj kun pinthakiloj kaj fosiloj rapide eklaboris. Unuj dishakis la þtonegojn, aliaj ¼etis la fragmentojn en la kanalon kaj surþutis sablon.

Subite el la fundo de l’ intermonto eliris homo kun pintohakilo, kiu havis formon de cikonia kolo kun beko. Tio estis egipta kamparano, maljuna, tute nuda. Momenton kun plej granda miro li rigardis la laboron de la soldatoj, poste subite li saltis inter ilin, kriante:

- Kion vi faras, idolistoj, tio ja estas kanalo?...

- Kaj vi, kiel vi kuraøas insulti la soldatojn de lia sankteco? - demandis lin Eunana, jam æeestanta tie.

- Mi vidas, ke vi devas esti Egiptano altranga - respondis la kamparano - mi do respondos al vi, ke la kanalo apartenas al potenca sinjoro: li estas ekonomo de la skribisto de tiu, kiu portas la ventumilon de lia ekscelenco la nomar¶o de Memfiso. Gardu do vin, ke malfeliæo ne trafu vin!...

Ili ne komprenis liajn vortojn, sed la tono mirigis ilin.

- Ili daýrigas! - diris la kamparano kun pligrandiganta teruro. - Ve al vi, hundoj! - ekkriis li þin jetante kun la hakilo al unu el la soldatoj.

La Greko elþiris la hakilon, kaj ekbatis lin tiel forte je la dentoj, ke sango ekspruæis el la buso. Kaj poste li revenis al la laboro.

Duone þvenigita per la bato, la kamparano perdis la kuraøon kaj komencis petegi:

- Sinjoro - diris li - æi tiun kanalon mi elfosis mem dum dek jaroj, tage kaj nokte, eæ en la festoj! Nia sinjoro promesis, ke se mi sukcesos alkonduki akvon al æi tiu valeto, li faros min terkulturisto sur øi, donos al mi la kvinonon da rikolto kaj donacos la liberon... Cu vi aýdas?... La liberon al mi kaj al miaj tri infanoj!... Ho dioj!...

Li levis la manojn al la æielo kaj ree sin turnis al Eunana:

- Ili min ne komprenas, æi tiuj transmaraj barbuloj, idoj de hundoj, fratoj de Fenicianoj kaj Hebreoj! Sed vi, sinjoro, vi aýskultos mian peton... De dek jaroj, kiam la aliaj iris al la foiro aý dancado aý sankta procesio, mi þteliris en æi tiun negastaman intermonton. Mi ne iris al la tombo de mia patrino - mi fosis; mi forgesis pri la mortintoj, por doni al miaj infanoj kaj al mi mem liberon kaj teron almenaý unu tagon antaý la morto... Estu miaj atestantoj, ho dioj, kiom da fojoj surprizis min æi tie la nokto!... Kiom da fojoj mi aýdis æi tie la plendajn voæojn de hienoj kaj vidis la verdajn okulojn de lupoj! Sed mi ne forkuradis, æar kien mi povus forkuri, kiam sur æiu vojeto atendis min la teruro, kaj en æi tiu kanalo la libereco tenis min je la piedoj?... Foje, tie, post æi tiu breco venis renkonte al mi leono, la faraono de ciuj bestoj. Mi ekgenuis antaý li kaj, kredu al mi, mi diris la jenajn vortojn: »Sinjoro, cu vi bonvolus min manøi?... Mi ja estas nur sklavo! «La rabema leono ekkompatis min; la lupo evitis min, ec la perfidemaj vespertoj indulgis mian, malfeliæan kapon, kaj vi Egiptano...

La kamparano eksilentis: li rimarkis la proksimiøantan sekvantaron de la ministro Herhor. La ventumilo montris al li, ke tio estas altrangulo, la pantera felo - ke tio estas pastro. Li do kuris al li, ekgenuis kaj tuþis la sablon per la kapo.

- Kion vi volas, homo? - demandis la ministro.

- Lumo de la suno, aýskultu min; - ekkriis la kamparano. - Estu neniu øemo en via cambro kaj la malfeliæo ne iru post vi! Nenio malhelpu viajn agojn kaj la fluo ne forportu vin, kiam vi veturos sur Nilo al la alia bordo...

- Mi demandas, kion vi volas? - ripetis la ministro.

- Grandanima sinjoro, - daýrigis la kamparano - gvidisto sen kapricoj, vi venkas la malveron kaj kreas la veron, vi, kiu estas la patro de la malfeliæulo, la edzo de la vidvino, la vesto de la orfo... Permesu al mi disporti vian nomon, kiel la leøon de la lando... Permesu al via nomo pasi inter miaj lipoj... Aýskultu kaj faru la juston, plej nobla el la noblaj... [La babilado de la kamparano estas aýtentika]

- Li volas, ke oni ne plenigu la kanalon - diris Eunana.

La ministro levis la þultrojn kaj ekiris al la kanalo, sur kiu oni metis tabulon. La malesperinta kamparano kaptis lin je la piedoj.

- For kun tio!... - ekkriis la ministro, forpasante kvazaý de l’ mordo de vipero.

La skribisto Pentuer deturnis la kapon, lia malgrasa vizaøo havis grizan koloron. Sed Eunana kaptis la kamparanon je la nuko, kaj ne povante forþiri lin de la piedoj de l’ ministro, alvokis soldatojn. Post momento lia ekscelenco liberigita, transiris la kanalon, kaj la soldatoj forportis la kamparanon preskaý en la aero al la fino de la taæmento. Ili donis al li kelkdekon da pugnobatoj, kaj la suboficiroj æiam armitaj per kanoj kalkulis al li kelkdekon da bastonoj kaj fine jetis lin apud la eniro en la intermonton.

Batita, sanganta kaj terurita, la mizerulo momenton sidis sur la sablo, frotis la okulojn kaj subite salte leviøinte, komencis forkuri al la þoseo, øemante:

- La tero englutu min!... Malbenita estas la tago, en kiu mi ekvidis la lumon, kaj la nokto en kiu mi diris: »Homo naskiøis... «En la mantelo de la justeco ne ekzistas eæ unu peco por la sklavoj. La dioj ne rigardas tian krea¼on, kiu havas manojn nur por la laboro, buþon nur por la ploro, kaj dorson por la bastonoj. Ho morto, cindrigu mian korpon por ke tie, sur la kampoj de Oziriso, mi ne renaskiøu sklavo...

Faraono veturas

ÆAPITRO III

Spiregante de kolero la princo Ramzes grimpis sur la monteton, kaj post li Tutmozis. La elegantulo havis la perukon antaýo posten, lia barbo defalis, li do portis øin en la mano; malgraý la lacigo li estus pala, se la ruøo ne kovrus lian vizagon.

Fine la princo haltis sur la supro. De la intermonto flugis al ili la krioj de la soldataro kaj la bruo de la ruligantaj balistoj; antaý ili kuþis la vasta lando Gosen, baniganta en la briloj de la suno. Þajnis, ke tio ne estas tero, sed ora nubo, sur kiu la songoj pentris pejzagon per koloriloj el smeraldoj, argento, rubenoj, perloj kaj topazoj.

La kronprinco etendis la manon.

- Rigardu - ekkriis li al Tutmozis - tie devas esti mia tero, kaj æi tie mia armeo... Kaj tie plej altaj konstrua¼oj estas la palacoj de l’ pastroj, kaj æi tie - plej alta estro de la armeo estas pastro!... Æu oni povas toleri tion?

- Æiam estis tiel - respondis Tutmozis, malkuraøe rigardante æirkaýe.

