En ĉi tiu lando homoj estas tro politikumitaj. Ili diras ke ne, kaj ke ili eĉ ne parolas pri politiko, do ili ne estas politikumitaj. Sed ne paroli pri politiko, kaj do ne postuli, ke politikistoj plenumu siajn devojn, kaj akcepti kun hunda submetiĝo la indignaĵojn kaj absurdaĵojn, kiujn ili faras, estas politiko tre difinita: la politiko de la sklavo: ĉio, kion faras tiuj miaj estas bona, ĉar sekve ili ja estas tiuj mia! Oni sentas sin reprezentataj ne ĉar oni elektis ilin –kio neniam okazis en Hispanio –sed ĉar ili sentas sin ideologie proksimaj al ili, al tiuj politikistoj.
Kaj tio estas vera tragedio. Ke politikistoj kun skandalaj salajroj faras tion, kion ili volas, aŭ pli precize kion volas ties gvidanto, eĉ se tio kontraŭas la ideologion, kiu teorie obstine katenas la balotanton al tiu partio, estas tragika malsaĝeco, ĉar ĝi kondukas nin al ruiniĝo. Tiu nia, tiu de niaj infanoj kaj tiu de niaj genepoj. Kaj tio bonigas ĉiujn homojn, kiuj iam regis Hispanujon ekde la tempo de Alariko, la unua reĝo de tio, kio nun estas Hispanio, Portugalio kaj Sudo de Francio. Kaj tio ne estas banala diraĵo, ĉar de tia pratempo ĝis ĉi tiu aferaĉo, kiun oni nun maldece referencas kiel demokratio komenciĝis, la regantoj serĉis, per unu maniero aŭ alia, kun malsamaj gradoj de lerteco kaj lojaleco, la bonon de la lando, de la nacio, de la civitano —aŭ de la subjekto, kiam civitaneco ankoraŭ ne estis elpensita—. Sed ĉi tiuj homoj politikaj nun pli zorgas pri strangaj ideologioj, kiel la Dudek Tridek Tagordo —kiun esperante oni devus diri Tagordo Dumil trideka malgraŭ la katastrofa manipulado de eŭropaj politikistoj—, due pri si mem —se juĝante laŭ la sennombraj kazoj de korupto, ke laŭ la dinamiko kreita de ministrino Irene Montero, tiuj, kiuj ne estis kondamnitaj, ne estas senkulpaj, sed nur okazas, ke oni ankoraŭ ne sukcesis pruvi ties kulpon—, trie, pro la mandatoj de sia ideologio— kompreneble, nur tiuj partioj, kiuj havas ĝin, kio ne estas klare, ke ĉiuj havas ideologion—kaj finfine —eble— por la bonfarto kaj intereso de la civitano. Malgraŭ tio, ke en siaj balotprogramoj ili anoncas ĝin inverse.

Sed oni ne estu naiva: oni ne plu atentu al tio, kion politikistoj diras, sed prefere tion, kion faras partioj en la povo kaj en la opozicio. Aŭ eĉ se ili estas plenaj deputitoj, sen potenco, kiel VOX aŭ PODEMOS.
Sed estus bone por la ordinara civitano —ĉu li havas ideologion ĉu ne, ĉu li estas aniĝinta al politika partio ĉu ne— egale, ĉar ni ĉiuj pagas impostojn kaj tial tio donas al ni la rajton postuli de politikistoj kiuj diras, ke ili reprezentas nin (kvankam tio estas ankaŭ mensogo, malgraŭ ke ties salajroj venas el niaj impostoj); Tial estus bone, ke ni ĉiuj komencu postuli el niaj politikistoj ĉesi cerbolavi nin per la aferoj, kiujn ili diras, ke ili faros, kaj ke ili klarigu al ni kial ili ne faris tion, aŭ kial ili ne faros.
Por havi ĉi tiun misregadon kiu ekzistas en Hispanio, estas pli bone ne havi politikistojn. La institucioj funkciu memstare, kaj almenaŭ ni ŝparos la salajrojn de tiom da senutilaj politikistoj, kaj de ties konsilistoj, kiuj ankaŭ ne multe efikas.
Kaj tiuj, kiuj ne pensasd pri tio, ne plendu, kiam la finon de sia monato ili ne atingos. Ĉar ili devos silenti, kiam ties infanoj aŭ genepoj demandos ilin, kion ili faris por malhelpi la ekstreman malriĉecon, kiun ili suferos estonte.