Naciismo en la nova epoko.

Æirkaý 1900a, maldekstruloj diskutadis pri naciaj aferoj. Kion maldekstro devas fari pri rapide kreskanta naciismo? Æu forte mobiliza ideologio estus minaco al socialismo aý æu nacia ideo donus eblon plifortigi potenco-bazon de maldekstra ideologio? Unu jarcento poste diskuto estas daýre aktuala, abundas konfliktoj en kiuj maldekstro alprenas vidpunkton, sed pri kiuj mi havas miajn dubojn æu ili apartenas al batalo de anar¶iistaro. Æu ni subtenas batalon de eýska liberiga naciismo aý kurda PKK, nur por mencii kelkajn? Æu bona maldekstra naciismo ekzistas? Mi pensas, ke en nia rondo oni bezonas klarigon pri tio, kio estas nacio, tamen mi volas referenci pri tio al verkoj de Lanti: Naciismo, kaj Manifesto de la Sennaciisto, libro de Gilbert Ledon: La Kolektiveco, kaj broþuro Naciismo, Internaciismo kaj Sennaciismo, de Jakvo.

Nacioj kaj popoloj estas eltrova¼oj de potenculoj por regi popolon, tio estas la plej rekta klarigo, kiun mi povas doni al la koncepto. Komenciøinte dum franca revolucio, ideo nacio ekhavis, ek de fino de la 19a jarcento, ksenofobian eron en øi. Kie en la komenco, lingvo kaj kulturo estis parametroj, etnismo iøis pli kaj pli kriterio por indiki onian naciismon. En nacioj, proletaro devas kunlabori kun kapitalistaro, æar ili apartenas al sama nacio!!! Ekonomiaj problemoj estis certe kulpo de judoj kaj, post la dua mondmilito, de migrintaj laboristoj.

Maldekstra naciismo

Dum maldekstraj diskutoj pri naciismo, oni de tempo klopodas vuali naciisman ideologion per vortoj maldekstra naciismo kaj ideo estas, fari diferencon inter ksenofobia naciismo kaj naciismo subtenata de maldekstruloj. Æi tiu progresema naciismo havus aldonojn kiel toleremon, liberecon kaj egalecon. Do, samaj valoroj, kiujn uzas liberalaj - naciistoj, valoroj kiuj estus difereco inter øusta kaj maløusta naciismo. Tamen la historio montras al ni, ke æi tiu maldekstra naciismo nek estas necesa, nek estas ebla. Ni devas akcepti, ke ni difinas dum la historio, iom krude, 5 periodojn de malsama signifo kaj politika koloro de ideo naciismo. Ni, laý mia kompreno, povas akcepti ke la konceptoj nacio kaj naciismo fontis el la Franca Revolucio. Dum la komenca tempo, koncepto nacio estis uzata kune kun ideo de demokratio. Potenco al popolonacio estis progresema slogano kiu kontraýstaris feýdan sistemon. Certe komence nacio protektis interesojn de popolo kaj ligojn al lingvo, kulturo kaj etnismo estis preskaý sen signifo. Dum la dua fazo, post 1870, ni vidis naciismon bazitan sur etnismo. Æu eble troa etnismo direktis al la unua mondmilito? Post la unua mondmilito ni eniris trian fazon, dank' al Wilson-doktrino. Laý æi tiu doktrino, æiuj popoloj devas havi memdeterminon (decidrajton pri si mem), kaj pro tio rajton al propra þtato. Dum longa tempo æi tiu principo estis esenco de liberala -naciismo. Dum æi tiu fazo, naciismo ligiøis al faþismo kun rezulto de la Dua Mondmilito kaj buæado de miljonoj da judoj, ciganoj, gejoj kaj politikaj malamikoj. La kvara fazo, post la Dua Mondmilito, estis karakterizata de ideologia superrego de maldekstro, kiu eæ direktiøis øis koncepto ke naciismo povus esti maldekstra ideologio, plej verþajne pro manko de dekstra konkurenco. El tiu tempo, ni memoras pri sinsekvaj naciaj liberigo-bataloj en Sud Afriko, Afriko kaj Azio.

Kontraý Usonismo

Nun ni troviøas en la kvina periodo. Post falo de la berlina muro eæ iom antaý æi tiu tempo, influo de maldekstra ideologio rapide malaperis. Nova dekstro konfuziøis per sia kontraý-usonismo kaj siaj enmiksa¼oj en solidarecaj kampanjoj kun liberigo-batalantoj. Ili fakte transprenis rolon de maldekstro kiu entute perdis fadenon post malapero de la þtat-kapitalismo en iama Sovetio. Estas tempo ke ni decidu æu maldektra naciismo havas sencon, æu eblas, æu necesas?