- Tio estas malvera! Mi ja konas la historion de æi tiu lando, kaþitan por vi. Estroj de la armeoj kaj de l’ oficistoj estis sole la faraonoj, aý almenaý la plej energiaj el ili. Ili ne pasigis la tagojn farante oferojn au preøante, sed regante la þtaton.

- Se tia estas la volo de lia sankteco... - interrompis Tutmozis.

- Ne estas la volo de mia patro, ke la nomar¶oj regu despote en siaj æefurboj, kaj ke la etiopia vic-reøo sin opinias egala al la reøo de l’ reøoj. Kaj ne povas esti volo de mia patro, ke lia armeo æirkaýiras du orajn skarabojn, tial ke la ministro de l’ milito estas pastro.

- Li estas granda batalisto!... murmuretis Tutmozis pli kaj pli senkuraøe.

- Kia batalisto!... Car li venkis plenmanon da libiaj rabistoj, kiuj devas forkuri nur ekvidinte la jakojn de la egiptaj soldatoj? Sed rigardu, kion faras niaj najbaroj. Izraelo malfruas kun la tributo kaj pagas malpli kaj malpli. La ruza feniciano æiujare reprenas kelke da sipoj el nia eskadro. Kontrau hetoj, oriente, ni estas devigataj havi preta grandan armeon, kaj æirkau Babilono kaj Ninivo bolas movado, kiun oni sentas en la tuta Mezopotamio.

Kaj kia estas la definitiva rezultato de la regado de l’ pastroj? La jena: mia praavo havis 100 mil talentojn da jara enspezo kaj 160 mil soldatojn, mia patro havas apenau 50 mil talentojn kaj 120 mil soldatojn

Kaj kia estas la armeo!... Se ni ne havus la grekan korpuson, kiu tenas ilin en ordo, kiel la hundo la þafojn, jam hodiaý la egiptaj soldatoj obeus nur la pastrojn, kaj la faraono ne diferencus de simpla nomar¶o.

- De kie vi scias tion?... De kie venas tiaj pensoj? - miris Tutmozis.

La hebreino - Cu mi ne devenas de la gento de l’ pastroj! Ili ja instruis min, kiam mi ne estis ankoraý kronprinco. Oh, kiam mi fariøos faraono, post mia patro, kiu vivu eterne, mi metos sur iliajn nukojn mian piedon en fera sandalo... Antaý tio mi etendos mian manon al iliaj trezorejoj, kiuj estis æiam plenaj; sed kiuj de l’ tempo de Ramzes Granda komencis þveli kaj hodiaý estas tiel dikaj de oro, ke post ili oni ne vidas la trezorejon de l’ faraono.

- Ve al mi kaj vi!, - sopiris Tutmozis. - Vi havas intencojn, sub kiuj kurbiøus æi tiu monteto, se øi aýdus kaj komprenus ilin. Kaj kie estas viaj fortoj?... helpantoj?... soldatoj?... Kontraý vi starigos la tuta popolo, kondukata de la potenca kasto... kaj kun vi? La princo aýskultis kaj ekmeditis. Fine li respondis:

- La armeo.

- Granda parto sekvos la pastrojn.

- La greka korpuso.

- Barelo da akvo en Nilo.

- La oficistoj.

- Duono apartenas al ili.

Ramzes maløoje balancis la kapon kaj eksilentis.

De la supro ili malsupreniris sur nuda kaj þtonplena deklivo al la alia flanko de la alta¼o. Subite Tutmozis, kiu iris antaýe, ekkriis:

- Æu soræo frapis miajn okulojn?... Rigardu, Ramzes!... Inter æi tiuj þtonegoj estas ja kaþita dua Egipto!

- Kredeble tio estas bieno de pastro, kiu ne pagas impoþtojn, - maldolce respondis la princo.

Ce iliaj piedoj, en la fundo kuþis fruktodona valo, kiu havis formon de forko, kies dentoj estis kaþitaj inter la þtonoj. En unu angulo oni vidis kelke da dometoj por la servistoj kaj belan dometon de la posedanto aý administranto. Tie kreskis palmoj, vinberujoj, olivarboj, figujoj kun radikoj en la aero, cipresoj, eæ junaj baobaboj. En la mezo fluis akva strio, sur la deklivoj de l’ alta¼oj æiun kelkcenton da paþoj oni vidis malgrandajn lagetojn.

Malsuprenirinte inter la vinberejoj, plenaj de maturaj fruktoj, ili ekaýdis virinan voæon, kiu vokis aý pli øuste kantis per melankolia tono:

- Kie vi estas, mia kokineto? respondu, kie vi estas mia plej amata?... Vi forkuris de mi, kvankam mi mem donas al vi akvon kaj nutras vin per tiel pura greno, ke sopiras la sklavoj... Kie vi estas?... respondu!... Ne forgesu, ke la nokto surprizos vin kaj vi ne retrovos la domon, kie æiuj servas al vi; aý alflugos de la dezerto flavruøa vulturo kaj dissiros vian koron. Tiam vi vane vokados vian sinjorinon, kiel nun mi vin... Respondu, alie mi ekkoleros kaj foriros, kaj vi devos sekvi min piedire.

La kanto proksimiøis al la vojaøantaj. La kantantino estis kelke da pasoj de ili, kiam Tutmozis, enþovinte la kapon inter la arbetojn, ekkriis:

- Rigardu, Ramzes, æarma knabino?...

La princo anstataý rigardi saltis sur la vojeton kaj baris la vojon al la kantantino. Efektive þi estis bela knabino kun grekaj trajtoj kaj vizaøo kvazaý el eburo. Sub la vualo, kiu kovris la vizaøon, pendis riæaj, nigraj haroj, ligitaj en nodo. Þi havis blankan longan veston, kiun þi levis de unu flanko per la mano; sub la diafana þtofo oni vidis þiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj.

- Kiu vi estas, knabino? - ekkriis Ramzes.

Malaperis la minacaj sulkoj de lia vizaøo, liaj okuloj ekbrilis.

- Ho Jehovo!... patro!... - kriis þi terurita kaj haltis senmove sur la vojeto.

Sed post momento si trankviliøis, kaj þiaj veluraj okuloj ree rigardis kun la kutima dolæa melankolio.

- Kiel vi venis æi tien?... - demandis þi la princon per iom tremanta voæo. - Mi vidas, ke vi estas soldato, kaj al la soldatoj estas malpermesite eniri æi tien.

- Kial malpermesite estas?

- Æar tio estas tero de granda sinjoro, Sezotris...

- Oh, oh! - ridetis Ramzes.

- Ne ridu, æar vi tuj paliøos. Sinjoro Sezotris estas skribisto de sinjoro Haires, kiu portas la ventumilon super lia ekscelenco, nomar¶o de Memfiso.

- Oh, oh!... - ripetis Ramzes, seninterrompe ridante.

- Viaj vortoj estas malrespektaj - diris la knabino sulkigante la brovojn. - Se mi ne legus bonecon sur via vizaøo, mi pensus, ke vi estas greka dungato aý bandito.

- Ankoraý ne, sed iam li eble fariøos plej granda bandito, kiun portis la tero - intermetis la eleganta Tutmozis, ordigante la perukon.

- Kaj vi, vi sendube estas dancisto - respondis la knabino kuraøiøinte. - Oh, mi estas eæ certa, ke mi vidis vin en la foiro en Pi-Bailos: vi soræis serpentojn...

Ambaý junuloj gaje ekridis.

- Kaj kiu vi estas? - demandis Ramzes la knabinon, prenante þin je la mano, kiun þi retiris.

- Ne estu tiel kuraøa, mi estas Sara, filino de Gedeon, administranto de æi tiu bieno.

- Hebreino? - demandis Ramzes, kaj nubo pasis sur lia vizaøo.

Sara - Ne grave, ne grave... - ekkriis Tutmozis. - Æu vi pensas, ke Hebreinoj estas malpli dolæaj ol Egiptaninoj?... Ili estas nur pli modestaj kaj malfacilaj, kaj tio aldonas al ilia amo specialan æarmon.

—Vi do estas idolistoj - diris Sara kun memrespekto.— Ripozu, se vi estas lacaj, deþiru vinberojn kaj foriru kun Dio. Niaj servistoj ne volonte akceptas tiajn gastojn.

Þi volis foriri, sed Ramzes retenis þin.

- Haltu... Vi plaæas al mi, vi ne povas tiel nin forlasi.

- Malbona spirito ekposedis vin. Neniu en ci tiu valo kuraøus tiel paroli al mi... - indignis Sara.

- Aýskultu, - interrompis Tutmozis - æi tiu junulo estas oficiro de la pastra regimento Ptah kaj skribisto de skribisto de tia sinjoro, kiu portas ventumilon super la portanto da l’ ventumilo de l’ nomarho Habu. . - Sendube li estas oficiro - respondis Sara, medite rigardante Ramzeson. - Eble li mem estas granda sinjoro?... - aldonis þi metante unu fingron sur la buþon.

- Kiu ajn mi estas, via beleco superas mian rangon - diris li subite.

- Sed diru al mi, æu vere vi... manøas porka¼on?...

Sara rigardis lin ofendite, kaj Tutmozis diris:

- Oni tuj vidas, ke vi ne konas hebreojn. Eksciu do, ke Hebreo preferus morti, ol manøi porka¼on, kiun cetere mi ne trovas plej malbona...

- Sed vi mortigas la katojn? - insistis Ramzes, premante la manojn de Sara kaj rigardante siajn okulojn.

- Ankaý tio estas fabelo... senhonta fabelo!... - ekkriis Tutmozis. - Vi povis demandi min pri tio, anstataý diri sensenca¼ojn... Mi jam havis tri amatinojn hebreinojn...

- Øis nun vi diris la veron, sed nun vi mensogas - interrompis lin Sara. - Hebreino neniam estos ies amatino! - aldonis þi fiere. - Eæ amatino de skribisto de tia sinjoro, kiu portas la ventumilon super la nomar¶o de Memfiso?... - demandis Tutmozis per moka tono.

- Eæ...

- Eæ amatino de la sinjoro, kiu portas la ventumilon? Sara þanceliøis, sed respondis:

- Eæ.

- Þi do ne fariøus amatino de l’ nomar¶o...

La knabino mallevis la manojn. Mire þi rigardis la junulojn unu post la alia; þiaj lipoj tremis, þiaj okuloj vualiøis de larmoj. - Kiu vi estas?... demandis þi kun timo. - Vi venis de l’ montoj, kiel vojaøantoj, kiuj petas panon kaj akvon... Sed vi parolas al mi, kiel plej grandaj sinjoroj... Kiu vi estas?... Via glavo - si turnis sin al Ramzes - estas ornamita per smeraldoj, kaj sur la kolo vi havas æenon tian, kian ne posedas en sia trezorejo eæ nia sinjoro, la grandanima Sezotris...

- Prefere respondu al mi, æu mi placas al vi? - demandis insiste Ramzes, premante siajn manojn kaj ame rigardante þiajn okulojn.

- Vi estas bela, kiel la anøelo Gabrielo, sed mi timas vin, æar mi ne scias, kiu vi estas.

Subite post la montoj eksonis trumpeto.

- Oni vokas vin - ekkriis Tutmozis.

- Kaj se mi estus same granda sinjoro, kiel via Sezotris?... - demandis la princo.

- Tio estas ebla... - murmuretis Sara.

- Kaj se mi portus la ventumilon super la nomar¶o de Memfiso?...

- Vi povas esti eæ tiel granda... Ie sur la monteto la trumpeto eksonis duan fojon.

- Ni iru, Ramzes! - insistis Tutmozis terurita.

- Kaj se mi estus... la kronprinco, æu vi venus, knabino, al mi?... - demandis la princo.

- Ho Jehovo!... - ekkriis Sara kaj falis sur la genuojn. Nun en diversaj punktoj la trumpetoj ludis alarman alvokon.

- Ni kuru!... - kriis malespere Tutmozis. - Æu vi ne aýdas la alarmon?...

La kronprinco rapide demetis la æenon de sia kolo kaj surmetis þin al Sara.

- Donu øin al via patro - diris li - mi aæetas vin de li. Adiaý... Li pasie kisis þian buþon, kaj, þi cirkaýpremis liajn piedojn. Li þin elþiris, forkuris kelke da pasoj, poste revenis kaj ree karesis per kisoj þian belan vizaøon kaj þiajn korvajn harojn, kvazaý ne aýdante la senpaciencajn alvokojn de la armeo.

- En la nomo de lia sankteco la Faraono, mi alvokas vin, iru kun mi!... - ekkriis Tutmozis kaj kaptis la princon je la mano. Ili ekkuris galope al la sono de la trumpetoj. Ramzes de tempo al tempo þanceliøis kiel ebria kaj turnis la kapon. Fine ili komencis grimpi sur la kontraýan monteton.

- Kaj æi tiu homo - pensis Tutmozis - volas batali kontraý la pastroj!...

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Andanto, Akorda studo,n-ro 21-a de la verko 60-a de Fernando Sor.. Legu.

Poeto kaj poezio

Vladimir Kirda Bolhorves Antaý ol prezenti al vi kelkajn unuajn segmentojn de mia verko, mi sentas devon koncize prezenti min, æar mi supozas ke en via psiko kaýras la demando: Kiu estas la homo kiu turnas sin al mi dezirante ke mi ekkonu la parton de lia kreado? Mi apartenas al la rutena nacieco. Rutenoj estas eta mezeýropa etno sen nun ekzistanta originþtato. Aroj de tiu etno, kies nombro varias inter kelkaj miloj kaj kelkaj dekmiloj da personoj, vivas en Ukrajnio, Pollando, Æe¶io, Slovakio, Hungario, Jugoslavio, Kroatio, Usono kaj Kanado.

En Jugoslavio estas æirkaý dekok mil rutenoj. Plejmulte da ili vivas en Vojvodino. Ili konfesas grekokatolikan religion. Iliaj foraj prauloj vivis sur Karpatoj. En sudajn partojn de Panonia ebeno almigris ili antaý du jarcentoj kaj duono, dum la regtempo de imperiestrino Maria Terezia.

Mi naskiøis en la jaro 1942 en Ruski Krstur, vilaøo estanta neoficiala æefloko de jugoslaviaj rutenoj. (Lokaj loøantoj nomas øin Ruski Kerestur, kelkfoje nur Kerestur.) Fininte la studon en la Supera maþinteknika lernejo en Novi Sad, mi oficis en kelkaj fabrikoj kiel fabriksekcia inøeniero, poste mi diplomiøis æe la Ekonomia fakultato en Subotica, kaj en Beograd magistriøis en la Departemento de kultursociologio æe la Fakultato de politikaj sciencoj, per la tezo “Kultursociologiaj aspektoj de la kritiko de dogmatismo en la jugoslavia romano 1985-1988”.

Ekde la jaro 1976 mi oficis en Televizio Novi Sad, kiel ¼urnalisto de Rutena redakcio. Nuntempe mi havas funkcion de redaktoro de kompleksaj elsendoj. Mi preparas tv-reportera¼ojn, redaktadas aý en la studio gvidas iujn elsendojn, mi ankaý plenumadas aliajn ¼urnalistajn taskojn - kaj dum la tuta tempo mi estas obsedita per deziro forlasi ¼urnalistan agadon, kiu forprenadas al mi la tempon kaj sanon (precipe la nervojn); mi, do, estas penetrita per emo dediciøi al mia vivoverko. Tiun deziron mi, verþajne, povos realigi nur kiam mi emeritiøos.