Elitaj konstruoj

Indas peno almontri, ke kun institucioj de sklaveco, edziniøo, socia klaso kaj þtato, necesis unuaj ideologioj de rasismo, rolo de seksoj, klaso-elitismo kaj naciismo kiel pravigo de æi tiuj institucioj.

Historio instruas nin ke naciismo estas eltrova¼o de reganta klaso. Nacia idearo ekviviøis pro volo de malgranda elita klaso de intelektuloj antaý kelkaj jarcentoj. Ni ne mireblas, ke naciismo estas ideologio servanta al reganta klaso de blankaj, heteroseksemaj viroj. Ili eltrovis nacion. Normoj kaj valoroj de nacio estis la patriarkaj, heteroseksemulaj kaj kapitalismaj normoj kaj valoroj de elito. Mito de nacia unueco plifortigis potencon de þtatestroj kaj ilian potencon postuli impoþton kaj fari militojn. Krome, øi estis drasta rimedo kontraý klasbatalo, socialismo kaj virinismo.

Naciismo estas dekstra koncepto

Tiu fakto, ke naciismo kaj nacioj estas mitoj, eltrovataj kaj aplikataj de reganta klaso, malebligas al ni, certe preskaý ne ebligas, ke ni subtenos naciismon kiel liberigo-ideologion. Maldekstraj naciistoj transprenas al naciisma ligita konceptkadro, pro kio ili apenaý povas eviti transpreni aý analizi mondon kun terminoj antaýviditaj de kontraýuloj.

Laý naciistoj, virinoj en nacio devas plenumi specialan rolon. Nacio estas en naciaj metaforoj fekunda patrinejo protektata de fortaj viroj. Soldatoj kaj futbalistoj defendas honoron de patrio. Nacio ebligas viron senti superecon al virinoj . Virinoj reproduktas pere de siaj posteuloj biologian simbolon de nacioj.

Maldekstro devas kompreni ke, kiam ili subtenas idearon de nacio kaj naciismo, ili helpas al nova dekstra strategio de grupoj, kiel sufiæe konataj ekstremdekstraj politikaj partioj, akiri ligitimecon kaj akcepteblecon por iliaj faroj kaj agoj. Terminoj libera kaj lumigita havas tute alian signifon æe dekstro ol æe maldekstro kaj ni neniam forgesas tion. Mi ne povas malaperigi el mia kapo ke idearo, nacio estas koncepto de dekstraj regantoj kaj plej verþajne rasismo, ekskluzivigo kaj genocido estas nedisigeble ligitaj al ideo naciisma.

Liberigo-Batalo

Okcidenta naciismo ne estas sama kiel maldekstra liberigo-naciismoemancipa naciismo en malriæaj landoj. Same kiel virina batalo emancipiøo ne estas fina celo. Liberigitaj sendependaj kolonioj povas nur atingi lokon en kapitalisma mondo kiam ili mem subpremas kaj profitas kiel okcidentaj landoj, do nacia liberigo-batalo ne povas esti celo por si mem.

Maldekstrularo æiam devas starigi al si demandon kial tiu aý tiuj liberigo-batalo necesas subtenon. Æu rilatas al sendependiøo kiel paþo al sociala batalo aý æu ni simple subtenas batalon de naciistoj. Æu batalo kontraý apartheid en Sud-Afriko alportis plenan liberiøon al æiuj enloøantoj en æi tiu lando, æu subteno al batalo de ANC estis bona maldekstra batalo. Æu ni subtenu ETA-n en Eýskio kaj batalon de zapatistoj aý lukto de PKK en Turkio? Æu en la tuta nacia kaj naciisma batalo ni retrovas eron de respekto al individuo kaj æu entute ni retrovas eron de maldekstra penso? Fina demando por mi estas, æu kiam ni subtenas naciojn kaj naciismon, ni ne samtempe subtenas radikon de kapitalismo?

Sancho Panza

(Publikigita en Liberecama Ligilo)


Prezidanto Kajero 51 | Kajeroj | Esperanto Hispanio ~ La Faraono

Muziko: Siciljana, de Fernando Karuli.


Kreita de Jesuo de las Heras la ¼aýdon 18-an de aýgusto de 2001.