Sekvas la tuta¼o en kiu mi, per kelkaj malmultvortaj alineoj, prezentos al vi mian literaturan verkon. Kuna titolo de æiuj miaj rimarkindaj volumoj estas “Revante la stelon de Heýteranio”.

Volumoj estas grupigitaj en tetralogioj, kaj inter tiuj tetralogioj estas apartig-libroj. Volumoj de tetralogioj konsistas el prozaj (romanaj kaj aýtobiografiaj) æapitroj, kaj la apartig-libroj konsistas el poetaj cikloj.

Supozante ke miaj Esperantaj amikoj, konataj kaj nekonataj, ne havus tempon kaj paciencon por legi tiel grandvoluman verkon, kiun mi øis nun kreis (kaj la verkado plue daýras), mi decidis fari, el segmentoj de volumoj de la Unua tetralogio, la romanon “Esperoj, realigoj”. En tiu resuma romano enestos la temoj kiuj, laý mia opinio, interesas geesperantistojn en Eýropo kaj la tuta mondo. Tio estos epizodoj el la vivo kaj aktivado de jugoslaviaj, grekaj kaj germanaj esperantistoj, kaj epizodoj el la æiutaga memmastrada praktiko en Jugoslavio de Tito dum la sesdekaj jaroj (la memmastradon pritraktis kritike iuj el la romanroluloj jam en tiu tempo, kaj nuntempe estas tute klare ke øi estis mistrafo), samkiel epizodoj el la Munkena æiutaga travivado de la æefa romanheroo Alek Vislavski, arkitekto, pentristo kaj esperantisto.

Mi prezentas al vi sep poemojn el la Unua apartig- libro. Tiu libro, la kvina volumo de literatura girlando Revante la stelon de Heýteranio, apartigas volumojn de la Unua kaj Dua tetralogioj. Øia titolo estas “Ebriiøo per vento kaj fajro”. Tiun poemaron konsistigas, simple dirite, la poemoj pri la paco kaj milito. Ses cikloj estas faritaj el poemoj pri diversaj fenomenoj en la dumpaca vivo, la sepa ciklo estas farita el poemoj pri Jugobalkana (Jugoslavia) milito. Tiu civila, interetna milito komencis en la jaro 1991 en Slovenio kaj Kroatio, kaj daýras eæ nuntempe, en la suda Serbio kaj Makedonio.

Pri prezentado de nur sep poemoj el la volumo Ebriiøo per vento kaj fajro, anstataý parto el la romano Esperoj, realigoj, kiu antaýas Ebriiøo..., mi decidiøis æar la poemoj estas mallongaj.

Dume, mi sciigas vin ke mi estas preta prezenti al vi -krom volumoj Esperoj, realigoj kaj Ebriiøoj per vento kaj fajro- ankaý la prozan volumon Tv-¼urnalisto en la epoko de Tito kaj en la epoko de Miloþeviæ. Tiu aýtobiografia romano estas, verdire, resuma versio de mia Dua tetralogio, kies alternativa titolo estas ¬urnalista tetralogio. Titolo de la romano klare informas vin pri temaro de tiu beletra kaj grandparte dokumenta verko.

En ties lasta æapitro, titolita “Jugo-NATO printempo”, mi elmontras - per taglibraj notoj en la periodo de la 24-a de marto øis la 10-a de junio 1999 - miajn rimarkojn kaj meditadojn pri la armita interveno de NATO-alianco en Jugoslavio. En tiu æapitro konsiderinde multaj notoj estas dediæitaj al bombardado de Televizio Novi Sad, en kiu mi ankaý nuntempe oficas (verdire, ne en la origina konstrua¼o, æar øi estas detruita, sed en alia, provizora). Kelkaj notoj estas dediæitaj al bombardado de tri novisadaj pontoj (precipe de Ponto de Libero, kiun mi preskaý æiutage trairadis, æar Televizio tiam situis apud la kontraýa bordo de Danubo). En tiu æapitro kelkaj notoj ankaý estas dediæitaj al bombardado de la kazerno “Majevica” (kiu troviøas proksime de mia loøejo).

La Dua apartig-libro, kiu postsekvas ¬urnalistan tetralogion - en mia Esperanta prezenta¼o øi postsekvas la romanon Tv-¼urnalisto... - portas la titolon Ekflamoj je dislimo. Tiun volumon konsistigas, krom lirikaj poemoj, poetaj tuta¼oj kiuj apartenas al tielnomata engaøa literaturo. Tio estas poemoj en kiuj oni pritraktas soci-politikajn okaza¼ojn en Jugoslavio dum la jaro 2000. Do, je la dislimo de jarmiloj. Ekzemple, en unu tuta ciklo -la kvina ciklo, sub la titolo “Finalo de la jugoslavia malfeliæo” -oni poetece pritraktas la disfaligon de la reøimo de diktatoro Slobodan Miloþeviæ.

Æi-foje mi prezentos al vi, kiel jam dirite, sep poemojn el la Unua apartig-libro. El æiu ciklo mi elektis po unu poemon. Jen la titoloj de cikloj, kaj tre koncizaj sciigoj pri temaroj de tiuj cikloj - jen la sep elektitaj poemoj.

Vladimir Kirda Bolhorves

De Oriento al Sudo

Unua æapitro
VARIACIOJ JE PRATEMPA TEMO
(Amaj poemoj)

EN ARENO
Gitaro,
trankviligu proprajn kordojn.
Lasu ilin vibri silente,
tiel silente, ke koroj sentu doloron
kaj triston profundan.
Sangadas toreadoro en Granda Areno.
Ekrigardu: sur vizaøo lia
ankoraý venka rideto vibras,
sed larmo frida
flamon en okulo jam estingas.

Æu vi ploras?

Ploru, bela fraýlino.
Flagoj estas mallevitaj je duono de lancoj,
æirkaý vi estas la paco.
Nu, tamen,
kial vi krizantemojn al batalejo ¼etadas?
Via toreadoro ne plu estas,
sed la Areno restas,
kaj jam morgaý anoncos fanfaroj
festenon de novaj batalantoj.

Dua æapitro
MALAPERIGADO DE L’ HEJMO
ENRIGARDANTE LA INFANAØON

Mi vidas altan, ridetantan æielon,
verdan-flavan-bluan kampvaston.
Sur øi la arkipelagon de griziøintaj tegmentoj,
en kiu mi distingas insulon de mi plej þatatan:
la farmdomon de l’ avo Aron, farmdomon
kiu dormetas en la kvieto de somera posttagmezo.

Malantaý la farmdomo, en ombro de laýlonga,
iam kalkigita muro, mi vidas la paletan,
senatentan kvinjarulon.
Li sidas sur la seka teralta¼eto
kaj inter fingroj neglekte tralasas
manplateton da polvo.
Super lia kapo, en stala malferma¼o,
la kolombo ritme kolombumas.
Eæ pli alte, en lazuro super tegmento,
triste muøas la maldensigitaj branæaroj de akacioj.

Ventmuelilo restis sen flugiloj,
maizgrajnojn muelas la fortega egmuelilo
apud larøa draþejo. Movforton igas al øi
brunæevalo Keþelj, malrapide vagirante
la rondan vojeton.
Avo Aron kaj onklo Janko okupiøas
pri egmuelilo kaj æevalo. Draþejmeze
avino Serafa, æirkaýita de kortbirdaro
þvebas super disigitaj paneroj.
Al mi þajnas ke þi øuste alflugis de l’ æielo.

Kvar avo-nepoj,
Joakim, Boris, Miron kaj Alek,
en ventblova veturilejo,
sia infanøardeno, sia laborejo,
faris ion similan al þargoæareto.
Per helpo de l’ avo, ni ankaý faris
hundajn rimentenilojn, kaj nun ni provantas
transformi Rigov kaj Belka en niajn æevaletojn.
Sed eæ per lardo antaý la muzeletoj
ni ne sukcesas ekmovi la konfuzatajn hundojn.
Enrigardante la infanaøon,
mi vidas arøentkoloran kolombaron
kiu flugumas en senfina lazura profundo.
Kaj sube, meze de verdaj-flavaj-bluaj kampoj
unu farmdomon kiu dormetas
en kvieto de l’ somera posttagmezo.

Tria æapitro
POR LA ARTISTA BIOGRAFIO
KREADI AÝ VIVI

En baraktado kaj sorto
de plimulto da mortontaj senmortuloj
estas faktoj kiuj provokas
multe pli fortan envion ol admiron;
favore al malpli da feliæaj,
iuj þajne aý vere grandaj
provokas eæ kompaton.

La negocistoj kaj politikistoj,
tenantoj de æefaj stangoj de potenco:
mono kaj aýtoritato, estas abonantoj
de privilegioj de surteraj dioj;
sed la øuado de potenco estas malpura,
ofte superita per ombro
de malamoj, konfliktoj, katenoj.

La brilaj steloj de estrado,
sportistoj kaj pseýdoartistoj,
havas allogan æiutagecon,
plenajn poþojn, amtraviva¼ojn;
ilin detruas fragilo de populareco
, malpleno kiun ili en si mem portas,
kiu post ili restas.

Veraj, rimarkindaj artistoj,
post multjara sinofero,
la kontentigon ricevas kaj de homoj
kaj en profesio al kiu ili sin dediæis;
sed el laýdoj kaþaperas kompato,
æar ili, tro okupite pri Verko,
propran vivon perdis.

Kvara æapitro
LA KAMPARA EN FAÝKO DE LA URBA
AVINO SUR LA BALKONO

Tute en funebra vesta¼o, kun kapo
tukæirkaýita, silenta kaj senmova,
kiel elæizita el þtono,
þi longe sidas apud la balustrado
de malvasta malfermita spaco
de duæambra kaøo sur tria etaøo.
La filino kaj bofilo estas en la entrepreno,
nepoj estas en lernejo. Najbaroj æi tie ne ekzistas.
Polvon en loøejo þi viþis, ensuæigadis,
florojn þi akvumis, tagmanøa¼on finkuiris.
Tra mallarøa, per æielo plenumita fenda¼o
inter du najbaraj æielskrapantoj
ankoraý unufoje en malproksimon,
en iaman tempon þi fikse enrigardis.

En vilaøo, en la longa strato,
sopiras al þi, kiel fidela hundino,
þatata, ruiniøanta domo, en kiu þi
kvardek plej belajn jarojn travivis.
Antaý nelonge, je postulo de gefiloj, þi vendis øin.
Neforgesitaj, neanstataýeblaj najbaroj
ankaý æi-vespere je stratangulo kunvenos.
Æu ili, ho ve, ankaý pri þi babiletos?
Al edzo plenajn dekunu jarojn
trifoje per semajno øis la tombo þi iradis.
Kaj nun maljunulo sub la herbaæoj dormas.
Æu gefiloj, ho dio, volos almenaý
unu þian peton plenumi: æu ili
la patrinon, el la þatata vilaøo,
el naskiøgrundo forigitan,
apud la patro entombigos?

Kvina æapitro
VERDA, ÆIAM PLI GRIZA
(Ekologiaj poemoj)
UNU MONATON
POR LA INFANOJ DE ÆERNOBILJ

Ne pafis fusiloj,
nek æe l’ horizonto fajron vomis kanonoj,
ne hurlis sirenoj,
nek sur æielo bruis bombardaviadiloj.

Sed ni tamen, okupiøante
pri æiutagaj agadoj, komencis pereadi,
niajn verajn gefilojn, ankoraý tute sanajn,
ridantajn, en infanøardenoj ludantajn,
ni komencis senrevene perdadi.

La morto atakadis niajn øardenojn, kampojn, arbarojn,
nian brutarojn kaj kortbirdarojn per nova armilo,
per nigraj sunradioj kaj pluvgutoj
nin kaj niajn gefiletojn bombardis.

“Æu pluvo povas mortigi?”
demandis tiuj kiuj øis tiam nenion sciis
pri izotopoj de jodo, cezio, stroncio,
pri malpura potenco kiu, kiel malbona elfo,
kolere gruntas en nuklea centralo.

“Æi-radiado ne estas danøera por sano”,
asertis al ni kruelega burokrata satano,
konsiderante ke homa vivo estas malpli multekosta
ol la elmigrigo de kelkaj regionoj.

Kvin jarojn post la eraro de nerespondecaj
kaj forkuro de malbona elfo el nuklea botelo,
okcent mil geknabetoj el Belorusio,
Ukrajnio kaj Rusio malrapide velkadas,
okcent miloj palajn frontetojn havas.

Patrinoj kisas kaj antaýtime rigardas
frontetojn malvarmajn, markitajn per signo de anemio,
multaj kaþite plorsingultas, æar ili eksciis
ke iliaj idoj malsanas de leýkemio.

Ni vivas sur la estingita radianta vulkano,
manøante, trinkante, enspirante mortigajn erojn,
imuneco de niaj geknabetoj estas tiel malforta
ke ilin mortigas eæ parotito, morbilo,
sendanøeraj gripigaj mikroboj.

Por ke ili kiom-tiom plifortiøu,
pligrandigu sian reziston al malsanoj,
ili bezonas almenaý unu monaton restadi
en sanaj naturaj kondiæoj.

Estu, bonaj homoj de la tuta mondo,
al niaj gefiletoj dum unu monato savaj dommastroj,
Dio rekompencos vin, kaj ni petos lin
ke viaj gefiloj neniam estu devigotaj
la sanon seræi ie en fremlando.

Sesa æapitro
PER VIVCINDRO PUDRIGITAJ
(Poetika vivfilozofio)
LA PADO

Ni diskuris, kuraøaj, al cent direktoj de l’ mondo,
ankoraý junaj, por grandaj agoj pretaj, naive scivolemaj,
rigidaj, sed deziremaj al vagado tra forlasitaj tajgoj de Siberio,
ankoraý plensopiraj pri øardenoj de Mediteraneo,
kie la valeriano kaj jasmeno tiel ebriige odorfloras.

Ni disiøis, konfuzitaj, inter vilaøo kaj urbo,
ankoraý persistaj, por memoferoj pretaj, per volo plenplenigitaj,
gajaj, kaþangulojn de nia senlumo ankoraý malofte enrigardantaj,
indiferentaj rilate al kono ke tie kaýras laco,
kiel silenta mizerulo kiu baldaý pensuferos.

Ni malgajiøis, bruletigitaj, en alloga fremlando,
ankoraý malkvietaj, revojn enrigardantaj, malfacilaj pro deziroj,
nerompitaj, kvankam jam doloraj de multaj esperoj,
jam ornamitaj per cikatroj kiujn ni longe ekhavadis
en aroganta kuregado tra la viva ventoblovo.

Ni enordiøis, fine, je nia direkto de l’ mondo,
jam tro maturaj, per saøo penetritaj, trankvilaj kiel vegeta¼oj,
serenaj, æar ni konsciiøis pri efemereco de nedelongaj æarmoj,
æar ni perceptis ke mirakloj estas æirkaý ni, en libroj,
ke je nia fenestro unu peonio nun floras.

Sepa æapitro
FRUKTOJ DE MALPRUDENTO
(Poemoj pri la unua jaro de Jugobalkana milito)

VUKOVAR, PERSONE KAJ FAKTE

Unuaj fabeloj pri tiu bela, idilia urbo
al mi rakontis mia plej bona amiko el infanaøo
Ivo Lahvaæ. Fininte elementan edukon
en Kerestur, li revenis al sia hejmregiono Sirmio,
por en þatata Vukovar ellerni metion.
Kiel tv-mekanikisto li estis pedanta, estimata,
havis multajn klientojn, bone salajrumis.
Dum jaroj li senlace laboris, diligente þparis,
kun la edzino, filo kaj patrino novan domon konstruis.
Fine de l’ monato aýgusto de Fatala Jaro,
kiam la obusoj komencis surþuti Vukovar,
mi ankoraý foje turnis numeron de ilia telefono,
sed interligon mi ne ricevis. Kio okazis al Ivo,
Spomenka, Darko kaj patrino Olga?
mi ofte min demandis.

La hispana gazeto “El Pais”
estas unu el eminentaj ¼urnaloj
en Eýropo. Øia raportistino el Belgrado
estas sinjorino Mirjana Tomiæ, nia samnacianino,
sed tio ne influas objektivecon de skribado.
“Mi estas þokita per scenoj kiujn mi vidis
sur batalejoj en Kroatio. Mi estis en Vukovar,
ankoraý dum øi ne estis sieøita de soldataro.
Mi interparoladis kaj kun serboj kaj kun kroatoj.
Mi estis en iliaj domoj. Hororigis min la tragedio
de tiuj homoj. En Vukovar kaj aliaj regionoj,
kiuj nun estas en militoperacioj, ili bone vivis.
Tio estas, plejparte, riæaj regionoj.
Mi rigardis homojn kiuj forlasantis siajn domojn,
somerdometojn, laborejojn, veturilojn kaj egajn riæa¼ojn
kaj familie por ciam foriradis el sia naskiøregiono.
Tio estas penigaj homaj dramoj.”

Mi estis puberulo kiam
mia kuzino Jevdokija Glanko
edziniøis kun Venedikt Miklovþ, la majstro
en Kombinato de gumo kaj þuoj “Borovo”. Ili ambaý
fervore laboris, diligente þparis, por baldaý en Mitnica,
proksime de akvoturo, malnovan domon aæeti.
(Ili eæ ne povis imagi ke dum unu nigra aýtuno
Mitnica-n, kaj la akvoturon mem, pro batalegoj
tie farotaj, la tuta mondo ekkonos.)
Poste dum jaroj novan neston ili mem konstruis
en Borovo Kolonio, kaj la malnovan domon donacis
al filino kaj bofilo. Ili trankvile kaj feliæe vivis.
“Kara onklino, ni sentas nin tiel bele,
æio al ni fluas tiel bone, ke mi iufoje timas
ke al ni io malbona okazos”,
diris antaý nelonge Jevdokija al mia patrino.
Komence de æi-jaro þi mortis pro hepatkancero.
Ni entombigis þin en la nova Urba tombejo
(kadre de kiu dum æi-tagoj oni amase entombigas konatajn kaj nekonatajn vukovarajn pereintojn). La filino de Jevdokija
restadas, kun du infanoj, æe Venedikt-fratino en Novi Sad, bofilo estas je fronto, kaj Venedikt mem gardas domon en Borovo
Kolonio. Al ni, kuzoj, lia sorto æi-momente ne estas konata.

La sorto de Vukovar ne povas eviti
historian simbolecon. En tiu urbo en 1919
estis fondita Komunista partio de Jugoslavio,
el tiu urbo ekiris øuste antaý ses monatoj,
je la 1-a de majo, polica unuo kiu enfalis
embuskon en Borovo Vilaøo. Vukovar,
urbo en kiu dum plurpartiaj elektoj venkis
la eksa komunista partio de Kroatio, SDP,
havis malfeliæon esti la unua, kaj kiel la unua
- estante avangardo al ni æiuj ceteraj
- sperti ekstremajn konsekvencojn
de ideologia kaj nacia ebriiøo.

Kiel tv-¼urnalisto, mi multfoje
restadis en Vukovar, kaj en proksimaj
vilaøoj Petrovci kaj Mikluþevci,
en kiuj vivas miaj samnacianoj.
Øuste antaý dek jaroj,
en somero de la senzorga okdekunua,
kun ekipo mi faris okminutan tv-portreton
de la ridanta mezlernejanino Naøija ¬dinjak,
membrino de la Remklubo “Vukovar”.
La portreton ni surbendigis en domo de l’ sportulino,
en þia lernejo, en la Remklubo, je Danubo.
Þiaj gepatroj diris al mi, dum babilado,
ke ni estas foraj parencoj (laýpatrina avino
de Naøija, nome, apartenis al la familio Glanko).
Amikinoj de Naøija el remkvaropo kun direktanto
diris al mi ke en Klubo estas kaj serboj, kaj kroatoj,
kaj rutenoj, kaj hungaroj. Ili estas konkordaj, kiel familio.
Neniu, dume, diris al mi, pro nescio, ke post dek jaroj,
sur malgranda doko sur kiu ni interparolis,
okazos horora¼oj. Ke pri ili skribos, krom aliaj,
ankaý la ¼urnalisto Milan ¬egarac
- en lasta militraporto. Ke li skribos øin
antaý ol, kuraøe kaj nesingarde,
esti falæita per mitralpafaro.

Serbaj liberigantoj kaj iliaj skoltantoj,
kiuj multfoje sukcesis atingi
Borovo Kolonion kaj Vukovar, eksciis ke Serboj
en kelo de konstrua¼o de Teritoria defendo
estis torturataj plej bestie. Post torturado,
iliaj kapoj estis frakasataj per martelegoj,
kaj iliajn mortajn korpojn ustaþoj forportadis
gis la Remklubo en la centro de Vukovar.
Tie selektitaj nigraæemizuloj distranæis iliajn
ventrojn kaj, anstataý eligitaj organoj,
en interna¼ojn metadis þtonojn, kaj poste
tiujn korpojn for¼etadis en Danubon.

Eæ dum æi-tagoj, en la tria dekado
de novembro, tuj post fino
de inferaj bataloj en la detruita Vukovar,
mi demandas min kio okazis
al Naøija ¬dinjak, al þiaj geamikoj
el la Remklubo. Mi demandas min kio okazis
al plimulto de miaj amikoj, konatoj,
parencoj el Vukovar, Petrovci, Mikluþevci.
Mi estas konvinkita ke iu ajn el ili, entute,
malamis nek serbojn, nek kroatojn, nek anojn
de iu ajn alia popolo, ke ili deziris solsole:
trankvile vivi, kun æiuj konkorde.
Ordinaraj homoj, dume, iufoje ne decidas
pri propra sorto. Kaj mi denove demandas min:
Æu ili estas vivaj, æu vunditaj, dislokitaj?
Æu iuj estas, eble, pafmortigitaj, gorøtranæitaj,
kaj, kun distranæitaj ventroj, en Danubon ¼etitaj?

Tamen, sinjorino Tomiæ ne povas
ne sciigi eæ æagrenigajn faktojn.
“Kaj serboj kaj kroatoj kiujn mi ekkonis
montradis al mi fiere, tio min konsternadis,
kasedojn je kiuj ili surbendigis kiel ili gorøtranæas
siajn ‘kontraýulojn’. Serboj en Vukovar,
konsiderante ke mi estas serbino, konfide vidigadis
la bendojn ke ankaý ili ‘scipovas defendi sin’,
kaj kroatoj, konvinkitaj ke mi, kiel raportistino
de ‘El Pais’, povas kompreni ilian ‘sindefendon’,
montradis al mi vidbendon kiel ili gorøtranæas serbojn.
Estis vomige, kaj mi dum tagoj estis konsternita.
Mi devas diri, unue kiel homo, ke tiel hororaj scenoj
en æi-jarcento ne estis videblaj. Æi-milito en Jugoslavio
estas al mi nekomprenebla, kaj mi opinias
ke øi estas rezulto de intereskonfliktoj
de certaj naciaj elitoj, kiuj, plugardante
sian totalisman aýtoritaton,
emas oferi sian tutan popolon.”

Antaýhierau, la dudekduan de novembro,
al ni per telefono, el domo de sia kuzeno en Inøija,
anonciøis Spomenka Lahvaæ. Rifuøintino.
Mia unua demando estis: “Kio okazis al Ivo?”
“He, Ruben, mia Ivo ne plu estas”, diris þi plorante.
Æi-matene mi kun edzino forveturis al Inøija.
Spomenka priskribis al ni la familian tragedion.
Øis la mezo de aýgusto Ivo nenie volis
forlasi la domon kiun li dum jaroj konstruadis kaj,
ankoraý ne konstrufinitan, per meblaro, diversaj aparatoj
kaj multaj aliaj dombezona¼oj plenumadis.
Kiam obusoj komencis proksimen faladi,
kiam li perceptis ke milito ne haltiøis,
estis tarde. El Vukovar oni ne plu povis eliri.
(Feliæe, Darko øustatempe eskapis,
kaj baldaý æe onklino en Germanio troviøis.)
Keloj estis por multaj, ankaý por familio Lahvaæ,
nuraj rifuøejoj. Kartoæoj fajfadis, obusoj eksplodadis.
La nova domo suferadis. Ivo-malfeliæo estis
ankaý insida malsano: trombozo.
La dekan de oktobro matene, post timigega eksplodo
en proksimo, ekmoviøis en lia gambo mortiga trombo.
Rezervo de kuraciloj estis konsumita, al hospitalo
oni ne povis ekiri. “Mi sentas min malbone... Mi sufokiøas!”
diris Ivo al edzino, patrino kaj frato. Unu minuton poste li estis morta. Kriego, senhelpa petkriado. Ili envolvis lin en nilonon,
elportis en øardenon. Dum momentoj de batalpaýzoj ili malprofunden enterigantis lin.
Mia amiko Ivo nun en sia øardeno dormas.

Vukovar falis øuste post tri monatoj de sieøado.
La bela malnova urbo estis tute detruita,
øi plej multe similas al Varsovio el 1945.
El 45.000 loøantoj kapitulacon øisatendis æirkaý dek miloj (øusta nombro ankoraý ne estas konata). Ili æiuj pasigis tri
antaýajn monatojn en keloj kaj sentas
malfacila¼ojn de vido kiam ili eksteren eliras.

Spomenka Lahvaæ baldaý ekvojaøos
en Germanion, al fratino (serbino) kaj
bofrato (kroato). Þi vidos almenaý sian filon.
Sian Ivo þi neniam plu vidos. Nek þi, nek Darko,
nek frato Slavko, nek afliktita, pro dolor’ perdiøinta
patrino Olga. Ilia Ivo en sia øardeno dormas.
Multaj Vukovar-anoj neniam plu vidos
proprajn infanojn, gepatrojn, vivgekunulojn,
stratojn tra kiuj ili tre multfoje iradis, domojn
en kiuj ili dum la plej belaj jaroj restadis.

Vukovar estas nun detruejo!
Tio ne plu estas novinformo.
Tio estas fakto kun kiu ni vivas
ekde 1991 kaj plue eterne.
Vukovar, kia øi estas hodiaý, reprezentas
simbolon de malæasto en homoj. Admonon.
Øian lokon endas testamenti al tempo
por ke øi fordigestu tie akumulitan
malbonaæon. La detruita Vukovar
estas averto pri tio kio al ni povas okazi.
La estonta Vukovar estas pruvo de tio
kio al ni okazas nuntempe. Vukovar
simboligas nun, por æiam.

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Knabinol, kio pri honto?, verkita por kanto kaj gitaro de Fernando Sor. Legu.

Æu honto?, mi diris...

Dum la pasinta Kongreso 60-a de la Hispana Esperanto Federacio mi prelegis pri La Sindromo de Babelo, kiun oni povas legi hispane kaj angle en Interreto. Mi publikigos øin æi tie la venontan numeron, sed mi nun antaýmetas la enkondukon, kiun mi verkis ad hoc (aparte por la okazo) æar mi kredas, ke tuþas gravan flankon de esperantismo æiutaga.
Estimataj estraranoj, pacienciaj gesinjoroj, karaj samideanoj!

Multajn esperantistojn øenas la venkisma sinteno de neesperantistoj pri la angla. Mia prelego pruvas tion, ke la angla ne sole ne venkis, sed ankaý tion, ke estas objektivaj kialoj por tio ke la angla ne povas esti internacia lingvo, kaj ke la sola afero, kiu povas igi øin monda, estas subpremado, same kiel okazis pri la latina antaý mil jaroj aý la franca antaý du jarcentoj. Dum mia prelego mi uzos argumentojn, kiujn oni povas uzi por kontraýi tiujn stulta¼ojn diritajn de denaskaj aý gurkhaj angloparolantoj.

Mi ankaý volas aserti, ke mi sentas kompaton kaj zorgon kiam mi vidas, ke estas esperantistoj, kiuj hontas pri tio, ke ili estas esperantistoj. Esperanto estas motivo por fieri, ne por honti. Kompreneble, estas æiam lertuloj, kiuj provos pruvi, ke Esperanto estas bona ideo, sed ideo kiu ne sukcesis en sia tempo oportuna aý alia stulta¼o.

Kelkaj el tiuj esperantistoj ne vidas motivon por honto pri, ekzemple, aneco al futbala klubo. Eæ se tio estas sekteca kaj gvidas onin al perforto aý malestimo al anoj de aliaj kluboj. Øi krome implicas apogi homojn malhonestajn, kiuj uzas meregule la monon de la klubo, kiel verþajne okazis al Atlético de Madrido, kaj ankaý se normalaj demarþoj de kluboj estas nemoralaj se ne maljuraj rilate al la aæeto kaj vendo da ludistoj. Aliflanke, estroj de esperantaj asocioj neniam rabas monon de la anoj, ilian honestecon oni ne eblas pridubi, ilia sindonemo kaj malavareco estas kristalklare videbla, kaj la afero de esperantaj asocioj ne baziøas sur malestimo aý sekteco, sed sur la tuta malo. Esperantistoj estas sindonemaj kaj akceptemaj perdifine, kaj ilia plej amata revo estas, ke la tuta homaro kunhavu saman lingvon por interkompreniøo.

Nur se ni fieras pri nia bela kaj efika lingvo, ni povas kontraýargumenti sen time tiujn supra¼ojn, kiujn oni diras per luitaj aý prunteprenitaj pensoj, kiujn oni legis iam ie... Ni kontraýu ilin per pruvoj kaj argumento. Mi provas klarigi pri ambaý per mia prelego, en la hispana lingvo.

Mi ne diras mian prelegon en Esperanto pro du kialoj: al hispana esperantisto multe pli efikas tiujn argumentojn rekte en la hispana, kaj mi ne havis tempon esperantigi la prelegon por æi tiu okazo. Tamen, mi provos klarigi pri øi al eksterlandanoj post la prelego.

NOTO.- Por publikigo en Kajeroj el la Sudo, mi ja tradukos la prelegon venontnumere.

Jesuo de las Heras

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: La Espero, de de Menil, laý vortoj de Zamenhof kaj or¶estrigo de Dimitar Terziev. Legu.

La kongreso de San Javier, HEF 60-a

Novan Placon Esperanton  inaýguras en San Javier Prezidanto Sanæo. Sepdek kvin esperantistoj partoprenis la 60-an Kongreson de la Hispana Esperanto Federacio en sunbrilaj urboj San Javier kaj Santiago de la Ribera, apud la Malgranda Maro.

Dum tiuj tri tagoj, oni inaýguris la novan Placon Esperanton, Miguel Gutiérrez Adúriz gvidis seminarion pri Eldonado de libroj, revuoj kaj bultenoj per komputilaj rimedoj, kaj estis kurso de Esperanto, gvidata de Celso Sánchez Sánchez, kiu ankaý prelegis pri Diskriminacio pri lingvo.

La Øenerala Asembleo okazis dimanæon, la 24-an de junio, kaj tie oni decidis, ke HEF ne kongresumos en Verona (Italio) en aýgusto de 2002. Anstataýe, oni kunvenos en Teruel æirkaý la ponto de majo. Ankaý je tiu asembleo oni decidis reelekti la nunan estraron de HEF unuanime.

Tradicia foto de kongerso hispana 60-a Tuje post la asembleo, mi diris prelegon pri La sindromo de Babelo, en la hispana, kies esperantan enkondukon estas en paøo 20-a. Mi inkluzivos la esperantigitan tekston en la venonta numero de Kajeroj el la Sudo.

La kongreso daýris tri tagojn: de la 22A øis la 24-a de junio, kaj okazis en la Centro Civita de Parko Almansa. Estis postkongreso dum tri pluaj aliaj tagoj, en kiuj kelkaj partoprenantoj larøe vizitis la Aýtonoman Komunumon de Mursjo. Tomaso Ortiz Substrekindas la laboro, kiun faris Tomaso Ortiz García kaj Vicente Sánchez Lumbreras, kiu eæ kreis Tut-Tera-Teksa¼an paøon, kiu informis pri la kongreso de kelkaj semajno antaý ol tiu okazis, kaj kiun oni ankoraý povas konsulti je Vicente Sanchez Lumbreras http://www.60kongreso.50megs.com/. La paøo estas en Esperanto kaj la hispana, franca, germana, kataluna, angla, rusa, itala kaj portugala. Interese estas, ke la surpapera versio de tiu paøo estas la Kongresa Libro. Je paøo 28 oni trovas interesan artikolon, Biografio de Esperanto: de Zamenhof al Codorníu,kiun Vicento Sánchez Lumbreras kompilis baze de verkoj de José Luis Pérez Óvilo (Esperanto de Zamenhof al Kodorniu) kaj NormanBerdichewski (Patrino de lingvoj).

Øis Teruel!

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Hungara infana kanto 2-a, de Sugár Reszó. Legu.

Pri terminaroj

Ooþida Takeþi kaj Andreo D. Marþal skribis al mi pri muzika terminaro antaý kelkaj monatoj. Ambaý esprimas sintenojn pri muzikaj vortoj, kies tutan eldonitan katalogon oni trovas en la Muzika Terminaro kun Alfabeta Indekso de Butler and Merrick kaj Davido Hill, publikigita de MEL (Muzika Esoperanto Ligo) en Sofio je 1992.

Mi komencis æi tiun serion de artikoloj pri tiu æi temo æar mi sentas, ke la verko ¼us menciita estas tro influata de la anglaj lingvo kaj muzika tradicio, kiuj kuþas preskaý ekskluzive sur instrumentoj, kaj ne sur homa voæo, kiel okazas en la lando kie oni plej frue fiksis muzikon sur paperon, Italio.

Mi diris en la unua artikolo de la serio (Kajeroj n-ro 40, oktobro de 1998), ke la lingvo de muziko estas æefe itala, kaj pro tio oni devus konsideri la italan —ne la anglan— kiel evidentan fonton por terminoj te¶nikaj, same kiel (mi aldonas nun) oni elfontas novan vortaron pri komputiloj el la angla, æar usonanoj kreis la konceptojn rilatantajn al tiu temo. Sed tio estu nur mia sinteno kaj mia ago. Tiucele, mi komencis publikigi la citatan serion de artikoloj, ankaý konatan kiel Kurson de MEL, dirinte pri øi al la estraro de Muzika Esperanto Ligo. Post la publikigo, mi esperas, ke estos debato sufiæe serioza pri la afero, sed ne el angla, sed el esperanta vidpunkto (kaj ne el el-angla-tradukite esperanta vidpunkto!)

La laboro ja estas tiom longa kaj eble tediga, ke ni ne povas esperi fini øin en unu sola sesio dum la venonta Kongreso Universala en Zagrebo. La temo ja indus apartan kongreson de MEL. Sed ni ne utopiu, kaj proponu praktikan solvon: ni proponu la farotan laboron en la venonta kongreso, kaj fari øin dum la venontaj jaroj pere de Interreto. Tiucele mi kreis dissendoliston muziko@yahoogroups .com. Æar øi estas tasko nur por voluntuloj, al kiuj ne gravas dediæi tempon kaj labori eæ pene por tiu afero, kiuj volas diskuti plene la aferon, terminon po termino senlace kaj dezirante atingi solvon por æiuj kaj por æiam, la listo estas privata. Tio signifas, ke ne eblas, ke oni aliøu sin mem. Mi devas aligi voluntulon persone. Do, mi petas al æiu melano, ke ili petu min aligi ilin al tiu listo.

Mi denove klarigas, ke tiu serio de artikoloj de mi publikigata en Kajeroj el la Sudo kaj papere kaj elektronike æe http://storm.prohosting.com/jesuo/mkurso.htm estas propono, kiun oni devas æu akcepti, æu korekti -eæ tute- post longa pridiskutado. La venontan numeron, ni daýrigos nian prelegon pri tablaturo. :-) Propone via,

Jesuo de las Heras

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Aranedanco, de Jozefo de Azpiazu. Legu.

STATUTO de SAT

MEMBRECO

  1. Ekzistas du kategorioj de membroj: aktivaj kaj subtenantaj.
  2. Povas esti activa membro æiu persono scipovanta Esperanton kiu, akceptinte æi tiun statuton, pagas la jarkotizon, æiujare fiksitan de la Plenum-Komitato (P.K.).
  3. Aktivaj membroj rajtas: A) ricevi la Jarlibron (SAT-adresaron) kaj la oficialan organon de la Asocio, B) Partpreni en æiu referendumo, C) Voædoni en la Kongresoj, Æ) Uzi la øeneralan servojn de la Asocio. Aktivaj membroj do povas influi la gvidadon de la Asocio; ili havas la devon æiel laýpove helpi al la progresado kaj bona funkciado de la Asocio.

    La samfamilianoj de aktiva membro povas øui la samajn rajtojn kiel æi tiu lasta, pagante nur la duonan kotizsumon. Tiaj membroj tamen ne ricevas apartan ekzempleron de la oficiala organo.

  4. Povas esti subtenata membro: A) Lernanto de Esperanto, B) Æiu organizo, esperantista aý ne, kiu deziras subteni la Asocion per monhelpo. Subtenantaj membroj ricevas la Jarlibron (SAT-adresaron) kaj rajtas uzi la øeneralajn servojn de la Asocio.

Indekso 51-a ~ Relegu~ Sentuka ~ Kajeroj
Finverkita la -an de de 2001 de Jesuo de las Heras en Mursjo, per AceHTML
.